Science en FU

Pri scienca evento estas raporto en la interna listo de komitatanoj de UEA pri evento en la »Freie Universität Berlin«

07.11.2019: diskuto: “Das Ende von Babel?”

inter alie kun Federico Gobbo (prezentita kiel Interlinguistik und Esperanto, Universiteit van Amsterdam)

La duontaga kunveno en la Libera Universitato bone okazis, kun kvin unuopaj eventoj – kurso de Esperanto, tri prelegoj, podia diskuto (proks. cent ĉeestantoj inkl. de la pola ambasadoro en Germanio). Iom da atento la tago ricevis ankaŭ per intervjuo de la berlina radio RBB kun unu el la organizantaj profesoroj en lundo antaŭ la evento. Li menciis interalie la Esperanto-denaskulojn :)#

Mi konstatas, ke mi lastatempe aŭdis sufiĉe multajn pozitivajn asertojn rilate al Esperanto:

  • Profesorino pri latinidaj lingvoj reagis tre pozitive al Esperanto kaj demandis min: Kial fakte ni ne ĉiuj parolas Esperanton? 🙂
  • Alia homo el la lingvistika profesoraro, pri la angla, rimarkis, ke – se EU estus kuraĝa ĝi enkondukus Esperanton kiel unuan lingvon por ĉiuj infanoj ekde la infanejo antaŭlerneja. Vere ne ĝuste tio, kion mi atendus de reprezentanto de la angla lingvoscienco… (Kaj la homo tute certe tre ŝatas la anglan.)

Oni kuraĝigis min postuli pli por Esperanto…

Mi koncedas, ke mi iom miras. Ŝajne estas multaj amikoj de Esperanto, kun kiuj ni ne jam sukcesas havi rilatojn.

Ĝojigis min ankaŭ la raportoj kaj atentigoj pri longaj elsendoj pri Esperanto en radioj de Francio kaj Belgio.

Ankaŭ en tutgermania radio, Deutschlandfunk Kultur, estos duonhora elsendo pri la temo, post du semajnoj.

Ĉu iu havas ideon, kio estas la kaŭzo? Ĉu la trankvilaj prezentantoj de Esperanto havas simple pli kaj pli da sukceso? Ĉu Duolingo, Vikipedio ktp. montras la progreson de Esperanto? Ĉu simple iam en la vivo oni rajtas ĝui ankaŭ bonŝancon, eĉ multan? 🙂

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Vortrag and tagged , . Bookmark the permalink.