Jen la la temoj de la aktualaj aranĝoj de la Esperanto-fakgrupo en danziger50:
12a de septembro 2016, 19h30
„La inventado de la komputilo“ – prelego de prof. Christoph Knabe
Li prilumos la tiutempajn kondiĉojn, bazajn teknikajn konceptojn kaj la arde diskutitan demandon, kiu fakte estas la inventinto de la komputilo. Tamen la prelego restos sur nivelo bone komprenebla por nefakuloj.
26a de septembro 2016, 19h30
Ŝangita programo: La „Esperantisto de la Jaro“ (2015) kaj komputila fakulo Chuck Smith prezentas la revolucian ap-projekton „Amikumu“ (amikumu.com), per kiu esperantistoj povos vidi aliajn esperantistojn, kiuj troviĝas proksime, kaj kontakti ilin. Lernu detalojn pri la projekto kaj kiel vi povas helpi.
La aranĝo kun dipl-inĝ Peter Kühnel pri lia vojaĝo al Nepalo okazos pli poste. Ĝi ĝustatempe estos anoncata.
10a de oktobro 2016, 19h30
Esperanto-Literatura Kafejo – Aŭskultu perlojn el la Esperanto-literaturo kaj voĉlegu mem ion de vi ŝatatan literaturaĵon, se vi deziras tion!
24a de oktobro 2016, 19h30
La Somera Festo sur la Esperantoplaco en Berlino – rerigardo kaj antaŭenrigardo
14a de novembro 2016, 19h30
„Espero al paco per Esperanto“ – germanlingva prelego de la pacesploristo kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag kun sekva diskuto (resumoj en Esperanto).
Ni diskutos pri la rolo, kiun povas ludi la internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala bazo de tutmonde unuigita etiko kaj pri la eblecoj de aktuala aplikado, pri kiuj disponas la diversajn religiojn inkluzivanta teorio „Homaranismo“ de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof. Elirpunkto por d-ro Sonntag estas la antaŭkondiĉoj por la paco, formulitaj de Carl Friedrich von Weizsäcker kadre de sia tutmonda interna politiko.
28a de novembro 2016, 19h30
Memorvespero por Detlev Blanke
Unu el la plej renomaj interlingvistoj de la nuntempo – d-ro Detlev Blanke – forpasis la 20-an de aŭgusto 2016. Ofte li estis gasto aŭ prelegis en Esperanto en danziger50. Ĉiu vizitanto rajtas kontribui per siaj rememoroj. Wera Blanke, kiu estis kaj lia edzino kaj partnerino en la scienca laboro, partoprenos la aranĝon.
12a de decembro 2016, 19h30
Nia kluba jaro retrospektive – rerigardo kun fotoj, filmoj kaj aliaj memorigiloj. Ĉiuj vizitantoj estas petataj kontribui kaj kunporti ion por manĝi kaj trinki.
9a de januaro 2017, 19h30
Esperanto-novjara rondo kun diskuto pri berlinaj eventoj rilate al la UNESCO-Zamenhofjaro 2017
23a de januaro 2017, 19h30
„Nepalaj vojaĝ-impresoj kaj projekto de Esperanto-domo en Katmanduo“, prezentita kun multaj fotoj de dipl-inĝ Peter Kühnel
Reinhard Haupenthal estis mia Esperanto-instruanto kaj tre bone faris tiun taskon. En 1977 mi partoprenis lian Esperanto-kurson en la sarlanda universitato, kiun li gvidis por mi, kvankam mi estis la sola lernanto. Li brile elektis lernolibron de William Auld (Esperanto einmal anders, tradukita de li; Esperanto – a new approach), kiu rapide kondukas la lernanton al legado de elektitaj literaturaj tekstoj. Vere estis ĝojego povi post nur kelkaj horoj de legado ĝui literaturaĵon kaj ne tedajn, senenhavajn lernolibrajn tekstojn; Ionesco ja tiel bele mokis tiaĵojn. En la posta semestro li daŭrigis la instruadon per altnivelaj tradukekzercoj.
Li ankaŭ tre zorgis pri mia enkonduko en la Esperanto-komunumon: Li invitis min al la ĉiumonataj kunvenoj de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL), li instigis min membriĝi en SEL aŭ almenaŭ aboni ties elstaran gazeton “Dialogo” (kiu estis ĉefe recenzo-revuo – tion mi legis kun ĝuego), li invitis min al la Esperanto-semajnfinoj de SEL, li invitis min al regiona kongreso en Strasburgo kaj kunveturigis min tien per sia aŭto, li sendis min al la universitata biblioteko por tie peti aĉeton de du Esperanto-libroj (supozeble kun la espero, ke tio ankaŭ helpos mian eniron en la literaturon), li instigis min verki artikolon baldaŭ post mia eklernado. Per ĉio ĉi li sukcesis, ke mi konatiĝis kun la literaturo kaj kun homoj, kio ambaŭ frue kaj forte ligis min al la Esperanto-komunumo.
Haupenthal estis multe pli ol nura instruanto – li estis vera kaj sincera gvidanto en Esperantujon. Mi lernis el lia agado, ke iusence ĉiu Esperanto-lernanto estas la ĉefpersono de unuopa projekto – ne multe gravas kiom da homoj vi ekinstruas pri Esperanto, gravas kiom da homoj vi fininstruas ĝis kiam ili atingis bone uzeblan lingvan nivelon, bonan superrigardon pri la literaturo kaj aliaj kampoj de aplikado – kaj kelkajn Esperanto-konatojn.
Al liaj atingoj apartenas ankaŭ la kreado de la libroservo de Sarlanda Esperanto-Ligo, kiu vendis la proprajn eldonaĵojn kaj tiujn de aliaj eldonejoj. La libroservo kompreneble subtenis la ĝeneralan edukan kaj klerigan laboron de li.
Kvankam la eldonado de libroj konsistigis gravan parton de lia agado, ankaŭ la propra verkado estis imponega, ne nur per la kvanto, sed antaŭ ĉio per la kvalito de ekz. esploroj kaj tradukoj. (Tion mi diras, kvankam pri la uzado de neologismoj mi havas iom alian opinion ol li havis.)
Mi bezonis sufiĉe multan tempon, ĝis kiam mi komprenis, ke gravegan kontribuon Reinhard Haupenthal donis ankaŭ sur la organiza kampo. Li zorgis pri la Kulturaj Semajnfinoj de Sarlanda Esperanto-Ligo, kiuj tiutempe okazis dufoje jare. Oni ofertis kvin sesiojn de po du instruhoroj en diversaj niveloj – komencantoj, progresantoj, prelegoserio. Kaj jes, la prelegantoj estis tre altnivelaj. (Poste Haupenthal kutime eldonis libron kun la enhavo de la prelegaro – mi ekzemple tre ĝuis tiun de Auld pri la originala literaturo, el kiu mi memoras pri amuza detalo, nome la plej longa Esperanto-rimo, eble pli ol 20 literoj.)
En 1978 la semajnfinoj havis eble 50 partoprenantojn – en postaj jaroj ili kreskis ĝis proks. 150 kaj tiel fariĝis grava ero en la regiona Esperanto-vivo. Ĉio estis zorge preparita kaj realigita.
La toleremo de Haupenthal pri fuŝa kaj nezorga laboro ne estis tre granda. Mi aŭdis ekz. plendon de homo, kiu verkis alvokon, en kiu troviĝis du akuzativaj eraroj. La aglaj okuloj de Haupenthal tuj trovis ilin kaj li rifuzis subskribi. Mi konfesas, ke mi tre bone komprenas lian starpunkton – kvankam eble en tia situacio estas pli konfliktevite provi kaŝi la konstaton kaj “forgesi” la subskribon. Estas imprese konstati, ke Haupenthal malgraŭ kelkfoje rigora starpunkto tre sukcese kunlaboris kun multaj dekoj da homoj. Ankaŭ la Kulturaj Semajnfinoj sub lia gvido allogis, kiel skribite, fine pli ol cent partoprenantojn.
Estis por mi triste vidi, ke post la fino de lia oficado por SEL multaj agadoj kolapsis – ne plu estis eldonado, ne plu aperis la gazeto Dialogo, la Semajnfinoj okazis plu nur unufoje jare kun tre reduktita partoprenantaro. Eble regiona asocio ne estis la bona organiza modelo por lia agado – eble estis pli bone, kiel li poste faris, organizi la agadon en entrepreneto. Eble aliflanke homoj en Esperantujo ankaŭ lernu iom de manaĝeraj konsilistoj: Peter Ferdinand Drucker ekzemple konstatis, ke sukcesegaj kunlaborantoj ofte estas iom malfacilaj en la interhoma kontakto – li tre rekomendas tion toleri kaj ĝoji pro la bonega laboro, kiun ili liveras, ĉar fine la tasko de organizaĵo ja estas atingi la celojn; por tio laŭ li indas elteni kelkfoje malglataĵojn.
La mallongigo de Sarlanda Esperanto-Ligo estas SEL; tion Haupenthal reklamcele longigis al “Solida Esperanto-laboro”. Tio vere bone karakterizas lian tutan vivoverkon por Esperanto.