(Deutsch) Mit Esperanto in China als Journalist arbeiten

Post la vizito de la vicprezidanto de ĈEL oktobre en Berlin (raporto en EIBB 656), ni jene publikigas dunganoncon de El Popola Ĉinio:

“El Popola Ĉinio” estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado. Nun la redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn por, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo.

La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas

  • esti malpli-ol-50-jara,
  • havi klerecon de supera lernejo,
  • posedi relative altan nivelon de Esperanto,
  • esti sperta en redaktado kaj koni la ĉinan kulturon.

Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo. Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto:


Telefono:86-10-68995930
http://www.espero.com.cn/

 

This entry was posted in Uncategorized and tagged , , , . Bookmark the permalink.

2 Responses to (Deutsch) Mit Esperanto in China als Journalist arbeiten

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *