(Esperanto) Intervjuo kun Sebastian Kirf

La ELB-prezidanto starigis al li jenajn demandojn (21/10/2014)

Katzbachstrato
Kial la estraro de GEA decidis translokigi sian oficejon al Katzbachstrato?Bv. priskribi situon kaj enon de la nova oficejo.
Kosto kaj efiko
Kion vi intencas fari per la nova ejo, kion ne eblas fari en la
ĝisnuna en Einbeckerstr.?
Ĉu kaj kiel vi volas mezuri kaj raporti la efikon de tio?
Kiom kostos dum la sekvaj kvin jaroj tiu decido, konsiderante la pli
altan lupagon, renovigon, novajn meblojn, kaj la kostojn por la
translokigo?
Kiom da laborhoroj de GEA vi taksas necesaj por efektivigi la translokigon?
Decido
Kiel vi eksciis pri la nova ejo?
Ĉu estis konsiderataj aliaj opcioj ol Katzbachstrato?
Ĉu la decido estis unuanima?
Kiom longe la estraro diskutis pri la temo ĝis la decido?
Kiuj estas la sekvaj paŝoj nun?
Berlin
Kiom longe la GEA-oficejo ankoraŭ restos en Einbeckerstr?
Kiujn sekvojn de la translokigo vi antaŭvidas por la Esperantovivo de Berlino?
Ĉu GEA antaŭvidas daŭre havi la Ligon kiel subluanton?
La nova ejo estas pli malgranda ol la gxisnuna. Ĉu estus tie spaco por
la libroj kaj varbiloj de ELB?

Responde venis de la GEA-prezidanto je la 31a de oktobro jena artikolo:

La estraro de GEA decidis translokigi sian oficejon de Einbecker Straße al Katzbachstraße 25 apud Viktoriaparko en la kvartalo Kreuzberg.

Estas multaj diferencoj inter ambaŭ oficejoj: Ĉefe Katzbachstr. 25 estas pli centra en Berlino kaj najbare estas multaj vendejoj, kafejoj, restoracioj kaj la Viktoria-parko kun Kreuzberg-monto kaj akvofalo. La nova ejo estas iama vendejo, do oni tuj eniras en la oficejon ekde la strato, dum en la malnova oficejo en Einbecker Str. oni devis iri tra tri pordoj ĝis oni alvenis en la oficejo. Ĉiuj tiuj ŝanĝoj donas la ŝancon pli malfermiĝi al la ekstera mondo ol tio eblis en Einbecker Straße.

Por Esperanto-asocio estas bone, se ĝia oficejo estas iom akceptema por la mondo – ni volas porti nian mesaĝon eksteren kaj indas ankaŭ neformale aŭdi, kion la ekstero pensas pri ni. Kelkfoje ŝajnas al mi, ke Esperantujo vivas malantaŭ fermitaj pordoj kaj ke ni havas maltro da kontakto kun eksteruloj. Nia lingvo ligas nin unu al la alia, sed samtempe ĝi distancigas nin de aliaj. Ĉu ni vere scias kaj sentas, kion aliaj pensas pri ni kiel grupo, niaj agadoj, niaj tezoj kaj kredoj? Kiel impresas, por doni nur unu ekzemplon, ke Esperanto-parolantoj postulas ĉe avaaz.org, ke Esperanto estu oficiala lingvo de EU? (Ni konsciu, ke eĉ inter studentoj de HU nur proksimume duono konas la nomon “Esperanto”, sen scii multe pli…)

La GEA-estraro pretas disponigi la ejon ankaŭ por aktivaĵoj de berlinaj Esperanto-parolantoj. Povos okazi kunvenoj tie kaj ankaŭ lingvo-kursoj. Estos loko ĉe la muroj, kie oni povos disponigi bibliotekajn librojn. Ĉar la ejo estas relative centra, ĝi taŭgas por oferti de tempo al tempo germanlingvajn prelegojn aŭ aliajn prezentojn.

Eble en la ejo oni povos oferti ankaŭ ion neniel ligitan al Esperanto – eble galerion, sed prefere ion, kio estas aparte interesa por la ĉefaj celgrupoj por Esperanto: la junuloj ĝis 30 jaroj, la lingvo-interesitoj, la komputilemuloj. Unu problemo de la Esperanto-disvastigo ja estas, ke nia lingvo estas nuntempe alloga nur al proksimume unu procento de la membroj de la celgrupoj – do oni devos zorgi, ke grandaj nombroj aŭdos iom pri la lingvo, por ke kelkaj homoj vere pliinteresiĝu.

Posted in Berlin, Esperanto-Haus, Deutscher Esperanto-Bund | Tagged , | 3 Comments

(Deutsch) Umzug der D.E.B.-Geschäftsstelle

La estraro de GEA decidis transloki sian oficejon en Katzbachstraton 25, Berlin-Kreuzberg.

La estraro de la Esperanto-Ligo Berlin unuanime bedaŭras la decidon de GEA transloki sian oficejon kaj ankaŭ la manieron, kiel tiu decido fariĝis sen konsulto aŭ influebleco de reprezentantoj de la Ligo.

Posted in Verein, Deutscher Esperanto-Bund, Geschichte, Neuigkeiten | Leave a comment

Novembra ludado 2014

Al la oktobra ludado venis 10 plenkreskuloj, 2 infanoj, kaj unu hundo por ludi, babili, manĝi, kaj ĝenerale amuziĝi. Ni ludis la jenajn ludojn: Take it Easy, Kingsburg, Cartagena, kaj Tabuo en Esperanto (kun grandaj teamoj!).

okt2014

La sekva ludado okazos je sabato, la 22a de novembro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 22a de novembro 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/668393083273224/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Ausgabe 662 der Vereinszeitschrift

EIBB 662 aperis

Posted in Neuigkeiten | 1 Comment

(Deutsch) Jubiläums Zamenhof Fest

La 29an de novembro de 14a ĝis 18a horo en “Oranĝerio” (granda salono), la urbparta centro de “Kiezspinne r.A.”,  ni invitas al Jubilea Zamenhoffesto.

Estos prezentataj eroj el la manuskripto de la Jubilea Libro 2014. Johann Pachter planas oferti Libroservon. La kafejo en vestibulo de la Oranĝerio regalos nin. La Jubilea ekspozicio ekde la 13a de novembro en Orangherio videbliĝas.

Kiu deziras kontribui al la aranĝado de la festo bonvolu kontakti la estraro de la EABB aŭ uzi la kontaktformularon.

Trafika konekto al Oranĝerio:

  • metrostacio Magdalenenstraße (U5), elirejo Frankfurter Allee/Schulze-Boysen-Straße (Ruschestraße)

Posted in Fest, Party, Lichtenberg, Termin | Tagged | 1 Comment

(Deutsch) Ausstellungseröffnung "111 Jahre Esperanto – Sprache und Kultur in Berlin und Brandenburg"

La 13an de novembro je 18a horo en Urbparta centro “Oranĝerio”, Schulze-Boysen-Strato 38, okazos Solena malfermo de la ekspozicio

„111 jaroj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio“

kunlabore kun la unuiĝo „Kiezspinne r. A.“ en kiu EABB membras. Estas invitataj partneroj de EABB kaj oficialuloj el la distrikto Lichtenberg.

Kio okazos?

Muzika kontribuo, gvido kaj en Esperanto kaj germanlingve tra la ekspozicio fare de Fritz Wollenberg eksplikante la fonon de la prezentataj fotoj kaj tekstoj kaj montrante interesajn aldonajn materialojn nur en tiu aranĝo, interparoladoj ĉe bufedo.

Trafikaj konektoj:

  • metrostacio Magdalenenstraße (U5), elirejo Frankfurter Allee/Schulze-
    Boysen-Straße (Ruschestraße)

Posted in Vortrag, Fest, Berlin, Lichtenberg, Geschichte | Leave a comment

(Deutsch) Esperanto in drei Wochen

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Berlin, Piraten, Kurso, Anfänger | Tagged | 3 Comments

(Deutsch) Vereinsräume mit Code-Schloss

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Berlin, Esperanto-Haus | 3 Comments

Oktobra ludado 2014

La septembra ludado estis denove granda kaj amuza! Venis 15 homoj (kaj unu hundo) por ludi, babili, observi, aŭ saluti nin, inkluzive de homoj el Potsdam, Francujo, kaj Schwerin. Ĉimonate estis ludita la jenajn ludojn: Quarriors, Zendo, Tikal, Spot It, Cartagena, kaj Friesematenten (denove povas esti ke mi forgesis ion ĉar kelkaj grupoj ludis samtempe). Mi ĝojas vidi (kaj ludi!) tiom da sufiĉe diversaj ludoj denove!

sept2014

La sekva ludado okazos je sabato, la 18a de oktobro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 18a de oktobro 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/439452342860428/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Sommerfest auf Esperantoplatz

Dum la Somera festo sur Esperantoplaco la 3an de septembro 2014 je 15a ghis 19a horo estas rigardebla la ekspozicio „111 jaroj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio“. Ĝi invitas al tempovojaĝo per interesaj fotoj el diversaj tempoj.

Bilder geschichte von Esperanto in Berlin

La fondintojn ni renkontos sur la unua ekspozicia tabulo. En kontakto al d-ro Zamenhof en Varsovio, la iniciatoro de la lingvo Esperanto, ili fondis la tradiciojn de interkompreniĝo, kultura intershanĝo kaj tolero ankaŭ en nia regiona lingva komunumo.

La fondintoj de la Berlina Grupo en 1903 estis pacifistoj, membroj de la Germana Pacsocieto. Tio ne estis rekomendo por kariero en la Vilhelma Imperiestra Regno, tamen ili estis unuarangaj, mondmalfermaj, estontechavaj homoj – prof. Adolf Schmidt, la unua prezidanto de la grupo estis estro de la Geomagnetika Instituto sur Potsdama monto Telegrafenberg – sciencisto mondfama, Wilhelm Wetekamp – lernejreformisto kaj naturprotekta pioniro en Prusa Parlamento en 1898 kiel unua postulis ŝtatan engaĝon por naturprotektado kaj en Berlin-Schöneberg fondis gimnazion, en kiu li kiel gimnazia direktoro enkondukis memadministradon de gelernantoj kaj fakultativan instruadon de Esperanto, Alfred Hermann Fried, la aŭstra pacifisto kaj verkisto, pacnobelpremiito en 1911 kaj Jean Borel, svisa ĵurnalisto kaj eldonisto, kiu iniciatis la fondon de la Esperanto-grupo.

Kiel oni varbis en 1947 por lernado de Esperanto? Foto de la kolegaro de Neuköllna presejo kun ĝia liverveturilo montras tion. Kiujn pensojn havis la Berlinaj laboristaj esperantistoj en la jaro 1916 pri la Unua Mondmilito? Artikolo en la manskribita kaj mem ilustrita gazeto „La Rondiranto“ siatempe ne multobligita sed donita de mano al mano legeblas kaj informas sur la ekspozicia tabulo „Rakontoj pri milito kaj paco“.

Sur pliaj ekspoziciaj tabuloj la rigardanto konatiĝas kun kelkaj homoj, kiuj en Berlino kaj Brandenburgio kontribuis al Esperanto-kulturo. Verkistinoj kiel Lena Karpunina publikiginta originale en Esperanto kreitajn rakontojn, tradukistoj kiel Will Firth laboranta pri traduko de la originala Esperanto-romano „Tilla“ de la kroata verkistino Spomenka Štimec pri la aktorino Tilla Durieux, Esperanto-kantofaristinoj kaj –kantistinoj kiel Lena Wilke el Schwedt, sciencistoj kiel d-ro Hermann Simon el Eberswalde grave subteninta per sia laboro pri la Lexicon silvestre la evoluigon kaj publikigon de fakvorttrezoro de la lingvo Esperanto, instruistoj kiel Ludwig Schödl el Neuruppin instruinta Esperanton en sia lernejo ankaŭ en la tempo de Esperanto-malpermeso en GDR, kuraĝe sin engaĝinta por legaligo de la lingvo kaj eldoninta Esperanto-lernolibron en 1967.

Memkompreneble ankaŭ troveblas fotoj el la laboro de Societo por Interlingvistiko, al kies ĉiujaraj fakkunvenoj en Berlino venas sciencistoj el diversaj landoj, por kiuj la funkciado de Esperanto kiel internacia lingvo kaj la lingvokomunumo kun sia kulturo estas gravaj objektoj de esplorado.

Renkontiĝoj de Esperantoparolantoj estas plua temo. Fotoj de Ponta festo en Frankfurto ĉe Odro, kie ne nur renkontiĝas Poloj kaj Germanoj, de elpaŝo de Esperanto-kantogrupo el Nowy Sącz (Pollande) en kostumoj el ĝia regiono dum la Komuna Dana Germana Pola Esperanto-Kongreso en Berlino, de semajnfina kurso por gejunuloj ĉijare en junio gvidita de Chuck el Usono kaj Mélanie el Svisujo, de voĉlegado de la aŭstralia Esperanto-verkisto Trevor Steele en Berlina Esperanto-Kulturdomo, de surscenigo de la teatraĵo „La arkitekto kaj la imperiestro de Asirio“ fare de Pariza teatra trupo en Berlino kaj de la geedza paro Hedwig kaj Karl Maier interkonatiĝinta dum Esperantobalo, geedziĝinta en Yokohamo kaj vivinta pli ol 20 jarojn en Ĉinio kaj poste en sia Berlina loĝejo ĉirkauita de ĉinaj kulturaĵoj.

La ekspozicio sur 9 tabuloj donas malgrandan sed multfacetan enrigardon en la 111-jaran historion de la lingvo Esperanto kaj de la kulturo ligata kun ghi en Berlino kaj Brandenburgio.

Posted in Fest, Esperantoplatz | Leave a comment