6-a Somera Festo sur Esperantoplaco – bonhumora – kvartalorientita – mondmalferma

La jamajkaj palmoj sur la afiŝo promesis ne tro multe. Jonny M. entuziasmigis ankaŭ ĉijare la vizitantojn de la Somera Festo sur la Esperantoplaco merkrede, la 29-an de aŭgusto per regea muziko, kaj li  kantis ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en japana kaj hispana lingvoj.

Aldone li komentis siajn engaĝitajn kantojn en germana kaj rakontis pri siaj Esperanto-vojaĝoj kiel kantisto. „Dankon al miaj plej bonaj amikoj en la mondo“, li kantis kaj nomis kelkajn. Por alispeca bonhumora muziko ĉe la komenco kaj fine de la festo zorgis Hartmut Mittag per tirharmoniko kaj meze de la festo Alexander Danko per akordiono.

Per la salutvortoj de la tri aranĝantoj Ronald Schindler por Esperanto-Ligo Berlino (ELB), Rolf Kemnitzer por Interkulturelles Theaterzentrum (Interkultura Teatra Centro – itz) kaj Christian Schaaf por A-Z Hilfen Berlin (A-Z Helpoj Berlino) estis malfermitaj la festo kaj la evento „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!”, kaj apud belaj paroloj pri suna vetero kaj la belega atmosfero estis priparolitaj problemoj sur la placo kaj en la kvartalo.

La distrikta konsilanto Jochen Biedermann, kiu pasinte povis rigardi el sia loĝejo al la placo, ĝojis pri tio, ke la placo nun fariĝis loko de renkontiĝoj, sed en sia salutvorto li precipe parolis pri kreskantaj problemoj pri luado kaj alvokis la homojn, turni sin al la Mieterberatung (Konsilejo por luantoj).

La interkulturan karakteron de la festo substrekis la elpaŝo de la direktorino de Pola Instituto Berlino. Ŝi komence de la festo ripetis la tradician „Bonvenon sur la Esperanto-placo en pola lingvo: „Witamy na Esperanto-Placu!”

En salutvorto ŝi akcentis pri la speciala rilato de Pollando al Esperanto kaj ĝia kreinto Ludwig Zamenhof, indikis pri konataj internaciaj Esperanto-aranĝoj en Pollando, ekzemple la kulturfestivalo ARKONES en Poznano, kaj pri evento de sia instituto en junio ĉi-jare sub la temo “Esperanto kiel portanto de Esperanto-kulturo”.

Ke Pollando aperas kiel naskiĝando de Esperanto, ke ĝi havas ĉi tiun internacian lingvon ekde 2014 sur la listo de sia kulturheredaĵo kaj grave kontribuas al la internacia Esperanto-kulturo, ankaŭ evidentiĝis en la multe atentita germanlingva ekspozicio “Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa jaro 2018”.

La ekspozicio montris, kiamaniere homoj, unuiĝoj, institucioj en multaj landoj de Eŭropo kontribuas al la Esperanto-kulturo. Estis prezentitaj inter alie eldojnejoj kiel „Sezonoj“ en Kaliningrado (Ruslando) kaj „Flandra Esperanto-Ligo“ en Antverpeno (Belgio), verkistoj kaj verkistinoj kiel William Auld (Skotlando – Granda Britio) kaj Spomenka Štimec (Kroatio), organizaĵoj kiel Universala Esperanto-Asocio (sidejo en Roterdamo – Nederlando) kaj la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (sidejo en Vilno – Litovio), kulturaj institucioj kiel la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB) en Vieno (Aŭstrio) kaj la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio).

El la pli ol 100 vizitantoj de la festo ĉirkaŭ 20 parolis Esperanton. Eksonis apud la germana ankaŭ la hispana, la araba kaj aliaj lingvoj. Oni ĝuis la kukon, mem faritan de kunlaborantoj de A-Z Hilfen, aŭ la senalkoholajn koktelojn, aŭskultis la muzikon aŭ informis sin ĉe la standoj de la unuiĝoj pri iliaj ofertoj.

Unuafoje ĉeestis en la festo Yopic e.V. (r.A.), unuiĝo, kiu donis al la vizitantoj de la festo instigojn por receptoj sen viando, por apartigo de rubaĵo kaj por persona kontribuo al protekto de klimato. Ĉe la stando de la Quartiersmanagement (Kvartala Manaĝado) apud multaj informmaterialoj estis kvizo, per kiu oni spertiĝis pri la kvartalo. Kian subtenon A-Z Hilfen (A-Z Helpoj) donas al senloĝejaj junaj homoj, tion klarigis la kunlaborantoj en la kafejo.

Al amuzlegado en Esperanto libroj, al rigardo en la vortaron aŭ en la lernolibron instigis la Esperanto-stando, ĉe kiu la Esperanto-spertulo Gerd Bussing donis informojn. Reprezentanto de la partio „Eŭropo Demokratio Esperanto”, partoprenonta en la Eŭropa baloto, klarigis, kial laŭ lia opinio komuna lingvo estas grava por Eŭropo.

Infanoj estis tre bonvenaj en la festo. Multaj unue volis esti ŝminkitaj ĉe la ŝminkstando de itz, kelkiuj unue turnis sin al la butonaparato ĉe la A-Z-Hilfen-stando aŭ kuris al la najbara pilkluda placo por pilkludi kun la kunlaborantoj de la Junulara klubo de AWO „Die Scheune“ (Garbejo). Kuraĝaj knabinoj el la Löwenzahn-Grundschule (Leontoda baza lernejo) eĉ elpaŝis kaj ricevis multe da aplaŭdo por ilia kantado.

Ekde 16-a horo interesuloj entreprenis esplorekskurson en la preĝejo Sankta Rikardo, malfermita pro la somera festo . Sinjorino Patermann sperte respondis la demandojn pri la altarvando, pri pentraĵoj, reliefoj kaj aliaj objektoj en la monumente protektita preĝejo.

Samtempe aliaj jam ĝardene agadis sur la verdaj areoj de la placo, gviditaj fake de kunlaborantoj de „Kiez und Natur” (Kvartalo kaj Naturo) kadre de la projekto „Empowerment für Umweltbewusstsein“ (Kapabligo por media konscio). Plantoj, materialoj kaj iloj estis je dispono. Jam unu semajno antaŭ la festo dum evento estis forigitaj herbaĉoj kaj rubaĵo de la placo, estis farbigitaj la benkoj kaj pentritaj salutoj en Esperanto sur ili. Ankaŭ la skribo sur la memortabulo antaŭ la kverko estis renovigita.

Ni ne sukcesis, ĝustatempe renovigi la detruitan montrokeston. Pro tio la informfafiŝo pri la placo nur provizore estis instalita. Sed pri la nova montrokesto oni laboras.

Per la financoj el la agadfonduso de la Kvartala Manaĝado Richardplatz Sudo kadre de la programo Sociala Urbo, per la persona engaĝo de loĝantoj kaj aktivuloj de unuiĝoj kaj institucioj kaj ilia teama spirito la 6-a Esperantoplaca festo kun agadoj, renkontiĝoj kaj interparoladoj estis sukcese aranĝita kvartalorientite kaj mondmalferme.

Fritz Wollenberg (teksto kaj fotoj)

This entry was posted in Infostand, Fest, Konzert, Esperantoplatz and tagged , , , , , . Bookmark the permalink.

2 Responses to 6-a Somera Festo sur Esperantoplaco – bonhumora – kvartalorientita – mondmalferma

  1. Pingback: 7-a Somera Festo sur Esperantoplaco – 28-an de aŭgusto 2019 |

  2. Pingback: Saluto el Parizo |

Comments are closed.