Tago de Akvo (UN) 2021

Promenado 22a de Marto ĉirkaŭ lago Lietzensee

Eliro 14:30 apud la Granda Kaskado (Dernburgstrasse)

Akva tago 2021 en la signo de klimata ŝanĝo

Unuiĝintaj Nacioj alvokas ekde 1993 ĉiujare la 22an de marto por trakti akvajn problemojn. La alvoko por 2020 estis: »Ni ne havas tempon por atendi. Ĉiuj povas fari ion!« kaj atentigas pri la diversaj rilatoj inter klimata ŝanĝo kaj akvo. Pli efika akvoprovizado reduktas la emision de klimataj gasoj kaj la adaptiĝo de la tuta akva sektoro al klimata ŝanĝo protektas sanon kaj savas vivojn.

La vojo laŭ la orienta bordo de la Lietzensee kondukas al la tiel nomata »Parkwächterhaus« (domo por la gardisto de la parko). Tie iam ekzistis vendejo por minerala akvo kaj lakto. Aktuale estas fermita por renovigo.

De la gazono apud la norda bordo oni povas atingi la metroon (linio U2) en Sophie-Charlotte-Platz.

Pri la lago Lietzensee

Lietzensee estas unu el la Grunewald-lagoj , kiuj ekestis dum la lasta glaciepoko. La densa arbaro, kiu laŭdire estis ĉirkaŭe, estis transformita al parko en 1824.de la prusa ministro pri ŝtatoj kaj milito Job von Witzleben

La nomo de la lago devenas de la vilaĝo Lietzow aŭ Lützow, kiu apartenis al la benediktina monakinejo de Sankt Marien, kaj estis uzata por kultivi fiŝojn. Terminoj kiel Lietzow, Lützow, Lusce, ktp. devenas de la slava vorto »luccina«, kiu signifas ion simile al “marĉo” aŭ “pondeto”.

Post la morto de Witzleben en la jaro 1837, la lago plurfoje ŝanĝis posedantojn. La ĝardenisto Ferdinand Deppe transformis ĝin 1840 al vidindaĵo pro la rozoj kaj dalioj. Ekde 1905 estis konstruitaj elegantaj apartamentaj domoj rekte aoud la orienta bordo. Restis tri verdaj spacoj neuzataj: Witzlebenplatz, Kuno-Fischer-Platz kaj Dernburgplatz.

Decido de la urbodomo de Charlottenburg en 1910 malhelpis la konstruon de domoj sur la okcidenta kaj norda bordo. Tiel estas la situacio ĝis hodiaŭ

La digo por la Neue Kantstrasse dividas la lagon 1904 en du partojn.

Planoj por rearanĝo de la lago ekestis en 1912, kiam Erwin Barth komencis kiel direktoro de la ĝardenoj de Charlottenburg. Inter 1918 kaj 1920 estis kreitaj novaj verdaj spacoj en la maniereo de “Art Nouveau” por doni laboron al senlaboruloj. La Granda Kaskado, kreita de Erwin Barth kaj Heinrich Seeling en 1912/1913 ĉe la suda fino de la lago, kaj la “Parkwächterhaus” de 1924/1925 estas protektitaj arkitekturaj monumentoj.

2020 – jubilea jaro

Pro la 100 jaroj de la ekzisto estis planita granda festo la 13an kaj 14an de junio 2020. La asocioj “Bürger für den Lietzensee (Civitanoj por Lietzensee) e.V.” kaj “Parkhaus Lietzensee e.V.” preparis festivalon por junuloj kaj nejunuloj, kun la subteno de multaj homoj el la kvartalo.

Parkwächterhaus

La “Parkwächterhaus” estis konstruita en 1925 apud la “Volks- und Spielwiese” (popola kaj luda gazono) laŭ planoj de la Rudolf Walter kaj realigata de la “Mauerei & Zimmerei” August Spahr. Ĝi situas sur Wundstraße 39, (antaŭa nomo “Königsweg” reĝo vojo) kaj havis en la teretaĝo publikajn necesejojn por viroj kaj virinoj, ĉambron por la administracio de la parko kaj vendejon por lakto kaj minerala akvo. En la supra etaĝo estis loĝejo por la gardisto de la parko.

La domo estas fermita ĝis 2021 pro renovigo. Estas financita per 245.000 € de la Bundesregierung (federacia registaro) kaj 600.000 € de berlina “Lottostiftung” (fonduso por elspezi la profiton de la berlina loterio). La asocio kolektis 30,000 € per donacoj. Ekzemple ili starigis moveblan vendejon por glaciaĵoj en 2016 post la fermo de la bierĝardeno.

Granda Kaskado

La Granda Kaskado situas sur la suda fino de la parko apud Dernburgstrasse. Ekzistas ankaŭ malgranda kaskado kun ronda baseno kaj fontano en la norda parto apud Wundtstraße. Ambaŭ kaskadoj estis kreitaj de Erwin Barth kaj Heinrich Seeling en 1912-13.

Tabulo informas, ke la urbo Charlottenburg aĉetis la lagon kun la neevoluinta okcidenta bordo en 1910. Por plibonigi la kvaliton de la akvo, oni decis alkonduki trinkakvon per implona kaskado.

Ĝi estis renovigita en 2006 per financoj de la “Stiftung Denkmalschutz” (Berlina Fondus por la Protekto de Monumentoj) – La distrikto rekonstruis la akvan sistemon (246.000 €) por uzi la akvon el Lietzensee en ekologie respondeca maniero. La apudaj gazonoj estas refaritaj laŭ la planoj de la ĝardenarkitekto Erwin Barth.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Vortrag, Gruppen, Lietzensee. Bookmark the permalink.