La Esperantoplaco en Berlin-Neukölln ekde sia nomricevo en decembro 1991 travivis kelkajn aranĝojn, eĉ festojn. La plej granda verŝajne estis la „Festo de 3 placoj“ en la jaro 2007, kiam la per EU-monrimedoj nove aranĝita placo estis transdonita al la publiko.
Siatempe estis instalita vojo, per kiu meze de la placo estiĝis kruciĝo, ĉe kies rando staras la Zamenhofkverko kun la memortabulo kaj sur kies pavimo estis aranĝita pli hela cirklo kun la Esperantostelo ene.
Ke diversaj interesuloj pri la placo kuniĝis al iniciativo kiel tiu en la 18a de aŭgusto: “Parolu precize sub la Zamenhofkverko!“- Tio estas tute nova.
13 publikaj elpaŝoj okazis sub la Zamenhofkverko kaj multaj interparoladoj ebligintaj konatiĝon kun homoj kaj grupoj kun iliaj opinioj.
Loĝantoj, preterirantoj, reprezentantoj de unuiĝoj kaj institucioj ĉirkau la placo, Esperantoparolantoj, artistoj, politikistoj kaj aliaj ekinterparoladis, entute partoprenis preskaŭ 70 homoj, atentigis pri la mizera stato de la placo, komune serĉis solvojn kaj ideojn kaj tuj ekagis por pli bone aranĝi la placon.
Evolui unuan komprenon por la diversaj aliroj kaj rigardmanieroj kaj malkovri komunajn trajtojn – tion ebligis la aranĝo.
Sub la Zamenhofkverko esprimis siajn pensojn (vidu fotojn de maldekstre dekstren) Nadine Lorenz por la „Stadtagenten“ (Urbaj agentoj), Christoph agi Böhm, artisto kaj estro de la galerio bauchhund, Marco Schulze, afergvidanto de A-Z Hilfen Berlin (A-Z helpoj Berlino), Henning Vierck, afergvidanto de Comeniusĝardeno, d-ro Fritz Felgentreu, Distrikta prezidanto de SPD en Berlin-Neukölln, Adler A.F., Munkena artistino , Sebastian Kirf, prezidanto de Germana Esperanto Asocio, Stephan Schneider, Esperanto-kantofaranto kaj kantisto, Alessandra, itala Esperantoparolantino, Ronald Schindler, vicprezidanto de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio, Pater Alois Hofmann, pastro ĉe la Katolika preĝejo de Sankta Rikardo, Peter Bäß, emeritita evangelia pastro kaj Esperanto-instruisto en Neukölln.
Organizis la feston Esperanto-Ligo Berlin kaj A-Z Hilfen Berlin subtenita de Galerio bauchhund, la Katolika paroĥanaro de Sankta Rikardo, de Stadtagenten kaj de Quartiersmanagement Richardplatz Süd (Kvartala manaĝado Richardplaco sudo).
La arta elpaŝo de la Munkena artistino Adler A.F. malfermis la programon. Ŝi tuj altiris la atenton de ĉiuj. Esprimfortaj dancmovoj, bone enscenigitaj kriado kaj fajfado kaj pli kaj pli intensigitaj vokoj: Kies urbo estas? La urbo estas nia! La spektantoj pli kaj pli engaĝitaj vokis ĝis kiam komune resonis super la placo: „La urbo estas nia.“
Pastro Alois Hofmann, kies katolika preĝejo de Sankta Rikardo prezentas vidindaĵon ĉe la Esperantoplaco, ĵus estis fincelebrinta Sanktan Meson kune kun la evangelia pastro Peter Bäß parte germane, parte en Esperanto. Publika gvidado tra lia preĝejo konsekrita en 1975 kaj riĉe ekipita per artaĵoj ankaŭ jam okazis.
Nun la pastro kiel unua elparolis siajn pensojn kaj opiniesprimis, ke „povus estiĝi komitato zorganta pri la placo kaj komunikante elpaŝanta ie publike„ Li deziras flegitajn verdaĵojn kaj respekton de tiuj, „kiuj iel loĝas sur la placo“, ankaŭ nokte. „De tempo al tempo kelkajn artajn eventojn“ li volonte spertus. “Kiam mi festis mian 60an naskiĝdatrevenon, memkompreneble mi havis orkestron el mia hejmregiono (Frankujo). Estis en februaro, sed ĉi tie sur la placo okazis koncerto.”, li enthuziasme rakontis.
Marco Schulze, afergvidanto de A-Z Hilfen Berlin informis: „Nia respondeca unuiĝo jam ekde 2006 agadas ĉiloke kaj pro tio jam delonge estas ligita kun la Esperantoplaco.“ Marco Schulze konas tiun ĉi angulon nur ekde januaro de la nuna jaro kaj konstatis: „Pro tio mi havas la ŝancon rigardi tiun ĉi regionon, tiun ĉi straton, tiun ĉi placon per relative freŝaj okuloj, kaj unue mi estis ŝokita…
Nia respondeca unuiĝo zorgas unuavice pri lumizeroj, loghejmizeroj, homoj perdintaj sian loĝejon, homoj falintaj en socian krizon, homoj ekvivantaj surstrate aŭ endanĝeriĝantaj ekvivi surstrate.
Tiuj ekzistas amase en Berlino … ni de A-Z Hilfen devas kun zorgo rigardi la evoluon.Ni ĵus la 1an de julio malfermis novan projekton: Loĝkomunumoj por junaj homoj, 18 jaraĝaj ĝis 28 jaraĝaj estas nia celgrupo… 21 lokoj en loĝkomunumoj, kie ni povas akcepti junajn homojn.“
Ronald Schindler, la vicprezidanto de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio, jam ekde la 9a matene estis sarkinta herbaĉojn kaj foriginta rubaĵojn. Pri tio unue temis lia kontribuo, sed poste li kaŭzis miron de la aŭskultantoj per la informoj pri Esperantoplacoj en la mondo: i. a. en Aŭstrio, Granda Britio, Svedio, Svisujo, Bulgario kaj Francio. En Germanio ekzistas 5 kaj en Brazilo eĉ 9. Ankaŭ en Hispanio, en Italio kaj Nederlando estas Esperantoplacoj. „Kelkaj estas nur malgrandaj. Tiu ĉi en Berlino jam apartenas al la grandaj kiel ankaŭ tiu en Graz, kiu bedaŭrinde aspektas pli bele.
La Neuköllna SPD-prezidanto d-ro Fritz Felgentreu opiniesprimis: “Mi trovas …bonege, ke tiu ĉi aranĝo ĉi tie okazas kaj ke la publika konscio denove estas direktata al tiu ĉi placo kaj ke ĝi estas ligata de Esperanto Ligo Berlin kaj de A-Z Hilfen kun tia civitana aliro dirante: Ni tion ĉi tie devas ĉiuj komune fari, ni ĉiuj komnune devas zorgi pri tio,…“ Specialan respekton li esprimis pri la laboro de A-Z Hilfen Berlin kaj konfirmis: „… tiu ĉi socipolitika aliro efektivigata de vi estas konforma al la koncepto de la placo.
Siajn bondezirojn por la sukceso de la festo elparolis la klasika filologo d-ro Felgentreu en latina lingvo rimarkinta pri tio:“Mi pensas, ke la penson de popolinterkompreniĝo esprimiĝanta en Esperanto estas komprenebla en ĉiuj lingvoj.“
Sian ĝojon esti sur la Esperantoplaco en Berlino kaj siajn bonajn dezirojn por la festo esprimis la itala Esperantoparolantino Alessandra el Vercelli.
Henning Vierck , la afergvidanto de Comeniusĝardeno, estas bone konata al la Berlinaj Esperanto-geamikoj. Li ĉeestis en 1992 dum plantado de la Zamenhofkverko kaj estis gvidanta nin tra la siatempe estiĝanta najbara Comeniusĝardeno.
Nodinte al la fakto, ke tiel, kiel Zamenhof kreis sian Esperanton, ankau Comenius kreis universalan lingvon, li nomis la kernan tezon de Comenius: „La parolado estas la substanco de la paco.“ kaj tion klarigante daŭrigis: “Placoj estas la lokoj en urbo, kie oni parolas, tio signifas: Ili estas vere la lokoj de la paco. Tie, kie oni parolas, estas paco.”
La artisto Christoph agi Böhm, ekde 7 jaroj estro de la Galerio bauchhund proksime al la Esperantoplaco, karakterizis la placon kiel “Traireja placo“, kiel “Viva vejno en la kvartalon kaj el la kvartalo”. Lia impreso: La rubaĵon postlasas unuavice la preterirantoj. Tiuj, kiuj sidas ĉi tie kun sia biero, venas matene, forigas la rubaĵon kaj komfortigas sian chirkaŭon.” Por la flegado de la placo laŭ li respondecas la publika administrado. La vitrinon kun la informafiŝo pri la Esperantoplaco li jam purigis kaj riparis.
Gravas por li: “La nomo Esperanto estas la vera ideo de tiu ĉi placo.” Tio signifas, “revi pri popolinterkompreniĝo kaj pri lingvo kiel ebleco de kunvivado.” Kaj li memorigis: “… ni artistoj ofertas nin jam delonge por plivalorigi la placon per videbla, per optika signo.”
Nadine Lorenz parolis por la Stadtagenten (Urbaj agentoj): Ni estas media projekto por plifortigo de la media konscienco per praktikaj paŝoj. Tiu ĉi projekto startis en majo, kaj ni intime kunlaboras kun la Quartiersmanagement (Kvartala manaĝado) kaj estas subtenataj de la programo Socia urbo.” Jam antaŭe ili disponigis plantojn kaj klopodis havigi prizorgantojn. Ili kontaktis la oficejon pri verdaj areoj por organizi la altransporton de freŝa tero kaj fortransporton de ruboj.
Ili trovis multajn helpantojn, tiel fine de la festo grandparto de la verdaj areoj estis flegita kaj parte kovrita de novaj plantoj.
„Ni ĉiam estas sufiĉe bona alparolebla partnero, se temas pri: Mi volonte aktiviĝus en publika spaco. Kiu povas helpi al mi? Kiu povas subteni min?“ tiel ŝi varbis.
El Emden estis veninta la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio sur la Berlinan Esperantoplacon. Li indikis pri la temo de la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko „Insuloj sen izoliĝo“ nodante al ĝi: „Ĉi tie ĉe la Esperantoplaco ne temas pri tio, ke vi ĉiuj lernu Esperanton, temas plu pri tio ne izoliĝi, sed kune kun la aliaj interesiĝantoj pri tiu ĉi vivspaco interkompreniĝi pri la problemoj, pri la deziroj kaj publikigi tion kiel okazas hodiaŭ ĉi tie.
Kun la ideo, „el la Esperanto-horoj, kiujn mi gvidas de tempo al tempo… unu aŭ alian efektivigi ĉi tie sub la ĉielo kaj tiuokaze plilarĝigi la Esperanto-sperton de la kunvivantaro“, Peter Bäß fermis la vicon de paroladoj sub la Zamenhofkverko.
Multan aplaŭdon ricevis la Esperanto-kantfaranto kaj kantisto Stephan Schneider por siaj kantoj kun gitarakompano „Ne Multe Pli“ (Kaj Tiel Plu)“ kaj „Mi estas nur hom‘“ kaj la muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & MEHR – KLEZMER & PLI) muzike akompaninta la plantkampanjon sur la placo.
Ĉiuj geartistoj elpaŝis senhonorare kaj subtenis per tio la intencon de la evento.
Multloke en Berlino nun evidentiĝas la Litfaßkolonoj kun la signo de la kampanjo „Detruita plureco“. Ekspozicio sur la Esperantoplaco kadre de tiu ĉi kampanjo memorigis pri la Neuköllna reformpedagogo kaj Esperantoinstruisto Wilhelm Wittbrodt, kies reformlerneja projekto kaj Esperantoinstruado estis ĉesigita en 1933.
Kun subteno de Hejmregiona Muzeo Neukölln, de Bundesarchiv kaj de la nepino de Wilhelm Wittbrodt, d-rino Hella Wieland eblis aranĝi tiu ĉi ekspozicion.
Kelkio jam efektiviĝis rilate al la festo. La vitrino estas riparita kaj la informafiŝo pri la Esperantoplaco en ĝi estas novigita.
Oficejo por naturo kaj verdaj areoj de la distriko instigis la starigon de novaj benkoj kaj la renovigon de la barieroj ĉirkaŭ la verdaj areoj.
Tio memkompreneble ĝojigis nian kore salutitan honoran gaston Eva P. Schmidt, la filino de Eva Hoffmann, la iniciatintino de la nomigado de Esperantoplaco.
La artistino Adler A.F. kaj la artisto Christoph agi Böhm disponas pri spertoj kaj ideoj kaj kapablas komenci la artan plivalorigon de la placo, se nia mondonackolekto sukcecas.
La eksterordinara jubileo “111 jarojn Esperanto en Berlino” estus bonŝanca kadro por festo sur la arte plivalorigita Esperantoplaco.
Subtenu nian kampanjon por kolekti mondonacojn por la arta plivalorigo de la Esperantoplaco!
Ricevonto: Esperanto-Liga Berlin / Temlinio: “Spende Esperantoplatz”
IBAN: DE38100100100070550102 / BIC: PBNKDEFF100 (Berlin)
Banko: Postbank Kontonummer: 70550102 (Postbank Berlin) 7 BLZ: 10010010
Rigardu ankaŭ la retpaĝojn de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kun la informoj pri nia agado chirkaŭ la Esperantoplaco:
Fritz Wollenberg