Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2021 – D-ro Ernst Kliemke – respondeculo por orientafrika fervojo

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

1-a de novembro 2021, 19h30

„D-ro Ernst Kliemke – respondeculo por orientafrika fervojo“

La prelegon pri la interesa berlina esperantisto kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio 1925–1929) Ernst Kliemke faris Roland Schnell jam en la virtuala Transponta Esperanto-Kongreso kadre de la faka programo de IFEF. Kliemke ja kiel direktoro de la orientafrika fervoja kompanio en la tiama germana kolonio organizis la konstruon kaj funkcion de metroŝpura fervoja linio inter Daressalam kaj Tanganjika-lago. Aŭskultu nun reale la prelegon en Esperanto-butiko. Roland Schnell priskribas la defiojn alfrontatajn, kiam Kliemke planis kaj realigis la projekton, parolas pri la tasko de la linio, la rolo de Kliemke, pri liaj ideoj kaj vizioj.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark. Bookmark the permalink.