Moser pri Svitavy

La 22an de januaro 2018 parolis Hans Moser en la Kulturzentrum Danziger 50 pri internacia Esperanto-konferenco en Svitavy en septembro 2017. En la urbeto en la proksimeco de  Pardubice ekzistas de 10 jaroj Esperanto-Muzeo, prizorgata de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Kiel la  10. ekspozicio dum 10 jaroj estis malfermita en junio 2017 la ekspozicio »La Homo kontrau Babelo« kaj en septembro  2017 okazis internacia konferenco.

Hans Moser kontribuis al la programo en Svitavy per piano.

Partoprenantoj de la internacia konferenco en septembor 2017 (fotis: Hans Moser)

Ekspozicio “LA HOMO KONTRAŬ BABELO” 

La nova tutjara ekspozicio »LA HOMO KONTRAŬ BABELO« estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj.

Programo de la inaŭguro

Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.

La ĉefaj pluaj jubileantoj, prezentitaj en la ekspozicio estas F.V. Lorenz kaj T. Čejka.

František Vladimír Lorenz (1872-1957) estis poligloto (laŭ atestantoj onidire scipovinta centon da lingvoj!) kaj multflanke talentita homo, en Esperantujo konata kiel Francisco Valdomiro LORENZ. Kiel 18 malriĉa studento el propraj rimedoj eldonis en Pardubice en 1890 la unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj. Du jarojn pli poste li elmigris al Brazilo, kie li vivis kaj verkis ĝis sia morto. Tie li fakte fondis Esperanto-movadon kaj ĝis nun onidire li estas tie la tria plej konata kaj plej populara ĉeĥdevena persono.

Pri lia rimarkinda vivo kaj personeco temas videoregistraĵo de la prelego de Petro Chrdle.

La dua grava persono estas Teodoro ĈEJKA (1878-1957), aginta en la orientmoravia urbeto Bystřice pod Hostýnem, ekde 1900 kiel aŭtoro kaj eldoninto de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj kaj redaktoro de la unuaj gazetoj aperintaj en ĉeĥaj landoj.

Ĉiuj tri elstaruloj estas prezentitaj sur biografiaj paneloj kaj  en vitrinoj kun libroj kaj kolektmaterialoj, dosierujoj .

Pliaj informoj

oficiala retejo de la muzeo

Wikipedia

Ipernity

This entry was posted in Vortrag, Danziger 50, Geschichte and tagged , . Bookmark the permalink.

2 Responses to Moser pri Svitavy

  1. Pingback: (Deutsch) Senioren machen Sommerpause |

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *