Temoj danziger50

14-a de januaro 2019, 19h30

Rerigardo al la jaro 2018 en Berlino kaj aliloke kun multaj fotoj kaj antaŭenrigardo al la jaro 2019

  • Wera Blanke raportos pri la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST– oktobro 2018 en Modra-Harmónia, Slovakio)
  • Johann Pachter pri la Zamenhoffesto en Vieno (decembro 2018, Pola Instituto)

    Kelkaj prelegintoj 2018 en danziger50: Anna kaj Dima el Ruslando (eldonantoj kaj redaktoroj), Evildea (Richard) el Aŭstralio (jutubumanto), Araksja el Armenio (Esperanto-instruistino)

  • Kelkaj Esperanto-eventoj en Berlino 2018: Somera Festo sur la Esperantoplaco, Adiaŭo de la bicikla karavano al la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, promeno kun la japana esperantistino Mikiko al lokoj de memoro

    Propono por la Jartemo 2019 en danziger50:

„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”

Okazo por la jartemo estas la jubileo – 100 jaroj virina balotrajto en Germanio. En januaro 1919 okazis la unua baloto en Germanio, en kiu virinoj balotis kaj estis balotitaj.

Kelkaj engaĝiĝantaj virinoj en la Berlina Esperantlingva komunumo: Margarete Glaser (1901/1902?-1984) Esperanto-instruistino, interpretistino, estraranino, Margarete Saxl (1889/1891?-1938), Esperanto-instruistino, aŭtorino de lernolibro, Hella Sauerbrey (1920-1981), Esperanto-instruistino en Orienta Berlino, tradukistino, estraranino, Ina Tautorat (nask. 1944), prezidantino de Esperanto-Ligo Berlino 1977-1991, sekretariino de Loka Kongresa Komitato de Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino

 

28-a de januaro 2019, 19h30

Kiel traduki ‚Maultasche‘ – terminologiaj konsideroj pri regiona specialaĵo“ –  bonguste gajeta „PowerPoint“-prelego de Wera Blanke en Esperanto (unuafoje prezentita dum KAEST 2018)

Fotoj: Glaser, Glück,Saxl de Walter Kermann, la aliaj de Fritz Wollenberg

 

Al la renkontiĝejo “danziger50”!

This entry was posted in Vortrag, Berlin, Danziger 50 and tagged , , . Bookmark the permalink.