Honorigo Metzger 2019 kun Sankta Meso

En la vespero antaux la »Sankta Ĵaŭdo« (17a de aprilo 2019) okazis en la  pregxejo St. Joseph (Müllerstrasse 161, Berlin-Wedding) Sankta Meso memore al Max Josef Metzger. En sia prediko la  Domprobst Prälat Tobias Przytarski memorigis, ke Metzger gxis lia enkarcerigo vivis apud la pregxejo.

Poste okazis solena disponigo de florkrono de la »Parohxo St. Joseph Pfarrei St. Elisabeth« antaux la memortabulo en Willdenowstrasse.

Cxar la memorigo pri la morto de Metzger cxijare kongruis kun la »Sankta Semajno« Domprobst Przytarski atentigis pri la analogio inter Metzger kaj la pasiono de Kristo. Ankaux cxe Jesuo estis perfido, kiel okaze de la tiel nomata »memorando«, kie ne atingis konfidenculo en la ekumena movado, sed estis transdonata al la sekreta polico (Gestapo).

Domprobst Przytarski zitis el la teksto, kiu interale postulas »progreseman socipolitiko (garantio de laboro, salajro kaj viveblecojn por cxiuj, naciigo de minoj, elektrejoj, fervojoj kaj de la grandbienoj kun kampoj, arbaroj kaj lagoj, socia impostxa politiko indulge la malfortuloj)« kaj »honesta pacpolitiko surbaze de etika vero kaj fideleco inkluzive de socia justeco«.

Tio estis suficxe por kondamni Metzger pro »Ŝtatperfido« al morto, puno, kiu ankaux montras paralelon al kristo.

En la petoj estis ankaux la mencio de proceduro por Beatigo, kiu ekis antaux preskaux du jardekoj kaj kie oni devas atendi la decidon de vatikano.

Bedauxrinde ne estis mencio de la aktiveco de Metzger por Esperanto, sed la Esperanto-Liga Berlin estis invitata, partpreni en la »Patronatsfest« der parohxo St. Joseph la 5an de majo 2019 en la korto malantaux la pregxejo. Tradicio tie  eblas informi pri Esperanto gxenerale kaj pri la aktiveco de kristanaj Esperanto-organizoj.

This entry was posted in Max Josef Metzger and tagged . Bookmark the permalink.

1 Response to Honorigo Metzger 2019 kun Sankta Meso

  1. Pingback: Max-Josef-Metzger-Placo preta |

Comments are closed.