Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2024 – 100 germanaj Esperanto-kongresoj – nova publikaĵo
Kontakto
Meta
Discussion
Posted in Vortrag, Berlin
Tagged Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, Horst Gruner, Trabant, Van Parijs
Leave a comment
Max Josef Metzger 17. April
Okaze de la mortotago de Max Josef Metzger okazis demeto de florkrono en la korto de Willdenowstr. 8 en Berlin-Weddingde la paroĥo St. Joseph / St. Aloysius. Ĉi tie vivis Metzger ĝis lia enkarcerigo.
La memortabula havas la jenan inskribon:
Hier wirkt der Kämpfer für Frieden und Verständigung
der Priester
Max Josef Metzger
* 3.2.1887 in Schopfheim/Schwarzwald
† 7.4.1944 Hingerichtet in Brandenburg
Pax Christi in Regno Christi
Raporto: Roland Schnell
(Deutsch) Haus der Kulturen der Welt: Sprachfamilien und Kunstsprachen
Kadre de la projekto Lingvo kaj scio (»Sprache und Wissen«) okazos legado kaj interparolo sub la titolo Lingvaj familioj kaj artaj lingvoj (»Sprachfamilien und Kunstsprachen«). La anonca teksto mencias Esperanton kaj – la bluan lingvon aŭ Bolak, projekton de artefarita lingvo de la antaŭa jarcentoŝanĝiĝo, pri kiu ekzistas kelka historia materialo en Espoteko.
La aranĝo okazos en la germana lingvo kaj (supozeble) en Bolak.
Sabaton, la 9an de Aprilo 2016, 16a h 30
Haus der Kulturen der Welt
John-Foster-Dulles-Allee 10
Bileto: 5 eŭroj
Posted in Art der Veranstaltung, Lesung, Berlin
2 Comments
Aprila Ludado 2016
Al la marta ludado venis 12 homoj. Ni ludis la jenajn ludojn: Solo, Qwirkle, TAC, Tantrix, Between Two Cities, Tabuo, Res Publica kaj Ricochet Robots/Rasende Roboter. Ni ankaŭ rimarkis ke la bunta, printempa elekto de glaciaĵoj revenis, kaj preskaŭ estis sufiĉe varma por iom ludi ekstere.
La sekva ludado okazos je sabato, la 16a de aprilo, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (aprilo estas la lasta monato dum kiu la “vintra horaro” de Kibo validas, do dum majo ni finfine povos denove pli longe ludi).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 16a de aprilo 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1531400067163008/
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment
Pirata ludvespero
Merkredon, la 16an de Marto 2016, ekde la 19a h okazos en la Pirata Oficejo en Crellestr. 33, 10827 Berlin, proksime al S Yorckstraße kaj U Kleistbark, vespero kun ludoj “ĉirkaŭ Esperanto”. Komencintoj povos ĉi tie plivastigi siajn lingvosciojn. La vespero taŭgos ankaŭ por ekkoni Esperanton.
Tio estos la dekkvara vespero de la ĉiumonata daŭrigo de la Esperantokursoj de 2014 kaj 2015.
Posted in Spielrunde, Berlin, Gruppen, Piraten, Termin
Leave a comment
(Deutsch) Aktuelle Infos im E-Mail-Verteiler
Ekde la fino de Januaro 2016 ekzistas la dissendolisto Esperanto-Berlin-Brandenburg Informoj. En ĝi aperas anoncoj de estontaj eventoj rilate al Esperanto en Berlino kaj ĉirkaŭaĵoj. Ni provas transpreni la informojn ankaŭ en nian kalendaron sur tiu ĉi TTT-ejo. Bedaŭrinde la dissendolisto estis instalita kiel ŝlosita Gugla grupo. Tial oni devas registri sin tie antaŭ ol oni povas legi la anoncojn.
Paralele al ĝi plu ekzistas la tradicia Esperanta dissendolisto por Berlino kaj ĉirkaŭaĵo Esperanto-Berlin ĉe Yahoo.
Posted in Berlin, Brandenburg, Neuigkeiten
Leave a comment
Marta ludado 2016
Ĉifoje venis 15 homoj al la ludado, inkluzive de kelkaj novaj ludantoj. Bonvenon! Ni ludis la jenajn ludojn: Spot It/Dobble, Abalone, Funkenschlag/Power Grid, Solo, Tabuo en Esperanto, kaj Istanbul.
La sekva ludado okazos je sabato, la 19a de marto, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 19a de marto 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/222764481405237/
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment
Reago de la gazetaro al la morto de Zamenhof
aperis germanlingve (bv. vidi en la germana versio) en “Germana Esperantisto” 1917
Posted in Nekrologo
Leave a comment
Februara Ludado 2016
Denove venis 12 homoj al la ludado, kaj dum la januara renkontiĝo ni ludis la jenajn ludojn: Pentago, Pandemic, Gracias, Kingdom Builder, Ricochet Robots, Tabuo en Esperanto, kaj Clans. Kiel kutime, ni dume multe babilis kaj manĝis. Ĉifoje, kelkaj partoprenantoj eĉ decidis plilongigi la vesperon, kaj post la fermo de Kibo kune marŝis al alia restoracio kie ni plu babilis kaj amuziĝis.
La sekva ludado okazos je sabato, la 20a de februaro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 20a de februaro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/489010447938799/
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment







