14-a de januaro 2019, 19h30
Rerigardo al la jaro 2018 en Berlino kaj aliloke kun multaj fotoj kaj antaŭenrigardo al la jaro 2019
- Wera Blanke raportos pri la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST– oktobro 2018 en Modra-Harmónia, Slovakio)
- Johann Pachter pri la Zamenhoffesto en Vieno (decembro 2018, Pola Instituto)
-
Propono por la Jartemo 2019 en danziger50:
„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”
Okazo por la jartemo estas la jubileo – 100 jaroj virina balotrajto en Germanio. En januaro 1919 okazis la unua baloto en Germanio, en kiu virinoj balotis kaj estis balotitaj.
28-a de januaro 2019, 19h30
„Kiel traduki ‚Maultasche‘ – terminologiaj konsideroj pri regiona specialaĵo“ – bonguste gajeta „PowerPoint“-prelego de Wera Blanke en Esperanto (unuafoje prezentita dum KAEST 2018)
Fotoj: Glaser, Glück,Saxl de Walter Kermann, la aliaj de Fritz Wollenberg
Al la renkontiĝejo “danziger50”!