sommera festo Esperanto-Platz 14a de Septembro 2016

Sommerfest eoplatz 2016etaPressemitteilung

Gazetara informo

Por paca kunesto – 4-a Somera Festo sur la Esperantoplaco

Merkredon, la 14-an de septembro 2016 de la 15-a ĝis la 18-a horo

Bunta nekomerca programo kun kantado, dancado kaj teatra prezentado, informstandoj kaj ekspozicio, ludagadoj por infanoj kaj junuloj, ĝardenumado sur la verdaj areoj kaj alio ankaŭ ĉi-jare kunigu homojn el la kvartalo kaj de ekstere sur la Esperantoplaco.

GGmbH A-Z Hilfen Berlin (Komunutila Societo kun limigita responso A-Z Helpoj Berlino) kun sia socia engaĝiĝo kaj Esperanto-Ligo Berlino r.A. kun sia baza celo de interkultura kompreniĝo komune kun ceteraj unuiĝoj, institucioj kaj loĝantoj ĉirkaŭ la Esperantoplaco aranĝas la Someran Feston por

– informi pri siaj intencoj kaj ofertoj kaj resti en interkonsiliĝa kontakto pri tio

– plivalorigi, pli interese aranĝi kaj pli konatigi la Esperantoplacon kiel lokon de renkontiĝoj inter kulturoj

– atentigi pri la situacio kaj la ŝancoj en la kvartalo ĉirkaŭ la Esperantoplaco.

La muzikan, dancan kaj teatran programon meze de la placo prezentos infanoj kaj junuloj el la infanvartejo Sankta Rikardo, el la Löwenzahn-Grundschule (Leontoda Elementa Lernejo) kaj el la Interkultura Teatra Centro ĉe la Esperantoplaco, krome la Esperanto-kantofaranto Stephan Schneider.

La kampanjon „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko“ malfermos la aranĝantoj per siaj pensoj pri la placo kaj la kvartalo.

Kunlaborantoj de A-Z Hilfen Berlin klarigas siajn helpofertojn por enmizeriĝintaj junaj plenkreskuloj kaj aldone zorgos pri kafo kaj kuko ĝueblaj komforte ĉe tabloj.

Ili ankaŭ kune kun la Interkultura Teatra Centro okupiĝas pri agadeblecoj por infanoj. Pri junuloj okupiĝas Outreach Neukölln kaj la Junulara Klubo „Die Scheune“ (Fojnejo) per futbal- kaj basketballudoj sur la pilko-ludejo.

La verdigan eventon sur la placo organizas la „Stadtagenten“ (Urbaj Agentoj) pere de la programo “Soziale Stadt” (Sociala urbo).

La artisto Christoph agi Böhm prezentas la aktualan staton de sia arta projekto „Vogel/Welt/Stadt“ („Birda/Monda/Urbo) sur la Esperantoplaco.

La internacian lingvo Esperanto la vizitantoj spertos dum la muzika programo kaj ĉe aliaj okazoj dum la festo.

Niaj someraj festoj estas tradicio kun pozitivaj impulsoj por la Esperantoplaco. Ankaŭ de la festo la 14-an de septembro ni atendas interesajn ideojn por tiu ĉi Novkolonja placo, la verda oazo proksime de la stacidomo Sonnenallee, la pordego al la Bohemia Kvartalo kaj al la malnova Rixdorf.

La somera festo estas subtenata el financaj rimedoj de la agadfonduso de Quartiersmanagement (Kvartala Manaĝado) pere de la programo „Soziale Stadt“.

Se vi deziras pliajn informojn, bonvolu kontakti:

A-Z Hilfen Berlin gGmbH Geschäftsstelle: Am Treptower Park 28-30, Haus A, 4. OG, 12435 Berlin

Tel.: 030. 843 134 95 / Fax: 030. 843 134 98 / E-Mail:

 

Deutscher Esperanto-Bund

Tel: 030 / 5106 2935 / Fax: 030 / 4193 5413 /

 

Retpaĝoj de partoprenantaj partneroj:

A-Z Hilfen Berlin gGmbH          www.a-z-hilfen.de/index.php?id=2

Esperanto-Liga Berlin e. V.          www.esperanto.berlin bzw. www.esperanto.de/de/esperantoladen

Stadtagenten Benedict & Lorenz GbR           www.stadtagenten.org

Galerie bauchhund                    www.bauchhund.de

Katholische Kirchengemeinde St. Richard          www.st-richard-berlin.de/verzeichnis/objekt.php?mandat=68839

Quartiersmanagement Richardplatz Süd          www.richard-quartier.de

Interkulturelles Theaterzentrum Berlin          www.itzberlin.de

Löwenzahn-Grundschule www.loewenzahn-schule.de

Jugendclub „Die Scheune“ (AWO) www.awo-südost.de/jugendarbeit-die-scheune

Outreach Mobile Jugendarbeit Neukölln http://outreach6.spinnenwerk.de/~outreach0815/aktuelles/browse/2.html

AG Urban http://www.ag-urban.de/

 

Michael Schröder, Bereichsleiter Wohnungslosenhilfe, A-Z Hilfen Berlin gGmbH

Ronald Schindler, Vorsitzender der Esperanto-Liga Berlin e. V.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Infostand, Fest, Esperantoplatz and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *