Esperanto 2019 en Pol’and’Rock

Pri la festivalo ni informis iomete pli frue: Esperanto-vilaĝo en pola festivalo Pol’and’Rock

La kvara “Multkultura Vilaĝo Esperanto” okazis komence de aŭgusto dum la jubilea 25-a grandega festivalo. Neimagebla amaso de publiko – ĉirkaŭ 800 mil ĉeestantoj – kaj dum la
grandaj koncertoj – ĝis miliono!


La raporto de Halina Komar aperis en la Nr. 160 (3/2019) de la revuo »juna amiko« sur la paĝoj 18/19.


Kiel kutime pri la fizikaj/teknikaj kondiĉoj de Multkultura Vilaĝo Esperanto zorgis la amikoj el Vroclavo: Michał Sidorowicz kaj Patryk Zadka. Rolo de CEM – Centro
de Interkultura Edukado Nowy Sącz –Wrocław – estis batali por kolekti
necesan monon kaj organizi la ĝustan laborteamon, prepari necesan stokon de informiloj, flugfolioj kaj broŝuroj.

Multkultura Vilaĝo Esperanto estis denove situanta rekte antaŭ la ĉefa enirejo
al la sidejo de Festivalaj Organizantoj – ASP (Akademio de Belegaj Artoj). Por
rezervi tian prestiĝan lokon, la kolegoj el Vroclavo venis tien jam du tagojn pli frue.
Pol’and’rock-festivalo probable estas la sola tiom granda festivalo. Ĝi estas
tute senpaga, ĉar estas organizata de la karitata fondaĵo, kiel danko pro la
volontula laboro de cent miloj da junaj homoj en Pollando, Eŭropo kaj sur aliaj kontinentoj. Celo de la agado estas kolekti monon por hospitala aparataro (vintra
Kampanjo WOŚP).

Tial la festivalo estas ne nur amuziĝo, sed ankaŭ kunesto de tre valora junularo, entuziasme kaj volontule laboranta dum vintro por noblaj, homhelpaj celoj …
En Kostrzyn ĉe Odro, ĉe la pola-germana landlimo, nur 100 km de Berlino, amuziĝis
amike kaj gaje centmiloj da junaj homoj laŭ la festivala alvoko: “Amikeco-Amo-Muziko”. Regis tie grandioza etoso – neimagebla ĝojo pro kunesto de tiom
granda junulara homamaso.

En la programo de Multkultura Vilaĝo Esperanto furoris Esperanto-lecionoj de
Stano Marĉek (3 unuhoraj kursoj por komencantoj antaŭtagmeze kaj 3 unuhoraj
kursoj posttagmeze) kaj prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado/
vagado tra la mondo. Tre alloga estis la programero “Five o’clock” kun interesaj
diskutoj, allogantaj plenan tendon da gastoj kun filozofiaj interesoj. Estis ĝojige kaj interese, ke ni atingis propran publikon de inteligentaj, diskutemaj homoj. Nia “Vilaĝo Esperanto” jam estas konata kaj traktata kiel agrabla, gastama
loko. Revenadas al ni gastoj el la pasintaj jaroj.

Pri la estonta laborteamo: la grupon ni kreis el esperantistoj en Nowy Sącz, Varsovio kaj Vroclavo. La “ŝlosilojn” mi nun disponigas, pro miaj aĝo kaj sanproblemoj, al Ata (Małgorzata Kaczanowska), kiu fariĝos anstataŭ mi “vilaĝa dommastrino”.

Aliaj homoj por gvidi la programon: Esperanto-kursoj: Stano Marĉek, diverstemaj prelegoj: Kamil Dudkowski, servado kaj informado ĉe standoj: Lidia Komar, Patrycja Barwińska, Eliza Gładyś, Zuza Kornicka, Ata. El Varsovio ni havas tre entuziasmajn kaj laboremajn Kamil Getka kaj Maria Sułkowska. Ili deĵoras, fotas, informas, aĉetadas, ordigas… – Koran dankon kaj pluajn sukcesojn al ĉiuj!

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Pol'and'Rock Festival, Fest, Polen, Kostrzyn. Bookmark the permalink.