Septembra ludado 2016

Post unumonata paŭzo pro ABELO (kiu estis tre sukcesa, kaj pri kiu raporto espereble baldaŭ aperos), ni denove dum aŭgusto renkontiĝis kaj ludis ĉe la glaciaĵkafejo Kibo.

Sep homoj partoprenis kaj ni ludis la jenajn ludojn: Hase und Igel, 6 nimmt/Take 5, Boost, Yavalath, Isle of Sky, Siedler von Catan/Settlers of Catan, Cartagena, Res Publica, kaj Mamma Mia.

20160820_153127

20160820_162544

20160820_175926

La sekva ludado okazos je sabato, la 17a de septembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo (la lasta “somera” kaj tial pli longa monato de 2016).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 17 de septembro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/283829922009401/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *