Miro pri Prenzlova Monto

En la kvartala revuo »Prenzlauer-Berg-Nachrichten« de septembro troviĝis kontribuo de Kristina Auer kun la titolo: »Prenzlova Monto. Was soll das?« pri la teksto sur la fasado de la domo Danziger Strasse 50.

En Prenzlova Monto al Apolono kaj al Muzoj

En la domo troviĝas ne nur la Kulturverein Prenzlauer Berg (KVPD), sed okazas de jaroj la regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo, kiu estas membro de ĉi tiu ascocio. La Kristina Auer miris pri la teksto en »stranga fremdlingvo« kaj komencis esplori. Ŝi sukcesis kontakti Fritz Wollenberg, kiu organizas la kunvenojn de la Esperantistoj, kaj eksciis de li pri la ekesto.

Li klarigis, ke la domo dum certa tempo ne estis uzata kaj post renovigo dum la 2000aj jaroj iĝis renkontiĝejo de Kulturverein Prenzlauer Berg (KVPD). La tiama estro Bernd S. Meyer havis la ideon kaj petis la tradukon al Esperanto. La teksto rilatas al simila surskribo de la Ŝtata Opero, kie estas legebla: »Reĝo Friedrich al apolo kaj la muzoj« en latina lingvo.

Franz Club (GDR). En la turoĉambro oni lernis Esperanton

Tio honorigis la longjaran aktivecon de la Esperantistoj en la asocio. Wollenberg klarigas, ke Esperanto-grupo ekzistas de 1965, kaj ke li partoprenas de 1966. La unuaj kursoj estis en Prenzlauer Allee 217 kaj en la turoĉambro super »Franz-Club«.La klubo estis vaste konata diskoteko en orienta Berlino dum la periodo de GDR.

Poste la grupo translokiĝis al Kollwitzstraße 93, poste als lernejo Schönfließer Straße. Ekde 2006 ekzistas la renkontiĝejo en Danziger Straße 50.

Dum la solena malfermo 2006 okazis la inaŭguro de la surskribo, kiun la tiama estro Thilo Schwarz-Schlüßler propramane fiksis sur la fasado.

La aliro de Fritz Wollenberg al Esperanto

Kristina Auer deziris ekscii, kial  Fritz Wollenberg dum tiom da jaroj okupiĝis pri esperanto kaj li respondis, ke li konatiĝis al amikoj kaj konatuloj el plej diversaj landoj. Ĉar la Esperanto-Movado estas bone interligita oni ĉiam povas trovi ion kaj povas bone komuniki. Aliflanke la lingvo mem estus interesa, pro la logika kaj racia strukturo de planlingvo. Estas amuza por li eksperimenti kun la lingvo kaj okupiĝi pri la literaturo.

Eble kelkaj legantoj de »Prenzlauer-Berg-Nachrichten« nun pli bone komprenas ejon en sia kvartalo kaj povas esti, ke ili eĉ interesiĝos pri Esperanto.

Kristina Auer estas la ĉefo de la redakcio. Ŝi studis hat kultursciencon, »Gender Studies« kaj sciencon de la amaskomunikiloj (Medienwissenschaften). Ŝi laboris por »Berliner Morgenpost«, »Berliner Rundfunk 91,4« kaj  »Magazin drehscheibe für Lokaljournalismus der bpb«.

Ŝi okupiĝis pri lingvoj, ekzemple en kontribuo la semajna revuo “der Freitag” pri »Wie Marketingstrategien unsere Sprache beeinflussen« (Kiel varbaj strategioj influas nian lingvon).

Roland Schnell

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Danziger 50, Geschichte. Bookmark the permalink.