Plenbuŝe la 26-an de aŭgusto 2016 kun 10 partoprenantoj. Klarigo de la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj el la menuo en Esperanto.
Reagoj pri la kvalito kaj abundo estas bonvenaj.
okazis en
- Sofiabar (bulgara restoracio) apud Platz der Vereinten Nationen (eksa Leninplatz)
La menuoj estas videblaj en la retejo kaj ofertas ankaŭ ion por vegetaranoj. La kompleta menuo estas prezentata en la retejo (PDF)
Informoj pri bulgara kuirarto en wikipedio ne abundas. Estas certaj komunaj trajtoj kun turkaj, grekaj kaj balkanaj manĝaĵoj. Sufiĉe da materialo por diskuti pri terminologiaj aspektoj.
Mi havis tre bongustan Chardonnay el Bulgario (blanka vino), kiu memorigis min pri franca vino el suda regiono. Eble estis en Château de Ventenac apud la Canal du Midi, kie la boatoj povas halti rekte antaŭ la vendejo. Oni povas aĉeti la vinon en plastaj ujoj de 5 aŭ 10 litroj.
La manĝo ne estis tiom konvinka. Kawarma povas – kiel ► Gjuwetsch, esti miksaĵo de diversaj legomoj kaj viandoj. En Sofiabar estas poreo, cepoj, porka viando, fungoj, kovrita per ► Kaschkawal fromaĝo, kun terpoma ► Sote.
Estis robusta bulgara kuirmaniero sen grandaj ambicioj.