(Esperanto) Estraro pri translokado kaj statuto

En telefona interparolo, la estraro de ELB venis al jena konkludo rilate la lastajn komunikojn en la informilo:

Rilate la denoncon de la lukontrakto inter GEA kaj Johann Pachter, la estraro de ELB:

  • ne vidas, kiu povus antaŭenigi la evoluon de Einbecker 36 al oficeja komunumo, komuna klubejo k.s. kaj rezignus pri propra klubejo tie kiam la lukontrakto de GEA tie finiĝas.
  • ŝatus plu havi poŝtkestan adreson kaj ankaŭ uzi la ejon por Esperanto-aktivaĵoj. La organizaj detaloj estas ankoraŭ traktendaj
  • ne plu vidas urĝan neceson trakti la translokadon konsiderante, ke
    • la lukontrakto de GEA finiĝas (same kiel tiu de ELB kaj GEA) nur je la 30a de junio 2015, male al la unua informo ke je la 31a de januaro 2015
    • la informoj pri la stokeblecoj en Katzbachstraße 25 estas ankoraŭ malabundaj kaj malcertaj
    • la opinioj pri la faktaj posedaj rajtoj koncerne aferojn (ekz. librojn) en Einbecker Str. 36 estas momente ne unuanimaj
    • de la estraro de GEA ankoraŭ ne haveblis preciza respondo pri eblaj kostoj pro novaj mebloj, stokeblecoj k.s. en Katzbachstr. 25

Rilate la proponon de Chuck Smith ŝanĝi la statuton, la estraro de ELB

  • petas Chuck proponi eblan kotizan regularon (“Beitragsordnung”), por povi taksi la financan efikon de la propono
  •  avertas, ke la Ligo ne plu ricevos subvenciojn de GEA, se ĝi ne plu estas registrita grupo (detaloj pri la subvencioj legeblas je http://www.esperanto.de/foerderrichtlinien )
  • intencas publikigi voĉdonrekomendon por siaj membroj antaŭ la membrokunveno
This entry was posted in Uncategorized and tagged , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *