En Ondo pri la regiono

La aktuala numero [№2 (292) / 2019] de la »Internacia sendependa magazino« kun la titolo La Ondo de Esperanto estas senpage elŝutebla el la retejo en formato PDF kaj ePub.

Estas raportoj pri la tri renkontiĝoj ĉirkaŭ novjaro 2018/19, kie ankaŭ partoprenis Berlinanoj aŭ eĉ (Lu Wunsch-Rolshoven, NoRo) organizis.

  • paĝo 13: Andreas Diemel, Luminesk’ apud Bonn
  • paĝo 24: Aikawa Takuya, La nova sento: JES en Storkow
  • paĝo 16: Lu Wunsch-Rolshoven, Novjare en Wiesbaden, Germanio

La kontribuo de Aikawa Takuya estas aparte menciinda, ĉar ne estas – kiel ofte en Esperanto-medio – pala raporto de la organizantoj mem (kiuj eble ne trovas partoprenanton por verki raporton). Estas partoprenanto,  kiu eĉ ne planis sian partoprenon, kiu rakonatas pri siaj travivaĵoj kaj spertoj.

Germanlingva  raporto estis en la regiona gazeto (Märkische Oderzeitung, MOZ) de la 3a de januaro 2019.

Pri la partopreno de Berlinanaoj en Luminesk’ apud Bonn oni povas ekscii en la kutima formala maniero:

Barbara kaj Ulrich Brandenburg enkondukis al la Universala Kongreso en Finnlando per vespera lumbildprelego, el Belgujo alvenis An Olijslagers por oferti altkvalitan kvizon. Antaŭ la Silvestra balo okazis denove la konkurso “majstrokuiristo”, kie gajnis karea versio de la germaneca “spegulovo”. La festan polonezon, enkondukante la balon gvidis Rob Keetlaer. Postvesperan distradon ofertis la “gufujo” kun glaso da teo kaj spiritaj programeroj.

Estas raporto de la partoprenantino Liba Gabalda en »Esperanto aktuell« 1/2019 paĝo 21 kun pliaj detaloj pri la kontribuoj de niaj Berlinanoj Barbara (kuirado) kaj Ulrich Brandenburg kaj Wera Blanke (prelego). Bedaŭrinde ne rete atingebla.

Surpriza kontrasto al ĉi tio simpla listigo de programeroj sen detaloj pri la enhavo aŭ pri la kvalito estas la kontribuo pri JES, kiu povus esti modelo por aliaj, kiuj intencas freŝe kaj persone raporti pri evento.


La nova sento: JES en Storkow

El foto de Ivo Miesen en Ondo 292 paĝo 12

(En tiu ĉi raporto, mi uzas triapersonan pronomon “ri” por ne indiki sekson aŭ genron de homoj menciataj. Tiu skribmaniero estas unu parto de mia lernado dum la aranĝo.)

Mia partopreno en la 10a Junulara Esperanto-Semajno, okazinta de la 28a de decembro 2018 ĝis la 4a de januaro 2019 en Storkow (Germanio) estis hazarda. Dum retumado allogis min fejsbuka afiŝo de JES. Pasigi novjaran semajnon ekster Japanio ŝajnis al mi bona ideo, kaj mi tuj aliĝis, sciante preskaŭ nenion pri ĝi. Nun, reveninte hejmen, mi asertas ke mia decido estis ĝusta.

La organizado vere impresis min. La reta aliĝilo funkciis tre bone kun kelkaj atentemaj opcioj kiel nedeviga indiko de sekso kaj elektebleco de manĝo vegana, vegetara aŭ kunvianda. Danke al tiu ebleco mi ĝuis veganajn manĝaĵojn bongustajn. Estis ĝojiga surprizo, ke multaj partoprenintoj elektis veganan manĝon kaj estis preparitaj diversaj veganaj menuoj en la manĝejo.

Informilo antaŭaranĝe disdonita per retmesaĝo enhavis multajn praktikajn informojn pri alveno, programo kaj ejo. En la ejo, junulargastejo Hirschluch mi komforte pasigis tempon kun multaj novaj amikoj. La programo estis nek tro densa, nek tro maldensa, kaj estis etoso libera, mem- kaj kunhelpema. La organiza teamo estis facile kontaktebla surloke, kaj ĉiuj teamanoj estis afablaj.

Mi konatiĝis kun multaj lertaj kaj talentaj homoj en JES. Unu el la plej interesaj ekzemploj estis volontulado en Esperantaj laboroj. Per diverstemaj prelegoj kaj diskutrondoj mi povis ekkoni pensojn kaj vivmanierojn de aktivaj esperantistoj. Precipe interese por mi estis, ke iliaj pensoj, ideoj, agadoj kaj kondutoj ŝajnas ligitaj al la esperantisteco. Peter Baláž montris fundamentan komunecon de la vegana kaj Esperanta ideoj. Ri kaj Hans Becklin ankaŭ kondukis min al profunda mondo de legado en Esperanto. Eduard Werner prezentis problemojn de politiko pri minoritata lingvo per ekzemplo de la soraba. Tobiasz Kubisiowski klarigis historion de pola junulara movado, kaj Roma Jeziorowska proponis novan eblecon prezenti Esperanton ĉe festivaloj malfermemaj kaj amuzemaj. Markos Kramer instigis min uzi Esperanton pli radikale genro-neŭtrale. Post tiu lernado, mi nun demandas al mi mem: kiel mi povos ĝui esperantistan vivon, kaj kion mi povos montri aŭ prezenti al aliaj esperantistoj?

La bunta kaj amuza vespera programo estis granda allogaĵo. Bonega tradicio estas la festeno, kiu nomiĝas “trinko-manĝa nokto”. Partoprenantoj bonvole kunportis bongustaĵojn de siaj landoj aŭ nacioj, kaj ĉiuj kune gustumis ilin. Ankaŭ mi kundividis botelon da sakeo Dassai en la festeno. La botelo tre rapide elĉerpiĝis kaj feliĉe estis, ke mia kontribuaĵo plaĉis al partoprenintoj.

Por mi, modesta amanto de alkoholaĵoj, la surloka drinkejo estis beno kaj fonto de viveco dum la semajno. Ĉiuj bieroj germanaj kaj polaj, vendataj tie, ege bongustis. La pola vodko Soplica estis por mi nova eltrovo, kaj mi jam sopiras gustumi ĝin ankoraŭfoje. Je la momento de novjaro ni festis kun ŝaŭmvino aŭ suko, kaj tiama etoso de amikeco daŭre restos neforgesebla en mia memoro.

Diversajn koncertojn de talentaj muzikistoj ĝuis partoprenintoj preskaŭ ĉiutage. Interalie, kantado per magie bela voĉo de Alena Adler kaptis mian koron. Mi sincere deziras havi pliajn ŝancojn aŭskulti rian kantadon. Mi eĉ revas, ke mi iam povos inviti rin en Japanio.

JES estis mia unua eŭropa Esperanto-aranĝo. Kiel supre skribite, mi plene ĝuis la tutan aranĝon, kaj tio iĝis neforgesebla memoro por mi. Tamen, mi estis novulo, dum multaj aliaj jam konis unu la aliajn, kaj mi iomete timas, ke mi estis nur fremda gasto, ĉar mi sentis mian nespertecon paroladi Esperante.

Nun mi sentas bezonon envolviĝi en Esperantaj okazaĵoj kaj praktiki Esperanton pli ofte. Kompreneble mi deziras partopreni en JES ankoraŭfoje. Estos interese se nova generacio de japanaj esperantistoj mem organizos renkontiĝon aŭ seminarion, kiu espereble instigos eksterlandajn esperantistojn vojaĝi al la orienta rando de Eŭrazio, eĉ malgrandskale. La plej grava leciono, kiun JES donis al mi, eble estas efiko de fizika renkontiĝo inter esperantistoj. Rekta komunikado en sama loko inspiras homojn plej bone kaj Esperanto vere taŭgas por tiu celo.

Aikawa Takuya

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Brandenburg, JES. Bookmark the permalink.