Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2022 – “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo” kaj Esperanto

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

3-a de januaro 2022, 19h30

Konferenco pri la estonteco de Eŭropo kaj Esperanto“

Jean-Paul Kuhfahl donas enrigardon pri ideoj, proponitaj de esperantistoj sur la plurlingva platformo, kaj montras, kiamaniere ĉiu povas partopreni la debaton.

Ankoraŭ ĝis printempo 2022 okazas la debato. Poste la plenkunsido de la konferenco diskutos pri la raporto al la organoj de Eŭropa Unio kaj decidos pri ĝi La raporto enhavos rekomendojn por sekvaj agoj. Bazo de ĝi estas la diskutoj de la civitanaj forumoj kaj la plenkunsido de la konferenco.

La propono pri la programo “Multlingva Akcelilo” (kun uzo de Esperanto en bazaj lernejoj por enkonduki la instruadon de fremdaj lingvoj), kiun proponis Seán Ó Riain (prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio), estas ĝis nun la plej populara propono.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged , . Bookmark the permalink.