Aprila ludado 2017

Sep homoj venis al la marta ludado. Estis multe da libera loko en la kafejo, kiu denove reorganizis la meblojn lastatempe. Malgraŭ suna vetero, la ludantoj ĝuis la etoson ene kaj la jenajn ludojn: Res Publica, Scotland Yard, Bohnanza, Isle of Sky, kaj Splendor. Apartan dankon al Heike, Alex, Bettina, kaj Charles, kiuj helpis kun la organizado kaj protokolado, ĉar mi estis malsana kaj nur kapablis partopreni dum mallonga tempo.

IMG_20170311_161832_1CS

20170311_201533

La sekva ludado okazos je sabato, la 8a de aprilo, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 21a horo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 8a de aprilo 2017, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/139965946527987/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *