Literatura Pikniko en Zamenhofparko

En paska lundo, 22-a de aprilo, homoj ĝuis en la Lichtenberga Zamenhofparko posttagmeze la belan veteron kaj la trankvilon de la festotago.

Ankau 18 interesatoj pri Esperanto-literaturo renkontiĝis en la parko, kie Anna Striganova voĉlegis kaj rakontis el siaj magiaj fabeloj, originale verkitaj en Esperanto.

Ŝi en la eldonejo Impeto (Moskvo) publikigis tutan serion de fabeloj: Miraklo de unu momento (2014), Fabeloj de la mezepoko (2015), Fabeloj pri malicaj estaĵoj (2016), Fabeloj pri komenco (2017) kaj Fabeloj pri amo (2018).

Fritz Wollenberg prezentis partojn el la fabeleca rakonto „Pli ol nura lumo“ de Sabine Trenner.

Poste oni uzis la tempon por abunde interparoli. Interesaj partneroj por interparoladoj estis ankaŭ niaj gastoj Anna Gamaleya kaj Dima Schewtschenko.

Fotoj: Dima Schewtschenko kaj Fritz Wollenberg

This entry was posted in Lesung, Berlin, Lichtenberg, Zamenhof-Parko and tagged , , , . Bookmark the permalink.

1 Response to Literatura Pikniko en Zamenhofparko

  1. Pingback: Revuo Pola Esperantisto pri Literatura pikniko en Zamenhof-Park |

Comments are closed.