Jubilea Esperanto-printempo en Szczecin

Jubilea Esperanto-printempo
en Szczecin

Inter la 22-a kaj 24-a de aprilo 2016 denove okazis tre bone organizita aranĝo en la havena urbo Szczecin, nome la „Ŝĉecina Esperanta Printempo 2016“. Ĉi-foje la anoj de la filio Szczecin de la Pola Esperanto-Asocio celebris la 60-an datrevenon de sia fondiĝo. Tio estas grava kaj granda evento ne nur por ĉiuj esperantistoj de la urbo, sed ankaŭ por Pollando. La aranĝo nomiĝis ĉijare „Verda Ŝĉecino“ ĉar la organizintoj volis montri la plej belaj parkojn kaj naturvidindaĵojn, kiuj abundas en la urbo. Aranĝejo kaj tranoktejo estis la Centro de Salesiana Societo (CSS), kiu disponas pri granda kaj bone ekipita festsalono kaj tranoktejoj.

Denove oni ofertis varian kaj riĉan programon, kaj la ĉeestintoj nur povas danki al la agademaj organizantoj pro la neforgeseblaj tri tagoj, dum kiuj ni rajtis partopreni. Simple – la etoso elstaris. Post mallonga malfermo kaj la komuna tagmanĝo ni komune vizitis la Ŝĉecinan Parkan – Tombejan komplekson tuj apud la CSS, pro kies grandeco ni tamen devis vojaĝi per tramo.

Alia kulmino de la unua tago estis profesia koncerto de tri instrumentoj kaj du voĉoj (la terceto ,,La Rocha”), kiuj ne nur prezentis klasikan muzikon, sed ankaŭ tiun de diversaj filmoj kaj kantistoj, ekz. de Luis Armstrong kaj Edit Piaf. La dua tago komenciĝis per riĉa komuna matenmanĝo. Sekvis la tradicia komuna foto, kaj post tio la impresa prelego de Krzysztof Łobacz pri la 60-jara historio de la PEA-filio en Szczecin. Dum la prelego li devis konfesi, ke mankas granda parto de la kronologio, ĵus la 1980-aj jaroj ĝis 2007. Oni povis konstati, kiom gravas bona arkivo.

Per tramo kaj buso ni tuj poste vojaĝis komune al la impona placo kaj Parko de Kasproviĉ, kie rekte apud moderna amfiteatro eblis paŭzi kaj i.a. gustumi lokan bieron. Post la komuna tagmanĝo en la CSS okazis solenaĵoj por honorigi membrojn de la ŝĉecinaj esp-istoj kaj transdoni membrokartojn. Mi uzis la bonŝancon por transdoni la saluton de EABB kaj ELB okaze de la jubileo per sufiĉe peza libro pri Berlino. Sekvis interesa prelego de Ela Malik pri la salubraj aspektoj de uzado de abelaj produktoj. Kiel abelistino jam de pli ol 30 jaroj ŝi ne nur parolis pri mielo, sed ankaŭ pri diversaj aliaj avantaĝoj.

Venis la tempo, kiam Peter Kühnel raportis pri siaj impresoj de la vojaĝo al Nepalo, de kie li revenis nur antaŭ kelkaj tagoj. Li prezentis tre informriĉajn bildojn pri la homoj kaj pejzaĝoj de tiu fora lando. Bedaŭrinde la tradicia konkurado de Kalemburoj ne povis okazi, ĉar ne anoncis sin sufiĉe da volontuloj. Impona afero estis la koncerto de la Ŝĉecina Ĉambra Koruso, kiu komencis per la „Himno de Esperanto“, sed ankaŭ prezentis aliajn kanzonojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. La pola lingvo
paĝo 5 memkompreneble ne mankis.

Tuj post la komuna vespermanĝo komenciĝis nova kulmino, la koncerto de Birke kaj Bertilo, kiuj prezentis profesie el germana kaj sveda lingvoj tradukitajn kantojn kaj originalajn Esperanto-kantojn. Ĉiu ĉeestinto ĝuis la muzikon kaj la kantadon, kiujn oni povis analizi „ĉe bona guto“ dum la tradicia kafoklaĉo.

La dimanĉo komenciĝis per Sankta Meso en la malgranda kapelo en la sama domo. Kaj post la komuna matenmanĝo ni kolektiĝis antaŭ la CSS por busekskursi al la Smeralda Lago, kiu ekzemple dum aŭtuno vere aspektas smeraldkolore pro la iama subĉiela minado de kreto kaj estas onidire la plej bela loko en Szczecin. Komune ni tie vizitis la elrigardejon „Polana Widok“, de kie ni havis bonan vidon al la urbocentro kaj la granda Dąbie-Lago. Reveninte de tie ni povis informiĝi pri la regiono ĉirkaŭ la Smeralda Lago kaj decidi, kiun vojon oni elektu por ekkoni la ĉirkaŭaĵon.

Kelkaj suprengrimpis al la „Princa Kverko“, kiu bedaŭrinde ne plu aspektis tre majeste, dum aliaj sukcese ĉirkaŭiris la lagon. Akurate ni denove kolektiĝis antaŭ la aŭtobuso, kiu reportis nin al la domo de CSS. Post la lasta komuna tagmanĝo okazis la adiaŭaj scenoj kaj la neevitebla fermo de la tre bela kaj impresoplena aranĝo ne sen promeso, ke sekvontjare oni denove renkontiĝu en Szczecin.
Ronald Schindler

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Ausflug, Polen, Szczecin and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *