Metzger-Platz Feb. 2018

Post la vintro la laboroj sur Max-Josef-Metzger-Platz in Berlin-Wedding rapide progresas. Tamen ne estas atendebla, ke la placo estos preta ĝis la naskiĝtago, sabato la 3an de februaro.

Estas videblaj la vojoj, kiuj ĉirkaŭumos la placon, kiel antaŭvidata de la  planantoj . Respondecas »Büro Jahn, Mack und Partner« en Sanierungsgebiet Müllerstrasse

La memorŝtono, kiu ĝis nun estis la sola indiko al la nomdonanto, restu. Aktuale komence de februaro 2018 ĝi troviĝas meze en la konstrulaboroj.

Bedaŭrinde ĝis nun ne eblis, malgraŭ fojaj provoj, eksii, kiu historisto esploru pri la biografio de Metzger kaj kiu proponos kaj kiu lingve kontrolos la instigajn sloganojn en Esperanto, kiuj laŭplane estos skribotaj sur la vojoj.

This entry was posted in Max Josef Metzger. Bookmark the permalink.

1 Response to Metzger-Platz Feb. 2018

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *