Publika festo de la paroĥo apud la ejo, kie Max Josef Metzger vivis gxis la enkarcerigo
9:30 h Festa Diservo en la pregxejo St. Joseph (Müllerstrasse, S und U-Bahn Wedding, Bus 120)
ca. 10:45 h Post la Sankta Meso honorigo Max Josef Metzger per florbukedo antaux la domo Willdenowstr. 8 (memortabulo)
11:00 h Mangxi, trinki, ludoj por infanoj, tombolo
usw.
13:30 h Filmo de Josef Gogl; Meitingen: “Spuren eines Märtyrers” pri la vivo de Max Josef Metzger
Espereble la nova broŝuro de Jomo Ipfelkofer ĝis tiam estos preta.
La ĉiumonata ludado daŭre estas sukcesa! Malgraŭ la fakto ke alia esperanto-renkontiĝo estis planita dum la sama tago, 8 ludantoj kaj kelkaj salutantoj ĉeestis la aprilan ludadon. Dum la tago ni ludis la jenajn ludojn: Qwirkle, Spot It, Lobo, kaj Funkenschlag (Power Grid).
La sekva ludado okazos je sabato, la 10a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 10a de majo 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Je la 23a de marto okazos promenado tra la 111-jara historio de la lingvo Esperanto kaj la Esperanta movado en la urbo Potsdamo.
Sub la sperta gvidado de la historisto kaj Esperantisto Fritz Wollenberg la ekskurso komenciĝos ne nur en la historia mezo de Potsdamo, sed ankaŭ ĉe unu el la plej gravaj lokoj de la tiama Potsdama Esperanta movado. Krom multnombraj vidindaĵoj ankaŭ gravaj kontruaĵoj kaj personoj de la Esperanta historio estos konigitaj.
Detalaj informoj esta legebla en tiu ĉi broŝuro (esperantlingva PDF-dosierformo).
Kiam: Dimancho, la 23a de marto 2014, 14a horo Kie: Ĉefa stacidomo, elirejo al Lange Brücke (Longa Ponto)
Post la vizito de la Ŝĉeĉinanoj en la pasinta Berlina Z-festo, PEA Szczecin kore invitas nin al Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2014, okazonta je 12a de aprilo 2014.
Subtera Ŝĉeĉino
Ĉi-jare temas pri Subtera Ŝĉecino ĉar ni volus montri al vi interesajn, bone konservitajn subterajn kostruaĵojn de 2-a Mondmilito kaj Malvarma Milito. Tamen la plej
grava esperanta programo de nia renkonto estos prezentado de niaj ŝĉecinaj esperantaj poetoj -Jan Karwik, kaj Edo Jaśkiewicz (kiu proprapersone partoprenos) kaj ilia verkado.
Prezentado okazos post tagmanĝo en ĉarma malnovstila restoracio „Stary Szczecin” (Malnova Ŝĉecino) ĉe placo: Plac Batorego 2.
Sekve ĉe kafo kaj desereto, krome tradicia kafoklaĉo ni proponas komunan lingvan ludon- konkurson de esperantaj kalamburoj, enigmoj ktp, dum kiu batalos miksitaj internaciaj teamoj. Por personoj kiuj ne volus viziti subterojn ni klopodos alie aranĝi tempon, ekzemple promenado laŭ proksima ĉe-rivera, marista bulvardo.
Preciza programo
12.04.2014:
9.30- Renkonto ĉe stacidomo (Szczecin Glowny)
10.00-12.00 -Vizitado de Subtera Ŝĉecino kun pola kaj germanlingva gvidanto.
13.00-Tagmanĝo en restoracio „Stary Szczecin”.
14.00 –Prezentado pri poetoj en sama loko.
15.00- Internacia lingva konkurso “Ludu per Esperanto”.
Vizitado de subteroj 32 PLN/8 EU (dependas de nombro de vizitantoj, senioroj kaj studentoj rajtas rabaton).
Tranokti
Personoj kiuj volus tranokti kaj resti en Szczecin pli longe povos elekti hotelon Viktoria ĉe restoracio “Stary Szczecin”
unu persona ĉambro kun matenmanĝo-160 PLN/40 EU
du persona ĉambro kun matenmanĝo 220 PLN/55 EU
aŭ en proksima malgranda hoteleto „Elka-Sen” 135PLN/34 EU por persono.
Bv kontakti kun ni, ni volonte helpos.
Ni petas laŭeble konfirmi vian alvenon je aldonita aliĝilo, je la adreso de Maciek – ĝis la 31a de marto 2014. Pagi oni povas per aldonita konto aŭ surloke.
Komuna veturo de Berlin
De Berlin indas uzi la trajnon RE 5800 je 08:05 de Berlin Gesundbrunnen. Reena trajno ekveturas je la 19:52 en Szczecin Glowny kaj alvenas je21:40 en Berlin-Gesundbrunnen. Interesatoj povas komenti sub tiu enskribo por interkonsenti.
La arkivo de la Germana Esperanto Asocio kaj de la Germana Esperanto Junularo estas vizitebla kadre de la Tago de la Arkivoj je la 8a kaj la 9a de marto.
Interesantoj havas la eblecon vidi la tresorojn de la arkivo kaj informiĝi pri la ciferecado de la dokumentoj.
Okaze de la Internacia Tago de Virinoj je la 8a de marto malgranda legado el libroj de konataj esperantistaj verkistinoj, kiel Lena Karpunina kaj Marjorie Boulton, estos organizita.
La arkivo estas malfermita:
sabate: de 10h ĝis 16h dimanĉe: de 11h ĝis 16h
Esperanto-Archiv des Deutschen Esperanto-Bundes
im Esperanto-Kulturzentrum
Einbecker Straße 36
10317 Berlin
Noto:Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2014 estis planita por la sama tago, do ni antaŭvidas malpli grandan grupon ol kutime, kaj esperas vidi ĉiujn denove dum majo!
Ekde la fino de 2013, ekzistas esperanta ĉiumonata ludoposttagmezo en Berlino! Dank al Felix mi nun havas konton ĉi tie, do estontece planas anonci la eventon kaj raporti pri ĝi ĉi tie.
La ĉiumonata ludado daŭre estas sukcesa! Dum marto venis 9 homoj kaj ni ludis dum la tago la jenajn ludojn: Tantrix, Skrablo en Esperanto, Mississippi Queen, Hol’s der Geier, Adel Verpflichtet, Spot It, kaj Word Race (en 3 diversaj lingvoj!).
La sekva ludado okazos je sabato, la 12a de aprilo 2014, dum la sama tempoperiodo, ekde la 14a horo.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 12a de aprilo, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/621075761298379/
Meetup nun ne funkcias, sed unu nova ludanto venis pro ĝi, do mi aldonos la eventon tie kiam denove eblas.
Je la 1-a ĝis la 3-a majo 2014 okazos la jam tradicia, sed ĉifoje pli longa „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio. Je la 1-a de majo Ronald Schindler el Frankfurt jam la sesan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio en kunlaboro kun la dulanda projekto “Nowa Amerika”.
La aranĝo de la sindikatoj kaj maldekstraj partioj okazos je la 1-a de majo inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos informstandon, rekonebla per Esperanto-flago.
La informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero.
Okaze de multaj petoj la Ponta Festo estas plilongita al tri tagoj. Jen la provizora programo:
Promenado tra Frankfurt kaj Słubice (Słubfurt) sub gvidado de Michael Kurzwelly (Słubfurt r.a.) kun komuna tagmanĝo
(Ni renkontiĝos antaŭ la studenta gastejo en Słubice)
Alternativo: individuaj ekskursoj (informojn petu per aliĝilo)
20:00 h
Komuna vespero (Kafejo Słubfurt )
2014-05-03:
10:0 h
Collegium Polonicum: Prelego kaj diskuto (d-ro Detlev Blanke, Berlino) + Nowa Amerika Uniwersytät – “Kelkaj kialoj de la relativa sukceso de Esperanto”
(Słubice, Kościuszki 1, tel.: 0048 95 759 24 00 aŭ 0049 335 553416400)
Alternativo: individuaj ekskursoj (informojn petu per aliĝilo)