La morto de Kofi Annan instigas mencii la rilaton de li, kiel Ĝenerala Sekretario de UN, al Esperanto. En lia mesaĝo al la 84a UK en Berlin 1999 (en angla lingvo) lia lasta frazo estis en Esperanto »En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson« kaj Osmo Buller (tiam Ĝenerala Direktoro de UEA) memoras, ke li faksis laŭ peto de Annan la tradukon. Buller aldonis: »Poste Annan sendis mesaĝon ankaŭ al la UK-oj en 2000 (Tel-Avivo) kaj 2001 (Zagrebo), finante ilin per la samaj vortoj.«
La salutvorto troviĝas en la ĉiutage kongresa kuriero »Pordego al Kongreso« 2-a de aŭgusto 1999 sur la dua paĝo. (PDF kompleta).
Estas certa progreso, ĉar Aleksej Salomatov rimarkis en » La Ondo de Esperanto. 1997. №5 (36)» pri la kongreso en Adelajdo (Aŭstralio, 19–26 jul 1997) »Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, sendis al la kongreso salutmesaĝon, en kiu li sukcesis ne mencii la vorton “Esperanto”, krom en la nomo UEA.«
La Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN al la 84a UK en Berlin:
Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.
Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la “lavado” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas “problemoj sen pasportoj”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.
En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.
Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo: “La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.
En La Ondo de Esperanto. 1999. №8–9 (58–59) troviĝis tre favora raporto de Halina Gorecka pri la kongreso en Berlin. Supzeble ŝi partoprenos 2018 la Zamenhof-Feston en Berlin. Ŝi skribis:
La kongreslando kaj speciale la kongresurbo grave influas la programon de UK, kvankam unuavide ĝi estas tradicia. Ĉi-foje aparte sukcesaj estis esperantologia konferenco, terminologia kunveno kaj Nitobe-simpozio. Krom la multaj fak-kunvenoj, menciendas fak-ekskursoj; ekzemple, fervojistoj vizitis grandan fervojo-konstruejon en la centro de Berlino, kaj IKEF (komerco kaj ekonomio) organizis viziton de Humboldt-Universitato kaj de la Komerca Ĉambro.
Bona ideo pri la kulturetaĝo Forge ebligis en neformala etoso ĝui multajn muzikajn prezentojn. Klasika muziko ĉefrolis, kaj mi konvinkiĝis pri la praveco de la fama Berlina melodio “Berlinanoj ŝatas muzikon”. La plaĉe kunmetita programo de la Nacia vespero, kiun lerte gvidis Martin Haase, lumbilde konatigis la kongresanojn kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo, dum alternis muziko, kantoj kaj dancoj. Plezurigis min satira citaĵo de Kurt Tucholski pri Berlino kaj du kanzonoj de Bertold Brecht plenumitaj de Barbara Kellerbauer germane kaj Esperante. Cetere, enirante en la salonon ĉiu ricevis la programon de l’ vespero, kiu helpis bone sekvi la erojn kaj konservi ilin en la memoro.
Estas tamen menciinda, ke malgraŭ ŝia pozitiva prezento de la reago pere de amaskomunikiloj, la Esperanto-Movado en Berlin tute ne profitis de la kongreso per konsiderinda kresko de membraro aŭ nombro de parolantoj. Sed tio supozeble validas por ĉiuj kongresurboj, ĉu nacia, ĉu UK.
Ne nur en berlinaj gazetoj aperis pozitivaj artikoloj, sed ankaŭ en multaj tutgermanaj ĵurnaloj, cetere en la tre renoma Der Spiegel. 29 jul en la urbodomo de Berlino okazis gazetara konferenco kun 25 venintaj ĵurnalistoj, kaj ne malpli ol dudeko da aliaj venis por peti informojn ĉe la kongresa gazetara servo.