(Deutsch) primetime theater (Wedding) wirbt für Esperanto

Maĥmut, la tigro de Wedding (en la foto dekstre) persone renkontiĝas la vizitantojn de  prime time Theater antaŭ la komenco de la aktuala episodo de “Gutes Wedding Schlechtes Wedding” (Bona Wedding, malbo na Wedding). Li demandas pri gastoj kun specialaj biografioj kaj je la 24-a de aŭgusto li demandis pri “Instruistino el Darmstadt, kiu parolas Esperanton” Ŝi kompreneble estis en la salono kaj ricevis la kutimal ĉokoladon. Spontane la “instruistino el Darmstadt, kiu parolas Esperanton” iĝis parto de la aktuala teatraĵo: En akto, kiu ludas en klasĉambro, ŝi estis menciita denove.

Kiu ĉeestis la legadon pri germana literaturo en Esperanto  merkrede, konis la “instruistinon el Darmstadt” Ŝi transprenis spontane kaj sen preparo la legadon de la Esperant-lingva versio.

La mencio ne okazis tute hazarde, ĉar “Mahmut” kutime troviĝas ĉe la enirejo kaj bonvenigas ĉiujn gastojn. Li konis Esperanton, ĉar lia oficiala nomo estas “Oliver Tautorat” kaj li sciis, ke ekzistas virino kun la sama nomo (Ina Tautorat), kiu ludas rolon en Esperanto-organizo.

Oliver Tautorat, eble sen parencaj rilatoj kun la aliaj Tautoratoj, ludas, kiel ĉiu aktoro en prime time Theater diversajn rolojn: la proletan leterportiston Kalle, la haŝiŝema junulon  Curly, kaj multaj aliaj laŭ la bezono de la rakonto. Se oni alklakas lian retpaĝon ,  www.tautorat.com oni senkompate estas sendata al prime time Theater

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *