Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2021 – Retrorigardo al la jarkunveno de la Societo pri Interlingvistiko en 2021

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

6-a de decembro 2021, 19h30

„Retrorigardo al la jarkunveno de la Societo pri Interlingvistiko en 2021“

La 31-a jarkunveno de la Societo pri Interlingvistiko okazis de la 12-a ĝis la 14-a de novembro 2021 en Junulargastejo Berlino Ostkreuz kun la ĉeftemo Planlingvo kaj arto.

Ni retrorigardos al la interesaj prelegoj, faritaj ĉijare denove en ĉeesto, kaj al la voĉlegado de la aŭstria verkisto kaj Georog-Büchner-premiito 2021 Clemens J. Setz („Die Bienen und das Unsichtbare“) kun posta interparolado.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged . Bookmark the permalink.