(Deutsch) Esperanto in drei Wochen

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Berlin, Piraten, Kurso, Anfänger | Tagged | 3 Comments

(Deutsch) Vereinsräume mit Code-Schloss

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Berlin, Esperanto-Haus | 3 Comments

Oktobra ludado 2014

La septembra ludado estis denove granda kaj amuza! Venis 15 homoj (kaj unu hundo) por ludi, babili, observi, aŭ saluti nin, inkluzive de homoj el Potsdam, Francujo, kaj Schwerin. Ĉimonate estis ludita la jenajn ludojn: Quarriors, Zendo, Tikal, Spot It, Cartagena, kaj Friesematenten (denove povas esti ke mi forgesis ion ĉar kelkaj grupoj ludis samtempe). Mi ĝojas vidi (kaj ludi!) tiom da sufiĉe diversaj ludoj denove!

sept2014

La sekva ludado okazos je sabato, la 18a de oktobro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 18a de oktobro 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/439452342860428/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Sommerfest auf Esperantoplatz

Dum la Somera festo sur Esperantoplaco la 3an de septembro 2014 je 15a ghis 19a horo estas rigardebla la ekspozicio „111 jaroj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio“. Ĝi invitas al tempovojaĝo per interesaj fotoj el diversaj tempoj.

Bilder geschichte von Esperanto in Berlin

La fondintojn ni renkontos sur la unua ekspozicia tabulo. En kontakto al d-ro Zamenhof en Varsovio, la iniciatoro de la lingvo Esperanto, ili fondis la tradiciojn de interkompreniĝo, kultura intershanĝo kaj tolero ankaŭ en nia regiona lingva komunumo.

La fondintoj de la Berlina Grupo en 1903 estis pacifistoj, membroj de la Germana Pacsocieto. Tio ne estis rekomendo por kariero en la Vilhelma Imperiestra Regno, tamen ili estis unuarangaj, mondmalfermaj, estontechavaj homoj – prof. Adolf Schmidt, la unua prezidanto de la grupo estis estro de la Geomagnetika Instituto sur Potsdama monto Telegrafenberg – sciencisto mondfama, Wilhelm Wetekamp – lernejreformisto kaj naturprotekta pioniro en Prusa Parlamento en 1898 kiel unua postulis ŝtatan engaĝon por naturprotektado kaj en Berlin-Schöneberg fondis gimnazion, en kiu li kiel gimnazia direktoro enkondukis memadministradon de gelernantoj kaj fakultativan instruadon de Esperanto, Alfred Hermann Fried, la aŭstra pacifisto kaj verkisto, pacnobelpremiito en 1911 kaj Jean Borel, svisa ĵurnalisto kaj eldonisto, kiu iniciatis la fondon de la Esperanto-grupo.

Kiel oni varbis en 1947 por lernado de Esperanto? Foto de la kolegaro de Neuköllna presejo kun ĝia liverveturilo montras tion. Kiujn pensojn havis la Berlinaj laboristaj esperantistoj en la jaro 1916 pri la Unua Mondmilito? Artikolo en la manskribita kaj mem ilustrita gazeto „La Rondiranto“ siatempe ne multobligita sed donita de mano al mano legeblas kaj informas sur la ekspozicia tabulo „Rakontoj pri milito kaj paco“.

Sur pliaj ekspoziciaj tabuloj la rigardanto konatiĝas kun kelkaj homoj, kiuj en Berlino kaj Brandenburgio kontribuis al Esperanto-kulturo. Verkistinoj kiel Lena Karpunina publikiginta originale en Esperanto kreitajn rakontojn, tradukistoj kiel Will Firth laboranta pri traduko de la originala Esperanto-romano „Tilla“ de la kroata verkistino Spomenka Štimec pri la aktorino Tilla Durieux, Esperanto-kantofaristinoj kaj –kantistinoj kiel Lena Wilke el Schwedt, sciencistoj kiel d-ro Hermann Simon el Eberswalde grave subteninta per sia laboro pri la Lexicon silvestre la evoluigon kaj publikigon de fakvorttrezoro de la lingvo Esperanto, instruistoj kiel Ludwig Schödl el Neuruppin instruinta Esperanton en sia lernejo ankaŭ en la tempo de Esperanto-malpermeso en GDR, kuraĝe sin engaĝinta por legaligo de la lingvo kaj eldoninta Esperanto-lernolibron en 1967.

Memkompreneble ankaŭ troveblas fotoj el la laboro de Societo por Interlingvistiko, al kies ĉiujaraj fakkunvenoj en Berlino venas sciencistoj el diversaj landoj, por kiuj la funkciado de Esperanto kiel internacia lingvo kaj la lingvokomunumo kun sia kulturo estas gravaj objektoj de esplorado.

Renkontiĝoj de Esperantoparolantoj estas plua temo. Fotoj de Ponta festo en Frankfurto ĉe Odro, kie ne nur renkontiĝas Poloj kaj Germanoj, de elpaŝo de Esperanto-kantogrupo el Nowy Sącz (Pollande) en kostumoj el ĝia regiono dum la Komuna Dana Germana Pola Esperanto-Kongreso en Berlino, de semajnfina kurso por gejunuloj ĉijare en junio gvidita de Chuck el Usono kaj Mélanie el Svisujo, de voĉlegado de la aŭstralia Esperanto-verkisto Trevor Steele en Berlina Esperanto-Kulturdomo, de surscenigo de la teatraĵo „La arkitekto kaj la imperiestro de Asirio“ fare de Pariza teatra trupo en Berlino kaj de la geedza paro Hedwig kaj Karl Maier interkonatiĝinta dum Esperantobalo, geedziĝinta en Yokohamo kaj vivinta pli ol 20 jarojn en Ĉinio kaj poste en sia Berlina loĝejo ĉirkauita de ĉinaj kulturaĵoj.

La ekspozicio sur 9 tabuloj donas malgrandan sed multfacetan enrigardon en la 111-jaran historion de la lingvo Esperanto kaj de la kulturo ligata kun ghi en Berlino kaj Brandenburgio.

Posted in Fest, Esperantoplatz | Leave a comment

Septembra ludado 2014

Post iom da neplanita somera paŭzo en julio, la aŭgusta ludado denove estis granda kaj sukcesa! Venis entute 19 homoj kaj 1 hundo, inkluzive de infanoj kaj kelkaj eksterlandaj gastoj kiuj venis por babili. Dum kelkaj horoj eĉ estis nur esperantistoj en la kafejo! 🙂

Ni ludis ĉifoje Dixit, Land Under, Tabuon en Esperanto, Continuo, kelkajn kartludojn, kaj Kvin (ludon por poŝtelefonoj kaj -komputiloj kiun Chuck ankoraŭ prilaboras), se mi sukcesis ĉion noti!

La sekva ludado okazos je sabato, la 13a de septembro, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 13a de septembro 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1476683559272615/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Stand auf dem Veggie-Fest

TEVA-BannerTEVA-Banner

Posted in Infostand, Fest, Berlin, Kurso, Neuigkeiten, Termin | Leave a comment

(Deutsch) Internetkarte Esperanto in Berlin

Mi havis la ideon uzi retan mapon de Berlino kaj marki Esperantolokojn, kiuj per klako plusendas al pli ampleksa informo. Sube vi vidas tian mapon kun kelkaj markiloj de renkontiĝejoj.

Sur tia mapo oni povas ankaŭ indiki aliajn Esperanto-rilatajn aferojn. Multaj konkretaj lokoj en Berlino ludis rolon en la historio de Esperanto. Ĉu vi sciis, ke en la karbokelo de la domo ĉe Brunnenstrato 99 apud Gesundbrunnen en somero de la jaro 1933 la esperantisto Ludwig Schödl presis kontraŭfaŝismajn informilojn por dissendi al la esperantistaro en aliaj landoj? Kaj ke li estis tie malkovrita de SA-ano? Kaj kio okazis al li? Ĉu vi sciis, ke en la dua etaĝo de la domo ĉe Bülowstrato 102 apud Nollendorfplatz loĝis en la jaro 1914 la heroo de esperanta romano de Raymond Schwartz kaj ke tiu kvartalo ĉirkaŭ Nollendorfplatz estas tiel detale priskribita en la romano, ke oni ankoraŭ hodiaŭ povas sekvi la romanon kiel gvidlibron? Per tia mapo do oni povas per unu rigardo ekkoni, kiel vere esperanta estas nia urbo.

Por ne troplenigi la mapon per diversaj markiloj oni povas grupigi la markilojn laŭ temoj kaj montri nur la markilojn de unu aŭ du temoj, laŭplaĉe. Tiel en la mapo supre komence montriĝas nur la markiloj de la renkontiĝejoj. Sed mi aldonis du pliajn grupojn de markiloj: Unu grupo rilatas al la romano «Kiel akvo de l’ rivero» kaj la alia grupo al lokoj en la vivo de Ludwig Schödl kaj de la laborista Esperanto-movado. Dekstre supre en la mapo troviĝas menuo, per kiu oni povas montri aŭ kaŝi la diversajn grupojn.

Tiu ekzempla mapo nur estas provoversio. Se vi ŝatus aldoni pliajn interesajn Esperantolokojn aŭ helpi pri la teĥnika laboro, bv. kontakti min.

Sebastiano

Posted in Berlin, Geschichte | Leave a comment

(Deutsch) Uns gehört der Esperantoplatz – wir machen was draus!

Somera festo sur la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln la 3an de septembro 2014 de 15a ĝis 19a horo

A-Z Hilfen Berlin gGmbH kaj Esperanto-Ligo Berlin r. A. jam en pasinta jaro invitis al somera festo sur Esperantoplaco subtenita de aliaj unuiĝoj, institucioj kaj loĝantoj kaj per tio komencis direkti la publikan atenton al tiu ĉi placo.

Al la 3a de septembro 2014 de 15a ĝis 19a horo ni denove invitas al somera festo, ĉar

  • ni volas plue plivalorigi la Esperantoplacon kiel simbolo de la interkompreniĝo inter kulturoj
  • ni deziras interkonatiĝi reciproke pli bone kaj plani komunajn projektojn
  • ni volas atentigi pri la situacio en la kvartalo ĉirkaŭ la Esperantoplaco kaj pri ŝancoj.

El la programo

Ekde 12a h ni purigas kaj preparas la Esperantoplacon. Helpantoj estas bonvenaj.

Je 15a h la arta evento Trash Queen Spertu tiun ĉi placon en Neukölln, la verdan oazon proksime de la stacidomo Sonnenallee, la pordegon al la Bohemia kvartalo kaj al la maljuna Rixdorf (Riksdorf) kaj renkontiĝlokon de diversaj lingvoj kaj kulturoj, la Esperantoplacon, en tiu ĉi tago, kiam la aktivuloj el la kvartalo aranĝas ĝin speciale vive, dum Somera festo la 3an de septembro.

Marco Schulze, afergvidanto de A-Z Hilfen Berlin gGmbH

Felix Zesch, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin r. A.

Posted in Fest, Esperantoplatz, Termin | Leave a comment

(Deutsch) EIBB 661 erschienen

EIBB_661 aperis

Posted in Verein, Geschichte, Neuigkeiten | Tagged | 3 Comments

Augusta Ludado 2014

Al la julia ludado komence venis nur 2 homoj, do ni foriris post kelkaj horoj. Mi poste aŭdis ke aliaj homoj venis poste, do pardonpetas! Eble estus bona ideo anonci vin se vi planas veni nur vespere. 🙂

Ĉiuokaze, ni amuziĝis, kaj ludis Hive, Zendo, kaj Quixx.

juli2014

La sekva ludado okazos je sabato, la 16a de aŭgusto, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 16a de aŭgusto 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/306371996210372/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment