Temoj danziger50 – 2019 – 02

Okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto“ en Germanio nia Jartemo 2019 estas:

„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”

 

En niaj vesperaj aranĝoj speciale virinoj kun sia publika agado estu elstarigitaj, spertu aprezon kaj havu ŝancon elpaŝi. Virinoj, kiuj pasinte grave agadis en nia Esperantlingva komunumo estu prezentataj, priskriboj de iliaj vivo kaj verko estu esplorataj kaj kompletigataj.

Prelegantaj kaj prezentitaj virinoj en januaro kaj februaro

Judith Meyer – Wera Blanke – Lena Karpunina
Fotoj: Fritz Wollenberg

Judith Meyer, komputila lingvistino, reganta 12 lingvojn, 6 el ili kun kapableco prelegi. Ŝi sin engaĝas en la poliglota movado, en la movado Diem25, prelegas, organizis konferencojn, verkis kelkajn prilingvajn librojn, inter ili anglalingvan Esperanto-kurson.

Wera Blanke esploris, publikigis kaj prelegis pri planlingvaj fontoj de terminologiscienco kaj terminologia agado en la Esperantlingva komunumo kaj iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron (TEC) de UEA (Budapeŝto 1987). Ŝi ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis (2006) de Infoterm, Eugen-Wüster-Archiv Wien kaj Österreichische Nationalbibliothek pro siaj meritoj pri la terminologisciencaj esploroj lige al planlingvoj kaj esperantologio.

Lena Karpunina (1963-2013) estis rusdevena verkistino de originala Esperanto-literaturo, membro de la Akademio de Esperanto kaj de Akademio Literatura de Esperanto. Multaj el ŝiaj rakontoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA.

28-a de januaro 2019, 19h30

„Kiel traduki ‚Maultasche‘ – terminologiaj konsideroj pri regiona specialaĵo“ –  bonguste gajeta „PowerPoint“-prelego de Wera Blanke en Esperanto (unuafoje prezentita dum KAEST 2018)

11-a de februaro 2019, 19h30

Lena-Karpunina-vespero – En decembro 2018 estis transdonita la postlasaĵo de la Esperanto-verkistino Lena Karpunina al la Aŭstra Nacia BIblioteko. Tiuokaze Gerd Bussing prelegos pri ŝiaj vivo kaj verko rilate al la transdonitaj materialoj.

25-a de februaro 2019, 19h30

“Kiel mi verkis la novan ‘Teach Yourself Esperanto’ kurson” La komputila lingvistino Judith Meyer prelegos.

 

Al la renkontiĝejo “danziger50”!

 

This entry was posted in Danziger 50, Uncategorized and tagged . Bookmark the permalink.