Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2022 – Karl Maier (1901–2000) jarcenta vivo kun Esperanto

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

7-a de februaro 2022, 19h30

„Karl Maier (1901–2000) jarcenta vivo kun Esperanto“

Okaze de lia 121-a naskiĝdatreveno la 1-an de februaro ni memorigas pri berlina esperantisto,kiu ĝis hodiaŭ influas la Esperanto-vivon en Berlino.

Ni rigardas al lia aventurriĉa vivo en Usono, Meksiko, Japanio kaj Ĉinio, la intiman ligon al la ĉina kulturo, kiun li kaj lia edzino Hedwig (1909-1997) ĉiam flegis, lia engaĝiĝo por legaligo de Esperanto-agado en GDR kaj por alirebligo de la Esperanto-kolekto en Ŝtata Biblioteko. Sian grandan heredaĵon li heredigis al Ĉina Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo Berlino, kies posteulo ELBB uzas ĝin aktuale por financi la Esperanto-vivon en Berlino.

La paĝo pri Karl Maier en Esperanto-Vikipedio nun estas prilaborita kaj aktualigita.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged , , , . Bookmark the permalink.