(Deutsch) Esperanto-Sprachprüfung (GeRS) am 08.06.13 in Berlin

En Berlin okazos la 8an de junio ekzamensesio por la KER-ekzameno en Esperanto. Ĉar ni bezonas minimuman kvanton da 5  homoj, ni petas vian plej eble baldaŭan antaŭregistriĝon per la formularo.

Tempo: 09:00-13:00

Loko: Danziger Str. 50, 10435 Berlin, 1. OG

je Facebook

Kotizoj

Kotizoj varias depende de la nivelo inter 34 € kaj 42 € por la skriba sesio por Germanoj. Por sesio je nivelo C1, membroj de TEJO ricevas repagon de 15 €.

Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker

Eble tiu kanto povas vin motivigi partopreni 🙂

Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013.

La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ektstera mondo estas ripetendaj.

La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013.

Ĝi tamen diferencas iom de la unua sesio.

En la plimulto de la urboj eblos nur skriba sesio (detalojn vidu sube), sed en kelkaj lokoj, kie kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj troviĝas, eksperimentcele eblos okazigi ankaŭ la parolan parton, por kiu ni uzos skajpon aŭ la servojn de Google +.

Por havi la rajton aranĝi lokajn sesiojn denove sufiĉas se en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj: sume el ajna(j) nivelo(j). Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj. 

Nur skriba sesio

1) konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj je C1 nivelo argumentado kaj kompreno de 2 legitaj tekstoj. )

2) daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive laŭ la niveloj B1/B2 kaj C1.

3) signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon.

4) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo

5) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen inter rigore difinitaj kondiĉoj, sub la reĝisorado de por tiu celo komisiita persono, la t.n ekzamengvidanto.

La parola parto:

1) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen kun speciale trejnita loka persono kaj unu ekstermovada kontrolisto, inter rigore difinitaj kondiĉoj kaj en ejo bone ekipita je retkonekto, retkamerao kaj sonsistemo.

2) konsistas el du partoj: grupe trapasenda laboratoria parto (kontrolo de kompreno de du aŭditaj tekstoj, je ĉiu nivelo ĉ. 40-minuta daŭro), kaj 20-minuta antaŭkomisiona parto

3) la laboratoria parto devas okazi samtage kun la skriba parto

4) la antaŭkomisionan parton necesas aranĝi alitage kaj por ĝi necesas la specialaj teknikaj kaj personaj kondiĉoj, do, certe ne eblos ĉie.

5) post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la parola parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la skriban parton de la sama nivelo pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon.

6) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo

Atentu: ne eblas ene de unu sesio miksi la nivelojn, do, ekz. trapasi je B2 la parolan parton kaj je C1 la skriban.

Ni petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon.

Por anonci la simplan deziron kaj indiki ke vi komencas enketi pri la sesio bv. lasi mesaĝon en la speciala parto de la FORUMO aŭ skribu al la suba adreso.

Tiea enskribiĝo ankoraŭ ne signifas sindevigon, nek rajtigon de niaflanke je okazigo de la sesio.

Je konkreta decido de la partopreno kiel unuan kontaktiĝon bv. sendi la sekvajn informojn al la suba adreso:

1) lando, urbo, loko de la planata ekzameno

2) ni petas aparte indiki, se la loko jam okazigis la unuan sesion kaj la helpantoj, lokoj estos la samaj kiel en 2012

3) laŭnivela (proksimuma) kvanto de la kandidatoj

4) nomo, kontakteblo (ankaŭ skajpa kaj telefona) de la loka organizanto kaj eventualaj jam konataj helpantoj.

Proceduro de la ekzamensesio

1) La kursgvidanto/loka organizanto anoncas la intencon okazigi sesion kaj liveras la supre petitajn informojn

2) La komisiono kontrolas la kondiĉojn kaj provas trovi taŭgan gvidonton

3) Okaze de favoraj kondiĉoj la komisiono publikigas la sesion en la retejo de la ekzamenoj kaj la kandidatoj povos tie aliĝi elektronike

4) Okaze de peto de parola sesio necesos pliaj striktaj kaj seriozaj preparoj, trejnado kaj testado de la teknikaĵoj.

5) Je sufiĉe da aliĝoj la komisiono aprobos kaj fiksos la sesion, trejnos la elektitajn gvidontojn kaj faros la necesajn preparlaborojn.

6) La loka organizanto de la sesio kolektas la kotizojn kaj ĝiras la sumon al UEA

7) La komisiono sendos poŝte al la ĉefa ekzamengvidonto la materialojn

8) Okazos la ekzameno laŭ la antaŭe deciditaj horo kaj cirkonstancoj, ĉiuokaze la 8an de junio.

8) La gvidantoj fotokopios la testojn, kaj poste sendos la originalojn al Budapeŝto, kaj ili gardos fermitaj la kopiojn ĝis la pliaj instrukcioj.

Rimarkendas, ke la poŝtokostoj kaj eventualaj kostoj de la ekzamengvidontoj, luado de ekzamensalono kaj aliaj surlokaj kostoj ŝarĝos la organizontojn kaj ne UEA aŭ ITK.

Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker

This entry was posted in Sprachprüfung, Berlin, Kurso, Fortgeschrittene, Termin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *