Kaŝi koncertos en Berlino la 28-an de aprilo

En Hamburgo la blinda muzikisto Carsten Schnathorst koncertas kun la muzikbando “The living Music Box”. Ekde 2013 Kaŝi kantas ankaŭ en Esperanto. Intertempe li estas pridemandata muzikisto en internaciaj Esperanto-eventoj.

Dum la ironie amuza Esperanto-spektaklo „Verda Sango“ la 28-an de aprilo je 16-a h  Kaŝi elpaŝos kiel klavaristo kaj kantisto kun ok mem verkitaj kantoj, inter ili „Amu min!“, „Tango de Esperantuj“ kaj „Esperanto Rock ’n‘ Roll“.

Verda Sango

La ironie amuza spektaklo „Verda Sango“ okazos en la kela volbaĵo de la Kulturcentro danziger50 (Danziger Straße 50)  kadre de la dutaga „Blut-Festival“ (Sango-festivalo).

Oni parolas pri Viena Sango, pri blua sango, pri tio, ke en la sango de la berlinano enestas muziko. Sed kio signifas tio, se iu havas “Verdan Sangon”?

Ne temas pri la vulkananoj, ankaŭ ne pri la verduloj. Temas pri homoj, kiuj pasie per sia kora sango agadas per aŭ por la internacia lingvo Esperanto. Pri ili oni foje diras, ke ili havas “Verdan Sangon”.

Pro la signifo de la lingvonomo Esperanto jam frue estis ligita la koloro de la espero verda kun ĉi tiu lingvo. La verda stelo aperis kiel simbolo de la lingvokomunumo, la verdaj kovriloj por Esperanto-publikaĵoj fariĝis modaj ktp.

Ironie amuza spektaklo kun kantoj, poemoj, prozaj tekstoj kaj Esperanto-enkonduka kurseto, spiciitaj per nigra humoro, serĉas respondojn al la demandoj, kiuj estas la „Sangverduloj“ kaj kiel ili estas?

La spektaklo estas dulingva – germana kaj Esperanta.

Tekstoj de konataj Esperanto-aŭtoroj kiel William Auld, Kaloman Kalocsay kaj Louis Beaucaire aperas apud tradukoj kaj propraj tekstoj.

En la tuta kulturdomo prezentiĝos varia programo grandparte germanlingva dum la Blut-Festival (Sango-festivalo) la 27-an kaj la 28-an de aprilo:

 ARTA ELPAŜO; RADIODRAMO; KONCERTO; VIDEO; KOLAĜO DA SONOJ; RAKONTA ARTO; MEMRENKONTIĜO; FOTOSERIO; FILMO; KORA SANGO; PENTRAĴO; FESTO

Taga bileto 15€, festivala bileto 25€ inkluzive manĝaĵo

Posted in Danziger 50 | Leave a comment

Protected: Problemo de Metzger en Graz 1927

This content is password protected. To view it please enter your password below:

Posted in Uncategorized | Enter your password to view comments.

Klezmer sennome kaj senpage

La klemer-grupo »Klezmorim sennomaj« de nia membro kaj eksa prezidanto Peter Bäß ludas en Zehlendorf (Bruno-Taut-Laden, metro Onkel Toms Hütte).

Sabato 14a de aprilo 2018 | 19:30

La grupo estas konata de la Esperanto-Somerfesto en Neukölln kaj de ARKONES.

Sab

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Bicikle Lisbonen al la UK

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Sango en arta festivalo

Kadre de la festivalo „Blut“ (Sango) en danziger50 okazos la ironie amuza Esperanto-spektaklo nome „Verda Sango“ la 28-an de aprilo je la 16-a h en la kela volbajho de danziger50 (Vidu la afishon de la Kulturasocio Prenzlauer Berg r.A.).

Inter alie Kashi el Hamburgo prezentos 8 memfaritajn Esperanto-kantojn. La festivalo entute okazas en du tagoj, la 27-an kaj la 28-an de aprilo en la tuta domo kun diversaj eventoj.

Festivala bileto kostas 25€ kaj taga bileto 15€. Ili inkluzivas manghajhon. Germanlingva anonco vidu: http://danziger50.com/Veranstaltung/blut-festival-danziger50/?instance_id=1163

Informo de Fritz Wollenberg, kiu organizis la partoprenon de la Esperanto-grupo.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Redakcio de Revuo Esperanto

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Vegana Grésillon 2018

Kiu ligas francan kuirarton sole al Bœuf bourguignon kaj Poulet de Bresse evitu en majo 2018 la kastellon (kulturdomon) Greziljono (gresillon.org).

La kastelestrino Natalie Kesler pasis dum somero 2017 suvoje al la Universala Kongreso Berlin kaj disdonis verbfoliojn.

Okazos inter la 9a kaj 13a de majo la ReVo  (Renkontiĝo Vegana)

Partoprenos Gary Mickle el Berlin, kiu anoncis, ke li traktos la jenan temon:

Mi volas tie prezenti ion (prelegeton) pri opiniosondoj rilatantaj al la politika sinteno de veganoj/vegetaranoj, ankaŭ pri la vegetarismo en la ISK (Internat. Sozialistischer Kampfbund) en la 20-aj/30-aj jaroj (kiu ankaŭ al Eo pozitive rilatis)

Estos krome prelegoj pri la jena temoj kaj vegana kuirkurso

  • Vegetarismo el vidpunkto de antropologio
  • Evoluo de vegetarismo dum 50 jaroj
  • Kreskaĵoj – sufero ĉe plantoj
  • Veganismo kaj sano
  • Veganismo kaj anarkiismo.

Pretos ĝis tiam la subtekstita en Eo versio de “Empatio”, 70-minuta filmo pri veganismo.

  • Vespere kultura programo :
    • Regeo-Koncerto de Jonny M la 11-an de majo
    • Filmoj : Atako de la lunaj zombioj, Incubus (Usono)
    • Ludoj : Luphomoj, Finite !

  PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Aliĝintoj : Brigitte, Davĉjo, Gary, Jonny M, Nadine k. Lina, Christophe, Paŭlino, Serĝo, Ŝtonĉjo, Vinko, Vito …

Loĝlokoj de la partoprenantoj : DE-13353 Berlin, 51427 Bergisch Gladbach ; FR : 36170 Chazelet, 41100 St Ouen, 44300 Nantes, 44400 Rezé, 49100 Angers, 74330 Sillingy, 91120 Palaiseau …

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Ponta festo Frankfurt 1a Majo

・エスペラント・エスペラント・エスペラント・エスペラント・エスペラント・

Invito al Frankfurt (Oder) 2018-05-01 – Ponta Festo

Invito al la tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, 100 km oriente de Berlino, la 1-an de majo 2018. Jam la dekan fojon Ronald Schindler instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin.

La aranĝo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

Ronald Schindler, prezidanto de EABB informas:

Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkom-prenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando.

Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la Odro-rivero kaj vi certe ne enuos.

Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.

Okaze de malbona vetero oni povos frekventi la kafejon Słubfurt.


El la 10-jara historio de la ponta festo:

2017

Ponta festo Frankfurt

2016

Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016

2014

Ponta Festo in Frankfurt (Oder)

 

https://esperanto.berlin

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio/

Esperanto-Ligo Berlin

Ronald Schindler

Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder)

e-poŝto:    

Telefono:  +49 1514 1419673

Fakso:         (0331) 275483415

 

 

PS: Se vi hazarde estas en nia regiono, bv. veni, alikaze sendu bildkarton kun eta saluto al mia adreso!!

 

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Franziska Giffey sur Esperanto-Placo

De Esperanto-Placo en ministrejon

Foje estas rapida evoluo. En Septembro 2015 kaj 2016 bonvenigis s-ino Franziska Giffey (SPD) kiel distrikta urbestrino  de Berlin-Neukölln la partoprenantojn de la tradicia somera festo sur la Esperanto-Placo. Kaj en marto 2018 ŝi iĝis ministrino de nova granda koalicio.

Komento en la gastlibro 2015

La plena nomo estas »Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend« (federacia ministrejo por familio, senioroj, virinoj kaj junularo) kaj tial ankaŭ respondecas por Esperanto. Espereble ŝi ne forgesos, kion  ŝi  skribis en somero 2015 en la gastlibron:

Posted in Uncategorized | Tagged , , | Leave a comment