Dum la Somera festo sur Esperantoplaco la 3an de septembro 2014 je 15a ghis 19a horo estas rigardebla la ekspozicio „111 jaroj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio“. Ĝi invitas al tempovojaĝo per interesaj fotoj el diversaj tempoj.
La fondintojn ni renkontos sur la unua ekspozicia tabulo. En kontakto al d-ro Zamenhof en Varsovio, la iniciatoro de la lingvo Esperanto, ili fondis la tradiciojn de interkompreniĝo, kultura intershanĝo kaj tolero ankaŭ en nia regiona lingva komunumo.
La fondintoj de la Berlina Grupo en 1903 estis pacifistoj, membroj de la Germana Pacsocieto. Tio ne estis rekomendo por kariero en la Vilhelma Imperiestra Regno, tamen ili estis unuarangaj, mondmalfermaj, estontechavaj homoj – prof. Adolf Schmidt, la unua prezidanto de la grupo estis estro de la Geomagnetika Instituto sur Potsdama monto Telegrafenberg – sciencisto mondfama, Wilhelm Wetekamp – lernejreformisto kaj naturprotekta pioniro en Prusa Parlamento en 1898 kiel unua postulis ŝtatan engaĝon por naturprotektado kaj en Berlin-Schöneberg fondis gimnazion, en kiu li kiel gimnazia direktoro enkondukis memadministradon de gelernantoj kaj fakultativan instruadon de Esperanto, Alfred Hermann Fried, la aŭstra pacifisto kaj verkisto, pacnobelpremiito en 1911 kaj Jean Borel, svisa ĵurnalisto kaj eldonisto, kiu iniciatis la fondon de la Esperanto-grupo.
Kiel oni varbis en 1947 por lernado de Esperanto? Foto de la kolegaro de Neuköllna presejo kun ĝia liverveturilo montras tion. Kiujn pensojn havis la Berlinaj laboristaj esperantistoj en la jaro 1916 pri la Unua Mondmilito? Artikolo en la manskribita kaj mem ilustrita gazeto „La Rondiranto“ siatempe ne multobligita sed donita de mano al mano legeblas kaj informas sur la ekspozicia tabulo „Rakontoj pri milito kaj paco“.
Sur pliaj ekspoziciaj tabuloj la rigardanto konatiĝas kun kelkaj homoj, kiuj en Berlino kaj Brandenburgio kontribuis al Esperanto-kulturo. Verkistinoj kiel Lena Karpunina publikiginta originale en Esperanto kreitajn rakontojn, tradukistoj kiel Will Firth laboranta pri traduko de la originala Esperanto-romano „Tilla“ de la kroata verkistino Spomenka Štimec pri la aktorino Tilla Durieux, Esperanto-kantofaristinoj kaj –kantistinoj kiel Lena Wilke el Schwedt, sciencistoj kiel d-ro Hermann Simon el Eberswalde grave subteninta per sia laboro pri la Lexicon silvestre la evoluigon kaj publikigon de fakvorttrezoro de la lingvo Esperanto, instruistoj kiel Ludwig Schödl el Neuruppin instruinta Esperanton en sia lernejo ankaŭ en la tempo de Esperanto-malpermeso en GDR, kuraĝe sin engaĝinta por legaligo de la lingvo kaj eldoninta Esperanto-lernolibron en 1967.
Memkompreneble ankaŭ troveblas fotoj el la laboro de Societo por Interlingvistiko, al kies ĉiujaraj fakkunvenoj en Berlino venas sciencistoj el diversaj landoj, por kiuj la funkciado de Esperanto kiel internacia lingvo kaj la lingvokomunumo kun sia kulturo estas gravaj objektoj de esplorado.
Renkontiĝoj de Esperantoparolantoj estas plua temo. Fotoj de Ponta festo en Frankfurto ĉe Odro, kie ne nur renkontiĝas Poloj kaj Germanoj, de elpaŝo de Esperanto-kantogrupo el Nowy Sącz (Pollande) en kostumoj el ĝia regiono dum la Komuna Dana Germana Pola Esperanto-Kongreso en Berlino, de semajnfina kurso por gejunuloj ĉijare en junio gvidita de Chuck el Usono kaj Mélanie el Svisujo, de voĉlegado de la aŭstralia Esperanto-verkisto Trevor Steele en Berlina Esperanto-Kulturdomo, de surscenigo de la teatraĵo „La arkitekto kaj la imperiestro de Asirio“ fare de Pariza teatra trupo en Berlino kaj de la geedza paro Hedwig kaj Karl Maier interkonatiĝinta dum Esperantobalo, geedziĝinta en Yokohamo kaj vivinta pli ol 20 jarojn en Ĉinio kaj poste en sia Berlina loĝejo ĉirkauita de ĉinaj kulturaĵoj.
La ekspozicio sur 9 tabuloj donas malgrandan sed multfacetan enrigardon en la 111-jaran historion de la lingvo Esperanto kaj de la kulturo ligata kun ghi en Berlino kaj Brandenburgio.