ARKONES kun berlina Klezmer

Jen la raporto de Liba Gabalda en Magdeburga Folio N-ro 137(37) Januaro-Februaro 2017. La tuta enhavo kaj adreso por akiri en la germana versio.

Partoprenis berlina Klezmer-grupo »Klezmorim Sennomaj«

La 32-a ARKONES  23. – 25. 9. 2016

XXXIII-a ARKONES – 22 – 24 IX 2017

La antaŭlastan semajnon de septembro jam la 32-an fojon okazis en Pollando en la urbo Poznano la tradiciaj ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES). La aranĝo okazis en fervojista kulturdomo tute proksime de la bela urbocentro. Partoprenis ĝin 208 esperantistoj el 21 landoj.

En tri tagoj la organizantoj sukcesis proponi riĉegan programon: trideko da prelegoj, filmoj, koncertoj, spektakloj kaj aliaj prezentadoj. En la koridoro la partoprenantoj povis rigardi ekspozicion “Woodstock 2016 – Multkultura Vilaĝo”. La nivelo de prezentitaj programeroj estis alta danke al kontribuo de konataj profesoroj kaj eminentuloj el la interlingvistikaj studoj ĉe la universitato UAM de Poznano, kiuj la aranĝon ankaŭ partoprenis. La libroservo proponis librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Surloke funkciis bufedo kun kafejo, kie la ĉeestantoj povis refreŝiĝi per biero kaj ne tro koste manĝi.

Listigo de programeroj ne sufiĉas por priskribi la tutan aranĝon. Okazis primovada kunveno de la pola E-junularo, kurso pri unua helpo. Estis prezentita la libro “Memoraĵoj de kampara knabo”. Oni parolis pri la greka krizo, pri lingva diverseco, pri apliko de la 15-a regulo, pri bliss-a skribo, pri feroaj dancoj kaj spritaj splitoj, pri beletra almanako, pri amo de la vidpunkto de psikologo, pri projekto de Esperanto-domo en Katmanduo, pri sekreto de abeloj, pri kuirarto de la antikva Romo kaj pri aliaj interesaj temoj. Paralele kun Arkones okazis unu-semajna trejnado konektita kun la projekto ERASMUS+ en kiu partoprenis 3 Germanoj, 3 Slovakoj kaj 7 Poloj. Ĝi estis gvidata per Katalin Kováts kaj Silvain Lelarge. La projekto celas eduki venontajn instruistojn kaj aktivistojn de Esperanto. Tre grandan sukceson havis la teatraĵo “La kredito” prezentita de Georgo Hanzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ.

Pri meritoj de Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke, kiuj kun bedaŭro forpasis ĉi-jare, omaĝis Ulrich Lins, Barbara Pietrzak, Probal Dasgupta kaj Katalin Kováts subgvide de Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor. Sojle de Zamenhof-jaro 2017 parolis Barbara Pietrzak kaj pri digna festado de la sama afero internacie en Germanio kaj Pollando parolis Johano Pachter.

La organizantoj zorgis pri altnivela muzika programo okazinta en la granda salono Spegulejo. Ni spektis koncertojn kaj aliajn amasajn aranĝoj kiel ĉendancado kaj filmprezentadoj. La unuan vesperon ni povis aŭskulti altnivelan piankoncerton de Joachim Kolpanowicz. Mikaelo Bronŝtejn prezentis kantojn de rusiaj bardoj kaj Tomio Frejarö gitarludis kaj kantis. Sekvan tagon prezentiĝis kaj koncertis sur scenejo la ensemblo “E-familio kaj Gosia Sarata”, kies junulara parto kantis kelkajn kantojn kaj kantigis la publikon per popularaj konataj kantoj.

Dum la tradicia miel-vespero ni estis regalitaj per medo. Varia prezentado de muzikaĵoj ne elrevigis la partoprenantojn kaj instigis ilin al dancado je la fino. Prezentiĝis arkonesa koruso, kantis Zuzana Kornicka. El Berlino venis ensemblo “Klezmorim Sennomaj” kaj la vespero finiĝis per energiplena koncerto de duopo Slezak.

ARKONES estas festivalo, kiun partoprenas konataj artistoj el Esperantujo kaj la vesperaj programeroj abundas je kvalitaj koncertoj. Ĝi estas etos- kaj kulturplena aranĝo. Al la bona evento ankaŭ kontribuas kutime belega aŭtuna vetero.

 

This entry was posted in Konzert and tagged , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *