Urbogvidilo „De Zamenhofparko al Rummelsburger See“ aperas en decembro

En decembro aperos la dulingva urbogvidilo „De Zamenhofparko al Rummelsburger See“ kiel volumo 1 de la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo en la eldonejo Fritz Wollenberg, ISBN 978-3-9823965-0-7, prezo: 6 Euroj.

 

La 52-paĝa volumo en praktika A5-formato enhavas vojskizon, vojpriskribon kaj informojn pri vidindaĵoj kaj kun ili ligitaj facetoj de la Esperanto-kulturo, estas riĉe ilustrita (54 koloraj fotoj) kaj kompletigita per indekso de personoj, bibliografio kaj Malgranda Esperanto-gramatiko por lernantoj.

 

Ĉirkaŭ 2 horojn la ekskurso gvidas tra Rummelsburg, urboparto de Berlino-Lichtenberg, kaj najbaraj lokoj ĝis la pitoreske aspekta Rummelsburger See (Lago de Rummelsburg).

 

Dum la Esperanto-aranĝoj la 6-an de decembro Lunde ĉe Viktoriaparko kaj la 11-an de decembro Zamenhoffesto oni ofertos la urbogvidilon.

 

This entry was posted in Lichtenberg and tagged , , , . Bookmark the permalink.