Decembra ludado 2014

Nur 4 homoj venis al la novembra ludado, do ni uzis la ŝancon ludi kelkajn pli longajn ludojn. Dum la posttagmezo ni ĝuis la ludojn Cartagena, Tikal, Tantrix, kaj Ra the Dice Game.

nov2014

La sekva ludado (kiu ankaŭ estos la unua datreveno de la Kibo-ludado!) okazos je sabato, la 13a de decembro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 13a de decembro 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/369212039916457/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.