Augusta Ludado 2014

Al la julia ludado komence venis nur 2 homoj, do ni foriris post kelkaj horoj. Mi poste aŭdis ke aliaj homoj venis poste, do pardonpetas! Eble estus bona ideo anonci vin se vi planas veni nur vespere. 🙂

Ĉiuokaze, ni amuziĝis, kaj ludis Hive, Zendo, kaj Quixx.

juli2014

La sekva ludado okazos je sabato, la 16a de aŭgusto, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 16a de aŭgusto 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/306371996210372/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

Julia ludado 2016

Al la junia renkontiĝo venis 17 homoj kaj unu hundo (!) por kunludi, babili, aŭ saluti nin. La ludantoj ludis: 6 Nimmt (Take 5), Ursuppe (Primordial Soup), Wizard, Spot It, Indigo, Hive, kaj Tabu en Esperanto.

La sekva ludado okazos je sabato, la 12a de julio, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Ankaŭ, BONVOLU NE FORGESI PAGI! Jam dufoje estis partoprenantoj (aŭ almenaŭ homoj kiuj sidis ĉe nia tablo) kiuj forgesis pagi, kaj aliaj devis iom donaci. Tio estas ĝena kaj por ni kaj por la kafejo, do nepre memoru pagi antaŭ kiam vi foriras, aŭ pagu tuj kiam vi mendas. Antaŭdankojn! 🙂

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 12a de julio 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1527139200847196/
Meetup (en la angla): http://www.meetup.com/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/191657722/

Posted in Spielrunde, Berlin | 1 Comment

(Deutsch) Kein Esperanto-Park in Berlin

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Berlin, Zamenhof-Parko | 1 Comment

(Deutsch) Vegan-Vegetarisches Sommerfest 2014

Nia budo por informi pri similaj trajtoj de Esperanto kaj Vegetarismo/veganismo estis akceptita por la v-isma foiro en Berlin sur la konata centra Alexanderplatz de la 29a ĝis la 31a de aŭgusto 2014. Pasintjare venis al tiu aranĝo 20.000 homoj.

Helpo surloka bezonata

TEVA emblemoHelpo surloka dum la festo por informi estas bonvena! Precipe, ĉar ni devas deĵori tie dum tri tagoj. Por la deĵorado, kono de la germana estas dezirinda, sed supozeble venos ankaŭ kelkaj eksterlandanoj kaj Berlin ĉiukaze estas riĉa je eksterlandanoj kiuj certe ankaŭ frekventos la feston. Nur vegetaranoj kaj veganoj rajtas deĵori ĉe la budo.

Tranokteblecojn por neberlinanoj ni klopodas organizi laŭ interkonsento, bv. anonci vin, se vi bezonas tranokteblecon

Helpi prepare bonvenas

Ĝeneralajn informilojn pri Esperanto en la germana ni ricevas de la Germana Esperanto-Asocio senpage. Ni tamen ŝatus krei kaj presi informilon en la germana kaj eble ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj reliefigas la similajn trajtojn de E-ismo kaj V-ismo. Se vi havas proponon aŭ kontribuon tiurilate, ne hezitu kontakti nin.

TEVA jam survojigis ekzemplerojn de sia revuo al ni. Dankon!

La budon ni mendis (kaj pagis) kaj devas do nek konstrui nek malkonstrui ĝin. Mondonacetoj al la konto de la Esperanto-Ligo Berlin por parte kovri la kostojn de la budo (120 €) estas bonvenaj.

Kontakto

La organizantoj de la budo estas Kirilo kaj Felix. Vi povas kontakti nin per retpoŝto al vvs2014 (Q) esperanto.de.

Posted in Infostand, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) EIBB 660 erschienen

Eldono 660 de nia membrogazeto

Posted in Verein | Leave a comment

Esperanto tour of Computerspielemuseum

Antaŭ la muro de hardvaro

Dato: vendrede, la 13-an de junio je la 16:00 ĝis 16:45

Loko: Komputilluda Muzeo, Karl-Marx-Allee 93a, 10243 Berlin (apud U5 Weberwiese)

Prezo: Gvidado estas senpaga, sed enirbileto kostas 8€ por plenkreskuloj kaj 5€ por aliaj (detaloj sube)

Prenu la ŝancon partopreni profesian gvidadon en Esperanto de la Komputilluda Muzeo! Normale gvidado en la muzeo, sed Chuck Smith pretas por speciala gasta Cesco Reale gvidi ĉi-foje senpage (normale kostas 60€ por privata grupo). Vi simple devos pagi vian enirbileton 8€ por plenkreskuloj kaj 5€ rabatite (studentoj, pliaĝuloj, handikapuloj ktp). Se vi ŝatus aliĝi, bonvolu sendi retpoŝton al Chuck por ke li sciu kiom da homoj venos. Dankon kaj ĝis tiam!

Video clip: Gvidado en Esperanto ĉe la Komputilluda Muzeo en Berlin

Posted in Termin | Leave a comment

Junia ludado 2014

Dum majo venis 7 ludantoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: 6 Nimmt, Uno, Hattrick, Bananagrams en Esperanto, Verda Ŝtelo (Anagram), Indigo, Mamma Mia, kaj Land Unter.

La sekva ludado okazos je sabato, la 14a de junio, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 14a de junio 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/312132608941602/
Meetup (en la angla): http://www.meetup.com/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/183015402/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Film über Metzger beim Gemeindefest St. Joseph (Wedding)

Publika festo de la paroĥo apud la ejo, kie Max Josef Metzger vivis gxis la enkarcerigo
9:30 h Festa Diservo en la pregxejo St. Joseph (Müllerstrasse, S und U-Bahn Wedding, Bus 120)

  • ca. 10:45 h Post la Sankta Meso honorigo Max Josef Metzger per florbukedo antaux la domo Willdenowstr. 8 (memortabulo)
  • 11:00 h Mangxi, trinki, ludoj por infanoj, tombolo
    usw.
  • 13:30 h Filmo de Josef Gogl; Meitingen: “Spuren eines Märtyrers” pri la vivo de Max Josef Metzger

Espereble la nova broŝuro de Jomo Ipfelkofer ĝis tiam estos preta.

Honorigo per la membroj de Esperanto-Liga Berlin dum la tago de la morto (17-a de Aprilo)

Posted in Fest, Film/Video/AV, Max Josef Metzger | Tagged , , , , , , , | Leave a comment

Maja ludado 2014

La ĉiumonata ludado daŭre estas sukcesa! Malgraŭ la fakto ke alia esperanto-renkontiĝo estis planita dum la sama tago, 8 ludantoj kaj kelkaj salutantoj ĉeestis la aprilan ludadon. Dum la tago ni ludis la jenajn ludojn: Qwirkle, Spot It, Lobo, kaj Funkenschlag (Power Grid).

Foto-0085

La sekva ludado okazos je sabato, la 10a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 10a de majo 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/301284010028534/
Meetup (en la angla): http://www.meetup.com/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/178167272/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Spaziergang durch 111 Jahre Esperanto Geschichte in Potsdam

Je la 23a de marto okazos promenado tra la 111-jara historio de la lingvo Esperanto kaj la Esperanta movado en la urbo Potsdamo.

Sub la sperta gvidado de la historisto kaj Esperantisto Fritz Wollenberg la ekskurso komenciĝos ne nur en la historia mezo de Potsdamo, sed ankaŭ ĉe unu el la plej gravaj lokoj de la tiama Potsdama Esperanta movado. Krom multnombraj vidindaĵoj ankaŭ gravaj kontruaĵoj kaj personoj de la Esperanta historio estos konigitaj.

Detalaj informoj esta legebla en tiu ĉi broŝuro (esperantlingva PDF-dosierformo).

Kiam: Dimancho, la 23a de marto 2014, 14a horo
Kie: Ĉefa stacidomo, elirejo al Lange Brücke (Longa Ponto)

Posted in Ausflug, Potsdam, Geschichte | Tagged | Leave a comment