Januara ludado 2015

Al la decembra ludado venis 7 homoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Story Cubes, Attika, Zendo, kaj Cinque Terre. Tiuj el ni kiuj manĝis glaciaĵon ankaŭ ĝuis le tre vintrecajn, kristnaskecajn elektojn ĉimonate!

dez2014

La januara ludado okazos je sabato, la 17a de januaro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 17a de januaro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13

13351 Berlin (Wedding)

publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:

Facebook: https://www.facebook.com/events/384800561694666/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.