Festlibro por Ulrich Lins

Bv. legi la germanan version. Esperanto-versio aperos baldaŭ.

Posted in Berlin, Neuigkeiten | Leave a comment

Invito al Zamenhoffesto en Berlino – 2018-12-15

Venu al nia

Zamenhoffesto 2018

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:

Loko: Kiezspinne – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin

Tempo: Sabate, la 15-an de decembro 2018,

 

15:00*-21:00 h

Provizora programo:

  • Malfermo

  • festprelegeto (Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov)

  • Salutvortoj de gastoj

  • 103-a Universala Kongreso en Lisbono

  • Prezentado de interesaj libroj

  • Koncertoj de Stefo kaj ĴeLe/2.

  • Komuna kantado

Dum la tuta tempo de la aranĝo:

  • Libroservo

  • Ekspozicio „Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa jaro 2018”

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Partoprenkotizo (inkluzivas muzikon, kafo- kaj teo-trinkadon kaj bufedon)

10,00 € (germanoj kun regulaj enspezoj)

Rabatite: 5,00 € (polaj amikoj kaj germanoj senlaboraj)

Ni vidos nin en Berlino,

Ĝis tiam

Ronaldo

prezidanto EABB/ELB

Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: , tel.: +49 1514 1419673

La invito sur unu folio por presi kaj distribui kun papera aliĝilo.

Zamenhoffesto 2018

Trafika konekto al Oranĝerio:

  • metrostacio Magdalenenstraße (U5), elirejo Frankfurter Allee/Schulze-Boysen-Straße (Ruschestraße)

Posted in Fest, Berlin, Kiezspinne | Leave a comment

Berlinanoj en GIL-Konferenco

Tradicie la jara konferenco de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) okazas en Berlino. Ĉijare la konferencejo estas Jugendherberge Berlin Ostkreuz (Marktstraße 9-12, 10317 Berlin) en la kvartalo Friedrichshain de la 23a ĝis 25a de Novembro 2018.

La ĉeftemo estas  (al la germanlingva programo) :

Sprache und Globalisierung

(Lingvo kaj Tutmondiĝo)

“Tutmondiĝo – ŝanĝoj por paco?” estis la kongresa temo de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999 en Berlino, Germanio kun 2 712 aliĝintoj.  Bv. vidi ankaŭ Kofi Annan al UK en Berlin 1999.

En la kompleta programo (PDF germanlingve) estas la nomoj de diversaj Berlinanoj, kiuj prelegos:

  • Dr. Cyril Robert Brosch (Berlin): Einige Bemerkungen zur Muttersprachlichkeit in Esperanto
  • Roland Schnell (Berlin): Querverbindungen zwischen Esperanto und der
    lebensformerischen Zeitschrift „Der Vortrupp“
  • Ortwin Zeitlinger (Berlin): Eine universale Orthografie

Detaloj estos en la germanlingva versio.

Posted in Vortrag | Tagged , , , , , , , | Leave a comment

Temoj Danziger 50

8-a de oktobro, 19:30 prelego de Johann Pachter,

»Esperanto-najbaroj en Europo«. kiu li prezentis en ĉijara ARKONES en Poznano,

Vidu ankaŭ: Danziger50.com

22-a de oktobro 2018, 19:30 h

  • Rerigardo al la Esperanto-festivalo ARKONES (septembro 2018 en Poznano)  – Raporto en esperantio.net
  • Esperanto-ludsemajnfino ABELO kun Jessica Grasso kaj aliaj partoprenintoj

12-a de novembro 2018: 19:30

Araksja Elbakjan, armena Esperanto-instruistino prelegas pri armeniaj ĥaĉkaroj – krucŝtonoj, kiuj estas akceptitaj de UNESKO kiel heredaĵo de homaro.

26-a de novembro 2018, 19:30 h

Jubilea Festo – estos speciala invito

10-a de decembro 2018, 19:30 h

Fritz Wollenberg prezentas la libron »En La Mondon Venis Nova Lingvo«

Estas festlibro okaze de la 75-a naskiĝdatreveno de la historiisto kaj japanologo d-ro Ulrich Lins. (Okaze de Tago de la Esperanto-Libro la 15-an de dec.)

La Zamenhofa tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (18591917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro[1] kaj la Tago de la Esperanto-kulturo[1][2].

Kun kontribuo de Fritz Wollenberg: La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo.

Esperanto-Fachgruppe im Kulturhaus »ZENTRUM danziger50« des Kulturvereins Prenzlauer Berg e.V.

Danziger Straße 50, 10435 Berlin in der Kellerbar (Klingelknopf: Gewölbekeller)

Posted in Vortrag, Danziger 50 | Leave a comment

Miro pri Prenzlova Monto

En la kvartala revuo »Prenzlauer-Berg-Nachrichten« de septembro troviĝis kontribuo de Kristina Auer kun la titolo: »Prenzlova Monto. Was soll das?« pri la teksto sur la fasado de la domo Danziger Strasse 50.

En Prenzlova Monto al Apolono kaj al Muzoj

En la domo troviĝas ne nur la Kulturverein Prenzlauer Berg (KVPD), sed okazas de jaroj la regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo, kiu estas membro de ĉi tiu ascocio. La Kristina Auer miris pri la teksto en »stranga fremdlingvo« kaj komencis esplori. Ŝi sukcesis kontakti Fritz Wollenberg, kiu organizas la kunvenojn de la Esperantistoj, kaj eksciis de li pri la ekesto.

Li klarigis, ke la domo dum certa tempo ne estis uzata kaj post renovigo dum la 2000aj jaroj iĝis renkontiĝejo de Kulturverein Prenzlauer Berg (KVPD). La tiama estro Bernd S. Meyer havis la ideon kaj petis la tradukon al Esperanto. La teksto rilatas al simila surskribo de la Ŝtata Opero, kie estas legebla: »Reĝo Friedrich al apolo kaj la muzoj« en latina lingvo.

Franz Club (GDR). En la turoĉambro oni lernis Esperanton

Tio honorigis la longjaran aktivecon de la Esperantistoj en la asocio. Wollenberg klarigas, ke Esperanto-grupo ekzistas de 1965, kaj ke li partoprenas de 1966. La unuaj kursoj estis en Prenzlauer Allee 217 kaj en la turoĉambro super »Franz-Club«.La klubo estis vaste konata diskoteko en orienta Berlino dum la periodo de GDR.

Poste la grupo translokiĝis al Kollwitzstraße 93, poste als lernejo Schönfließer Straße. Ekde 2006 ekzistas la renkontiĝejo en Danziger Straße 50.

Dum la solena malfermo 2006 okazis la inaŭguro de la surskribo, kiun la tiama estro Thilo Schwarz-Schlüßler propramane fiksis sur la fasado.

La aliro de Fritz Wollenberg al Esperanto

Kristina Auer deziris ekscii, kial  Fritz Wollenberg dum tiom da jaroj okupiĝis pri esperanto kaj li respondis, ke li konatiĝis al amikoj kaj konatuloj el plej diversaj landoj. Ĉar la Esperanto-Movado estas bone interligita oni ĉiam povas trovi ion kaj povas bone komuniki. Aliflanke la lingvo mem estus interesa, pro la logika kaj racia strukturo de planlingvo. Estas amuza por li eksperimenti kun la lingvo kaj okupiĝi pri la literaturo.

Eble kelkaj legantoj de »Prenzlauer-Berg-Nachrichten« nun pli bone komprenas ejon en sia kvartalo kaj povas esti, ke ili eĉ interesiĝos pri Esperanto.

Kristina Auer estas la ĉefo de la redakcio. Ŝi studis hat kultursciencon, »Gender Studies« kaj sciencon de la amaskomunikiloj (Medienwissenschaften). Ŝi laboris por »Berliner Morgenpost«, »Berliner Rundfunk 91,4« kaj  »Magazin drehscheibe für Lokaljournalismus der bpb«.

Ŝi okupiĝis pri lingvoj, ekzemple en kontribuo la semajna revuo “der Freitag” pri »Wie Marketingstrategien unsere Sprache beeinflussen« (Kiel varbaj strategioj influas nian lingvon).

Roland Schnell

Posted in Danziger 50, Geschichte | Leave a comment

»Kleiner Richard« pri la Somera Festo

En la informilo  »Kleiner Richard« drei 2018 da la Quartiersmanagement »Richardplatz Süd« transformiĝis la somera festo sur la Esperantoplatz al Esperantofest. La teksto substrekas la gvidan rolon de la  Esperanto-Ligo Berlin. Sur paĝo  3 legeblas en ruĝa skribo »Dankon, karaj amikoj« – apud foto de Jonny M. antaŭ la panelo »Esperanto bona ideo«. Ĉu oni povus atendi pli?

Ampleksa raporto de la  6a Sommera Festo kun multaj fotoj de Fritz Wollenberg estas de  komeco de Septembro . La invito kun la afiŝo estas de komenco de aŭgusto.

Posted in Esperantoplatz | Leave a comment

6-a Somera Festo sur Esperantoplaco – bonhumora – kvartalorientita – mondmalferma

La jamajkaj palmoj sur la afiŝo promesis ne tro multe. Jonny M. entuziasmigis ankaŭ ĉijare la vizitantojn de la Somera Festo sur la Esperantoplaco merkrede, la 29-an de aŭgusto per regea muziko, kaj li  kantis ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en japana kaj hispana lingvoj.

Aldone li komentis siajn engaĝitajn kantojn en germana kaj rakontis pri siaj Esperanto-vojaĝoj kiel kantisto. „Dankon al miaj plej bonaj amikoj en la mondo“, li kantis kaj nomis kelkajn. Por alispeca bonhumora muziko ĉe la komenco kaj fine de la festo zorgis Hartmut Mittag per tirharmoniko kaj meze de la festo Alexander Danko per akordiono.

Per la salutvortoj de la tri aranĝantoj Ronald Schindler por Esperanto-Ligo Berlino (ELB), Rolf Kemnitzer por Interkulturelles Theaterzentrum (Interkultura Teatra Centro – itz) kaj Christian Schaaf por A-Z Hilfen Berlin (A-Z Helpoj Berlino) estis malfermitaj la festo kaj la evento „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!”, kaj apud belaj paroloj pri suna vetero kaj la belega atmosfero estis priparolitaj problemoj sur la placo kaj en la kvartalo.

La distrikta konsilanto Jochen Biedermann, kiu pasinte povis rigardi el sia loĝejo al la placo, ĝojis pri tio, ke la placo nun fariĝis loko de renkontiĝoj, sed en sia salutvorto li precipe parolis pri kreskantaj problemoj pri luado kaj alvokis la homojn, turni sin al la Mieterberatung (Konsilejo por luantoj).

La interkulturan karakteron de la festo substrekis la elpaŝo de la direktorino de Pola Instituto Berlino. Ŝi komence de la festo ripetis la tradician „Bonvenon sur la Esperanto-placo en pola lingvo: „Witamy na Esperanto-Placu!”

En salutvorto ŝi akcentis pri la speciala rilato de Pollando al Esperanto kaj ĝia kreinto Ludwig Zamenhof, indikis pri konataj internaciaj Esperanto-aranĝoj en Pollando, ekzemple la kulturfestivalo ARKONES en Poznano, kaj pri evento de sia instituto en junio ĉi-jare sub la temo “Esperanto kiel portanto de Esperanto-kulturo”.

Ke Pollando aperas kiel naskiĝando de Esperanto, ke ĝi havas ĉi tiun internacian lingvon ekde 2014 sur la listo de sia kulturheredaĵo kaj grave kontribuas al la internacia Esperanto-kulturo, ankaŭ evidentiĝis en la multe atentita germanlingva ekspozicio “Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa jaro 2018”.

La ekspozicio montris, kiamaniere homoj, unuiĝoj, institucioj en multaj landoj de Eŭropo kontribuas al la Esperanto-kulturo. Estis prezentitaj inter alie eldojnejoj kiel „Sezonoj“ en Kaliningrado (Ruslando) kaj „Flandra Esperanto-Ligo“ en Antverpeno (Belgio), verkistoj kaj verkistinoj kiel William Auld (Skotlando – Granda Britio) kaj Spomenka Štimec (Kroatio), organizaĵoj kiel Universala Esperanto-Asocio (sidejo en Roterdamo – Nederlando) kaj la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (sidejo en Vilno – Litovio), kulturaj institucioj kiel la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB) en Vieno (Aŭstrio) kaj la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio).

El la pli ol 100 vizitantoj de la festo ĉirkaŭ 20 parolis Esperanton. Eksonis apud la germana ankaŭ la hispana, la araba kaj aliaj lingvoj. Oni ĝuis la kukon, mem faritan de kunlaborantoj de A-Z Hilfen, aŭ la senalkoholajn koktelojn, aŭskultis la muzikon aŭ informis sin ĉe la standoj de la unuiĝoj pri iliaj ofertoj.

Unuafoje ĉeestis en la festo Yopic e.V. (r.A.), unuiĝo, kiu donis al la vizitantoj de la festo instigojn por receptoj sen viando, por apartigo de rubaĵo kaj por persona kontribuo al protekto de klimato. Ĉe la stando de la Quartiersmanagement (Kvartala Manaĝado) apud multaj informmaterialoj estis kvizo, per kiu oni spertiĝis pri la kvartalo. Kian subtenon A-Z Hilfen (A-Z Helpoj) donas al senloĝejaj junaj homoj, tion klarigis la kunlaborantoj en la kafejo.

Al amuzlegado en Esperanto libroj, al rigardo en la vortaron aŭ en la lernolibron instigis la Esperanto-stando, ĉe kiu la Esperanto-spertulo Gerd Bussing donis informojn. Reprezentanto de la partio „Eŭropo Demokratio Esperanto”, partoprenonta en la Eŭropa baloto, klarigis, kial laŭ lia opinio komuna lingvo estas grava por Eŭropo.

Infanoj estis tre bonvenaj en la festo. Multaj unue volis esti ŝminkitaj ĉe la ŝminkstando de itz, kelkiuj unue turnis sin al la butonaparato ĉe la A-Z-Hilfen-stando aŭ kuris al la najbara pilkluda placo por pilkludi kun la kunlaborantoj de la Junulara klubo de AWO „Die Scheune“ (Garbejo). Kuraĝaj knabinoj el la Löwenzahn-Grundschule (Leontoda baza lernejo) eĉ elpaŝis kaj ricevis multe da aplaŭdo por ilia kantado.

Ekde 16-a horo interesuloj entreprenis esplorekskurson en la preĝejo Sankta Rikardo, malfermita pro la somera festo . Sinjorino Patermann sperte respondis la demandojn pri la altarvando, pri pentraĵoj, reliefoj kaj aliaj objektoj en la monumente protektita preĝejo.

Samtempe aliaj jam ĝardene agadis sur la verdaj areoj de la placo, gviditaj fake de kunlaborantoj de „Kiez und Natur” (Kvartalo kaj Naturo) kadre de la projekto „Empowerment für Umweltbewusstsein“ (Kapabligo por media konscio). Plantoj, materialoj kaj iloj estis je dispono. Jam unu semajno antaŭ la festo dum evento estis forigitaj herbaĉoj kaj rubaĵo de la placo, estis farbigitaj la benkoj kaj pentritaj salutoj en Esperanto sur ili. Ankaŭ la skribo sur la memortabulo antaŭ la kverko estis renovigita.

Ni ne sukcesis, ĝustatempe renovigi la detruitan montrokeston. Pro tio la informfafiŝo pri la placo nur provizore estis instalita. Sed pri la nova montrokesto oni laboras.

Per la financoj el la agadfonduso de la Kvartala Manaĝado Richardplatz Sudo kadre de la programo Sociala Urbo, per la persona engaĝo de loĝantoj kaj aktivuloj de unuiĝoj kaj institucioj kaj ilia teama spirito la 6-a Esperantoplaca festo kun agadoj, renkontiĝoj kaj interparoladoj estis sukcese aranĝita kvartalorientite kaj mondmalferme.

Fritz Wollenberg (teksto kaj fotoj)

Posted in Infostand, Fest, Konzert, Esperantoplatz | Tagged , , , , , | 2 Comments

Invito Somera Festo Esperantoplaco 29-a de aŭgusto

6-a Somera Festo sur Esperantoplaco

interkultura – kreiva – kvartalkonvena – nekomerca!

La 29-an de aŭgusto de 15-a ĝis 18-a h vizitantojn de diversaj aĝoj atendas sur la Esperantoplaco bunta programo kun rege-muziko, dancado, kantado, informstandoj, ekspozicio, aktivaĵoj por infanoj kaj junuloj (ankaŭ sur pilkluda placo apude), ĝardena agado sur la verdaj areoj, la publika elpaŝo “Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!”, malkovra ekskurso en la Rikardo-preĝejo, kreivaj agadoj por aranĝado de la placo kaj oferto de kafo, kuko kaj nealkoholaj trinkaĵoj.

Celo

Per la festo ni volas subteni la najbarecan kaj interkulturan interŝanĝon en la kvartalo, interligi geloĝantojn kaj geagantojn kaj plifortigi respektoplenan kunvivadon.

Ekspozicio

„Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa Jaro 2018“ estas la temo de ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino

Montrokesto

La Interkultura Teatra Centro preparas la riparadon de la grave difektita montrokesto sur la Esperantoplaco.

Aranĝantoj

 A-Z Hilfen Berlin gGmbH, , Tel. 63 225 130

Helpoj por homoj ne havantaj loĝejon aŭ pri tio minacataj kun specialaj sociaj malfacilaĵoj kaj helpoj por homoj kun anima handikapo  

Interkulturelles Theaterzentrum Berlin, ,

Artaj kaj pedagogiaj projektoj por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj en la kvartalo

Esperanto-Liga Berlin e. V., , Tel:  5106 2935

Disvastigo kaj utiligado de la internacia lingvo Esperanto por la interkompreniĝo de popoloj

Partoprenantaj unuiĝoj kaj institucioj

Quartiersmanagement Richardplatz-Süd,

Löwenzahn-Grundschule,

Kirchengemeinde St. Richard,

Kita St Richard,

AWO-Jugendclub „Die Scheune“,

Kiez & Natur – Projekt: „Empowerment für Umweltbewusstsein“,

AG.Urban, Projekt “Kool im Kiez“

Galerie Bauchhund,

Yopic e.V., Projekt “be inspired – Klimaschutz im Richardkiez”, Tel.: 030.23948650, 

Kolektado de receptoj sen viando – testo por rubaĵapartigo – fotoj kun terglobo

Rumänisch in Berlin e. V.,  

Preparoj

La 29-an de aŭgusto la partoprenantoj de la preparlaboroj por la festo renkontiĝas ekde la 12-a h sur la Esperantoplaco.

La 23-an de aŭgusto ekde la 10-a h interesuloj renkontiĝas por flegi la Esperantoplacon prepare al la festo. Ni tiam ankaŭ volas pentri sur la verdajn latojn de la benkoj per blanka farbo surskribojn en Esperanto, ekz. “Bonvenon sur la Esperantoplaco!” kaj “Saluton amiko!/Saluton amikino!” ktp.

Posted in Infostand, Fest, Konzert, Esperantoplatz | Leave a comment

Premio Grabowski por B. Pabst

Dum la UK en Lisbono la Berlina Esperanto Bernhard Pabst ricevis la duan premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski por Historia vortaro de Esperanto 1887–1889.

La laboro estis temo de prelego en D50 en januaro 2018.

Dataloj en la Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 745 – 2018-08-08

PREMIOJ DE FONDAĴO ANTONI GRABOWSKI

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn meze ĉhiun duan aŭ trian jaron, nun konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

En la Lisbona UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski.

La unua premio (750 us.dolaroj) iras al Sten Johansson (Svedio). Li ricevas ĝin pro sia elstara kontribuado al la literaturo de Esperanto. Unue tradukinte en Esperanton el la sveda (ekde 1982), li de 1986 verkis imponan kvanton da prozo originale en Esperanto kun vasta gamo de temoj. Inter ili estas facillingvaj krimromanetoj, sed ankaŭ romanoj pli ampleksaj (laste, Marina ĉe la limo), kiuj trovis multe da sukceso pro sia stilo, ofte ironia aŭ humura. Pluraj liaj verkoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj. En 2000 li kreis retejon pri Originala Literaturo Esperanta (OLE), kiu kreskis al granda sciobanko pri aŭtoroj kaj verkoj, inkl. de 1600 recenzoj. Johansson tradukis krome verkojn de Virginia Woolf. UEA distingis lin en 2014 per „Diplomo pro elstara arta agado“.

La duan premion (400 us.dolaroj) ricevas Gonçalo Neves (Portugalio) kaj Bernhard Pabst (Germanio) pro sia komune kompilita Historia vortaro de Esperanto 1887–1889. Tio estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto; iniciatis ĝin Reinhard Haupenthal. Ambaŭ honoritoj aktivas ankaŭ alikampe (Neves ĉi-jare per la kolektoj Periskope kaj Recenze), sed la premio celas esprimi laŭdon al ili pro la (daŭranta) projekto dokumenti la originon de la lingvo Esperanto.

La ĵurio gratulas la tri ĉi-jarajn premiitojn kaj ĝoje notas, ke en 2018 ni festas la centan datrevenon de la apero de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, nome de la Esperanta traduko farita de Antoni Grabowski.

Posted in Preis | Tagged , , | Leave a comment