Ekblovas la Varsovia vento

La duan kunvenon en la “Haus am Mierendorfplatz” surprize ĉeestis du redaktoroj de “Varsovia Vento”. Ili ĵus alvenis al la ZOB per buso el Varsovio. Irek Bobrzak (2-a de maldekstre) raportis pri la podkasto pri Esperanto-kulturo, kiu nuntempe atingis sian 158-a eldonon kaj aŭskulteblas ĉe ĉi tiu ligilo. [podkasto.net]

La podkasto estas dividita en 4 duonhorajn partojn, kiuj konsistigas el muzikaj kaj tekstaj kontribuoj. Irek specife aludis al kontribuo registrita en la 39-a Pola Esperanto-Kongreso en Lodzo. Ĝi estas sankta kaj renesanca muziko de “Musica Perennis” kondukita de Marek Nahajowski. (mp3-elŝuto)

Grupa foto antaŭ la enirejo

Gosia kaj Irek vespere raportos pri la 39-a Pola Esperanto-Kongreso en Katzbachstraße. La dua temo estas la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda, en kiuj partoprenis Johann Pachter kaj Ulrich Brandenburg. Je la fino, antaŭ la domo estis aranĝita grupfoto, montrante ĉiujn 8 partoprenantojn, inkluzive de 2 gastoj.

La temo de la kunveno estis la “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”. Estis kelkaj proponoj, kiuj mencias Esperaton. Jean-Paul Kuhfahl raportis pri la sorto de la proponoj kaj la rezulotoj de la konferenco.

La venonta kunveno  (26-an de aŭgusto) denove traktos internajn aferojn, ekzemple  kiu pretus transpreni la rolon  “gastiganto” por certa vendredo aŭ pretus prezenti interesan temon.

Pro la proksimeco al la “Internacia Tago pri Paco” (1-a de septembro, en germanio ekde 1966 Weltfriedenstag, Tag des Friedens oder Antikriegstag) la temo de vendredo, la 2-a de septembro estas la rilato de Esperanto kaj la pacmovado.

Esperanto, ilo de Paco – kanto de Joel Muhire, DR Kongo – el la albumo “senopone antaŭen

Kelkaj partoprenantoj akompanis la gastojn el Pollando, kiuj sopiris al vera berlina Döner Kebab al proksima restoracio.

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Insel, Polen. Bookmark the permalink.