Per tio ELBB invitas al la Zamenhoffesto en Berlino la 17-an de decembro 2022:
Amike
Ronaldo
Per tio ELBB invitas al la Zamenhoffesto en Berlino la 17-an de decembro 2022:
Amike
Ronaldo
Faldfolio (germanlingve),kiu estas distribuata ein la apuda kvartalo, anoncas la Esperanto-kunvenojn vendrede de 14:00 ĝis 15:30.
La 30-an de septembro aperos la dulingva urbogvidilo „De Esperantoplaco al Hasenheide“ kiel volumo 2 de la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo en la eldonejo Fritz Wollenberg, ISBN 978-3-9823965-2-1, prezo: 6 Eŭroj.
La 100-paĝa volumo en praktika A5-formato enhavas vojskizon, vojpriskribon kaj informojn pri vidindaĵoj kaj kun ili ligitaj facetoj de la Esperanto-kulturo, estas riĉe ilustrita (96 ilustraĵoj, plejparte koloraj fotoj) kaj kompletigita per indekso de personoj, bibliografio kaj Malgranda Esperanto-gramatiko por lernantoj.
Ĉirkaŭ 3 horojn la ekskurso gvidas tra la berlina urboparto Neukölln.
Ekde la 30-a de septembro la urbogvidilo estas mendebla en librovendejoj aŭ interrete.
En Esperanto-butiko (Katzbachstraße 25) kaj en Neukölln en la librovendejo „Die gute Seite“ (La bona paĝo, Richardplatz 16) oni aparte ofertas ĝin..
Memkompreneble volumo 1 „De Zamenhofparko al Rummelsburger See“ (Rummelsburg, Friedrichsfelde) ankoraŭ estas ricevebla. Oni aparte ofertas ĝin en la lichtenberga librovendejo „Paul und Paula“ (Pfarrstraße 121).
Foto: Michael Vrazitulis kun la aktuala eldono la revuo de Esperanto-aktuell.
KREUZBERG: Michael Vrazitulis estas prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj engaĝiĝas pri lingva justeco
Teksto de Ulrike Martin (germane en la retejo de Berliner Woche)
Kio estas Esperanto? Laŭvorte tradukiĝas kiel “Iu, kiu esperas” kaj laŭ Vikipedio la plej ofta planlingvo – do ne natura kreskanta, sed konstruita lingvo. Kiu parolas ĝin? Tutmonde ĉirkaŭ miliono da homoj. Kreite en 1887 fare de la Okulisto Ludwik Lejzer Zamenhof por servi al kompreno.
Kaj ĝi ankaŭ havas por junuloj grandan signifon: En la retejo de la germana Esperanto (DE)) troviĝas la ĝenerala fender moto: ‘Ni faras internacian kompreniĝon!” Do “Junularo engaĝiĝs”.
Kiel tio funkcias, scias Michael Vrazitulis, Prezidanto de la GEJ, la junulara asocio (fondita en 1951) de la Germana Esperanto-Asoco GEA. La 23-jara studento kun germana patrino kaj greka patro kreskis kun kulturoj – motivado por interesiĝi pri lingvoj. 2014, du jaroj antaŭ abituro, li komencis krom la itala ankaŭ lerni Esperanton “kio estis multe pli facila”. La facila lernado ankaŭ estis la ĉefa deziro de la Kreinto Zamenhof, ĉar Esperanto ebligu rapide kommunikadi kun homoj malsamaj landoj, anstataŭ unua trasalti la barilojn de la vere „babilona lingvokonfuzo“.
Por Vrazitulis sekvis en 2016 la unua renkontiĝo kun junuloj el aliaj landoj. “Tio estis vera wow-efekto’, li diras. Estis multaj interparoloj kaj vigla interŝanĝo, sed la celo estis la eniro al lingva justeco kiel kontribuo al la ĉefa celo de internacia kompreniĝo. „Ni estas ĝenerale lobio kontraŭ diskriminacio kaj rasismo en plej vasta senco, specife kontraŭ premanto al lingvaj minoritatoj, ekzemple de indiĝenaj lingvoj.“ klarigas Vrazitulis. Lingvo estas finfine politika afero kaj povas ankaŭ esti rimedo de potenco. Per la internaciaj renkontiĝoj de esperantaj junularaj asocioj eblas etendi la rigardon super la randon de la telero. la reciproka interkompreno estas subteniita, sendepende kiom ajn la socio sociaj kaj kulturaj diferencoj estas. “La interligo gravas kaj ni multe lernas unu de la alia.” diras Vrazitulis.
Lia konkludo: “Esperanto tute ne estas mirakla kuraco por solvi ĉiujn politikajn aŭ aliajn konfliktojn tutmondo sed grava kontribuo al internacia kompreno.“
Pri la temo de kultura interŝanĝo: bona elirpunkto por transnaciaj projektoj. En la tutmonda kongreso de la Tutmonda Esperanto Junulara (TEJO), la fino de aŭgusto (2022) en Nederlando okazis la surscenigo de propra muzikalo. “Ene de TEJO ni havas pli ampleksajn planojn” rakontis Vrazitulis, “ni intencas krei podkastojn aŭ eĉ malgrandan serion de filmoj. Kio jam ekzistas: Kantoj en Esperanto kaj tradukoj de tradicia kaj moderna literaturo el multaj landoj, inter alie de Japanio.
Aliaj agadoj ĉe Germana Esperanto-junularo estas la partopreno en projektoj pri temoj rilate al medio aŭ klimato, ekzemple kun „Fridays for Future“ aŭ „Foodsharing“. Krome ekzistas vasta gamo de edukadaj ofertoj, ĉar novaj membroj ĝis la aĝo de 27 jaroj estas kore bonvenaj. La bazoj de Esperanto, kiuj ankoraŭ validas hodiaŭ estis prezentitaj en 1887 de la doktoro Ludoviko Lejzer Zamenhof. Zamenhof ekkreskis en la nuna pola, tiutempe apartenanta al la Rusa Imperio emerĝanta grandurbo de Bjelostock. Pro la etne diversa enloĝantaro de poloj, litovoj, germanoj kaj ĉefe judoj, ekestis getajn strukturoj. Ofte estis fizikaj kvereloj ĝis pogromoj. Zamenhof havis la idealisman ideon, ke neŭtrala Lingva povus malhelpi etnocentrismon – la antaŭjuĝon de individuoj kontraŭ fremdaj grupoj – kaj estu ŝlosilo al monda paco.
Ĉiu, kiu nun interesiĝas, trovos ĉe esperantojugend.de ĉiujn detalojn pro GEJ; lingvokursoj kaj retaj vortaroj, revuoj kaj e-libroj estas listigitaj tie. Ekemple ofertas Heinz-Wilhelm Sprick virtualan kurson por komencantoj. Ĉiuj aliaj informoj ankaŭ estas troveblaj sur la paĝo, esperantojugend.de kiel la venonta kunveno aŭ la revuo por membroj.
La GEJ- oficejo estas en Katzbachstrasse 25 en Kreuzberg, telefono 49..0/30 /42 85 78 99,
Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
„Demenco kaj Kohereco – prelego de d-rino Encarna Teruel“
D-rino Teruel mallonge resumos la anatomion kaj cerban patologion de demenco – speciale de Alchejmero (Alzheimer). Ŝi respondas la demandojn: Kio favoras aŭ malfavoras la aperon de demenco? Kio estas „kogna rezervo“ kaj „neŭrala adaptado“. Ĉu vere ekzistas efikaj medikamentoj? Ĉu oni individue povas kontribui al la kogna kaj emocia sano. Ĉu esperantistoj kun avantaĝo???
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Kiu promenis auch rapidis la belan malfrusomeran 31-an de aŭgusto trans la Esperantoplacon, vidis kelkajn homojn metie labori ĉe la benkoj, aliajn en la verdaĵo ĝardene labori kaj aliajn najbarece interparoli en la te-trinkejo, al kiu Rixdorf/Mixdorf ŝanĝis la ĉefvojon de la placo,
Kelkaj interparoladoj okazis en Esperanto, multaj pri ĝi kaj pri la Zamenhof-Kverko, kiu post 30 jaroj da kreskado atingis respektindan altecon.
Provekzemplero de la nova dulingva urbogvidilo tra la urboparto Neukölln , nome „De Esperantoplaco al Hasenheide“ oni kun intereso trafoliumis.
Ĝi ankoraŭ aperos en septembro, kaj en Rixdorf ĝin ofertas aparte la librovendejo Die gute Seite (La bona paĝo) ĉe Richardplaco.
La teamo de AG Urban jam longatempe antaŭ la renkontiĝtempo estis sur la placo. Do la nove aranĝitajn benkojn oni ankoraŭ povis admiri kaj uzi.
La Platzkümmerer (Placaj Prizorgantoj) de Trial & Error starigis manĉareton kun necesaj helpiloj por purigi kaj ĝardene labori ĉe la vojrandon.
La stelmozaikon ili kune kun plenkreskuloj kaj infanoj kreive ŝanĝis al mandalon.
Ĉe la projekto Mobile Stadtteilarbeit de Najbareca Domo Neukölln oni ankaŭ agadis kreive. Ekestis flugrubanda ĉeno, etendiĝanta de Zamenhof-Kverko super la placon, kun deziroj de la partoprenantoj por la placo kaj por la kvartalo.
Por ĉi tiu bela ligo de flegado de la placo kun komunikado kaj interparoladoj sur ĝi koran dankon al ĉiuj partoprenantoj, ankaŭ al la Katolika Komunumo Sankta Rikardo, al la Helpo kaze de Loĝmizero (SozDia), al itz kaj al la Kvartala Manaĝado Rixdorf!
H
Okaze de Kontraŭmilita Tago/Paco-Tago la 1-an de septembro
Vendrede, la 2-an de septembro 2022 – 14:00 p.m. – 15:30 h
Esperanto-grupo im Haus am Mierendorffplatz, Mierendorffplatz 19 / angulo al Lise-Meitner-Strasse, 10589 Berlin Tel: 030 – 81 80 53 63 – –
Ĉefparolado: Roland Schnell, agnoskita militrufuzanto, kunfondinto de la Eduka Instituto por Paca Laboro de la DFG/VK Berlino, reprezentanto de la Monda Paca Esperanto-Movado (MEM) en Germanio.
La berlina laborista esperantisto Adolf Sproeck skribis en 1932:
…… ni ne imagu, ke Esperanto estas la sola rimedo de internacia interkompreniĝo. Ĝi estas nur rimedo. Estas utopie pensi, ke la internacia lingvo faras militojn neeblaj. Sed ĝi povas igi militojn malpopularaj.
Liaj pensoj kaj la nunaj pripensoj de la prezidanto de la “Universala Medicina Esperanto-Asocio” (UMEA, Esperanto-Monda Medicina Asocio) pri la milito en Ukrain estas la instigo al la diskuto,
El invitletero al la loka pacmovado: Prelego “Pacismo kaj Esperantismo” kun diskuto
Gesinjoroj
Ĉiujare en Germanio, la kontraŭmilita tago la 1-an de septembro estas festata kiel memortago kaj admono kun plej diversaj eventoj en la tuta respubliko. En ĉi tiu memortago, Esperanto-Liga Berlin-Brandenburg (ELBB) okazigas eventon vendrede la 2-an de septembro 2022 pri la temo “pacismo kaj esperantismo” kun prelego kaj posta diskuto.
La kialo de Ludoviko Zamenhof por krado de internacia lingvo estis la deziro de kontribuo al interkompreniĝo kaj paco per pli facila komunikado. Do estas evidente, ke la pacmovado kaj la Esperanto-movado ofte havis personajn kaj filozofiajn kongruojn dum sia historio. La Nobel-premito pri paco Alfred Herrmann Fried (1864-1921) estis kaj aktiva pacisto kaj esperantisto.
Eĉ hodiaŭ, la Esperanto-lingva komunumo estas tre ligita al la ideo de paco.
Korajn salutojn Jean Paul Kufahl, komisaro pri eŭropaj aferoj ĉe Deutscher Esperanto-Bund e.V. (www.esperanto.de)
Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
„La Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo – rerigardo”
Ulrich Brandenburg raportos pri la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, kiun li partopenis komence de aŭgusto.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko