Hodler nekonata

Berlina muzeo montras Hektor Hodler, kiel la Esperanto-mondo gxis nun ne vidis lin. Okaze de lia 100 jara datereveno de lia morto la 31an de marto UEA atentigis pri la svisa jxurnalisto, kiu estas rigardata kiel fondinto. Sur la kovrilo de la aprila numero de revuo Esperanto, kiun li redaktis de 1907 gxis sia morto videblas Hodler en la konata maniero.

Estas konata, ke li estis filo de la pentristo Ferdinand Hodler kaj aperis kiel modelo sur diversaj pentrajxoj. La Berlinische Galerie Landesmuseum für Moderne Kunst (Berlinische Galerie, landa muzeo por moderna arto) malfermis la 1 la ekspozicion „Ferdinand Hodler und die Berliner Moderne“ Ferdianand Hodler kaj la “Berliner Moderne”), kiu videblas gxis la

Anbetung

Ferdinand Hodler, Anbetung, 1893/94, Foto: © Kunsthaus Zürich

En la  gazetara informo pri la ekspozicio estas substrekita la speciala rilato inter la patro kaj la filo. Videblas diversaj pentrajxoj, inter alie la speciale menciita (traduko el la germana)

  • La interna cirklo– La modeloj de Hodlers Modelle : edzinoj, amatinoj, infanoj, amatinoj.– Ferdinand Hodler ofte bildigis sian internan cirklon, cxu per portreeo, cxu per simbolaj figuroj. Precipe la amata filo Hector ofte estis lia modelo. Jam kiel infano li aperas en komponajxoj kiel „Anbetung“ (adoro), simbolo de humila sinturno de homo al naturo. Kvankam la eta Hektor estas prezentita troigita, ne eblas nei la portretan aspekton. Pentrajxoj, kiel cxi tiu pruvas la aman rigardon al la filo.

Ferdinand Hodler, Portrait of Augustine Dupin with Hector 1888

Supozeble malmultaj Esperantistoj vidis la adoratan pioniron, kies rango estas tuj post Zamenhof, kiel diketa bebo, kiel estas pentrita 1888 kun sia patrino Augustine Dupin mallonge post la nasko.

Geheiratet hat Ferdinand Hodler die Mutter seines Sohnes allerdings nicht. Edzino sxi neniam igxis, sed lastfoje Hodler pentris sxin morta en 1909. En cxi tiu momento la filo jam havis nomon en la Esperanto-Movado.

Lia aspekto similis al la bildo sur la afisxo, per kiu la muzeo varbas por la ekspozicon en Berlin.

Revuo Esperanto skribas (pagxo 75-80, 2020),

  • un tagon, en februaro 1903, Edmond venis en la klason kaj mon ris al Hector gramatikon de Esperanto, ricevitan de la patro. “Bonan tagon”, li diris al Hector, kredante lin surprizi per vortoj en nekonata lingvo. “Saluton!” tiu respondis Esperante, kun brilo en
    la okuloj. “Ankaŭ mi eklernas, ĉar mi trovis lernolibron inter paperaĉoj.”
  • Post tri semajnoj la amikoj jam flue interparolis. Ili fondis klubon kaj hektografitan gazeton, Juna Esperantisto, la unuan periodaĵon por lernejanoj. La redaktejo estis sur la lernejaj benkoj, la presejo kaj bindejo sub lavitaj tukoj en la subtegmento de la domo de
    Edmond.
  • La aktivado ne estis limigita al la rondo de lernejanoj. En 1906 Ĝenevo gastigis la Duan Universalan Kongreson (UK) – kaj ĝin plejparte organizis Privat kaj Hodler. Tiu kongreso verŝajne decide influis, ke Hodler de tiam tute dediĉu sin al Esperanto.
  • Feliĉe, la patro intertempe akiris famon kaj estis jam riĉa. Tio ebligis al la filo vivon liberan de financaj zorgoj.
  • Fine de 1906 Hodler aĉetis de la franco Paul Berthelot la gazeton Esperanto, la nunan organon de UEA.
  • La unua numero sub la respondeco de Hodler aperis la 12-an de februaro
    1907. La gazeto servis al li kiel tribuno por aŭdigi sian opinion pri la Esperanto-movado.

Renkonti la junan Hodler

Berlinische Galerie estas unu el la plej juna muzeoj de la cxefurbo kaj kolektas artajxojn, kiuj ekestis en Berlino 1870 gxis hodiaux – kun loka fokuso kaj internacia signifo samtempe.

Adreso: Alte Jakobstraße 124–128, 10969 Berlin

Buso: M29 Waldeckpark, 248 Jüdisches Museum

 U1 Hallesches Tor, U6 Kochstr. /Hallesches Tor, U8 Moritzplatz

La  Enciklopedio de Esperanto skribis 1934: “Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj”. Halka ankaŭ diras: “Hodler estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari Esperanton praktike uzebla, per tio preparante internacian tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de internacia organizo amasmovadon esperantan, malgraŭ, ke li bone sciis, ke Esperanto progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj”.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Berlin, UEA and tagged . Bookmark the permalink.