La berlina Esperantisto Rudolf Sprotte mortis en la jaro 1920 pro gripo. Estas nur mallonga mencio sen mortodato kaj kun malĝustas antaŭnomo en la Esperanto-gazetaro. La mencio en Enciklopedio de Esperanto ne estas multe pli detala:
Rudolf SPROTTE [ŝprote] estis germana esperantisto. Li estis aŭtoro de Aoro, sistemo de internacia stenografio (germana, rusa, hispana, 1908) propagandita antaŭ la unua mondmilito. Li tradukis Esperanto-lernolibron de Michael Becker kaj Émile Grosjean-Maupin al la germana (Praktisches Esperanto-Lehrbuch, Paris 1910).
Li lernis Esperanton en Charlottenburg kaj aktivis en la berlina grupo.
Li lernis, malkutime komence de la 20a jacento, la araban lingvon kaj komencis traduki la Koranon.
La literatura suplemento de la »Germana Esperantisto« publikis la suratojn 104, 107, 109, 110 und 112 en numero 11 de novembro 1909. Jaron pli frue estis la pli populara Unus Surato.
La Unua Surato: „La Malfermo de l’ Korano“
Pro la nomo de l’ indulgema kaj malsevera Dio!
Laŭdo estu al Dio, la majstro de l’ mondoj,
- la indulgema, malsevera,
- reĝo en la tago de l’ juĝo!
- Al vi servu ni, kaj al vi ni preĝu,
- ke vi konduku nin en la ĝusta vojo,
- en la vojo de tiuj, al kiuj vi afablas,
- kaj nek de tiuj, al kiuj vi koleras, nek de l’ erarulo!
Sed lin ne restis en Charlottenburg, sed komencis migradon, kiu gvidis lin al Parizo, Londono, Gibraltaro kaj finfine al Bagdado. De Gibraltaro li demadis pri adresoj de islamaj Esperantistoj.
Vizito en Londono
Dum vespero en la londona klubo li surprizis per siaj variaj talentoj:
La vizitanto de la vespero estis S-ro Rudolf Sprotte, el Germanujo originale, sed nun Parizano. Ni petis, ke li kantu, sed ni tute ne sciis, kian mirindan aron da kantoj li posedas. Sen ia helpo de fortepiano, li kantis en itala, pola, franca, maŭra, araba kaj germana lingvoj, ĉiam kun kelkaj vortoj de klarigo, kaj ĉe kelkaj kun esperanta traduko, farita de li mem. Sajnas, ke S-ro Sprotte, kvankam nur juna homo, multe vojaĝis, kaj studis, inter aliajn aferojn, la kantojn de la diversaj popoloj. La sekvintan vendredon li konsentis fari paroladon pri siaj vojaĝoj. La rakonto estis plena de tre amuzaj anekdotoj, kaj pri liaj renkontiĝoj kun ĉiulandaj Esperantistoj. Krom lingvisto, S-ro Sprotte estas evidente ankaŭ antropologo, kaj entute ĉiuj tre guis lian instruan parolon. Ciuj — ĉar li parolis tiel bele, ke ĉiu persono en la ĉambro povis kompreni ĉiun vorton, kaj lia stilo, eĉ ĉe flua parolado, estis klasika.
Nova adreso: Bagdad
Sub la titolo »Esperanto en Turka Azio« The British Esperantist de la jaro 1911 menciis:
Ni ricevis de nia vagegema amiko, S-ro Rudolf Sprotte, “La Longulo,” nun definitive loĝiĝinta en Bagdad, interesan leteron kun peto publikigi la jenon :— BAGDAD, “MAISON ESPERANTO,” 30 Sepi., 1911 “
En Bagdad proksimume 50 junuloj, el diversaj nacioj, decidis fondi Esperanto-Societon kaj, samtempe, Esp.— Bibliotekon. Sed bedaŭrinde, en ĉi tiu urbo eĉ unu librovendisto ankoraŭ ne ekzistas! Kaj ĉiu mendo al Eŭropo bezonas 7 semajnoĵn, ĝis respondo venas. Pro tio, kaj pro la financa stato de nia naskiĝanta Societo, ni adresas al la tuta samideanaro la peton: se Vi posedas z’ajn esperant-lingvaĵ0jn ——ĉu propagandilojn aŭ lernolibrojn en ia lingvo ajn, ĉu librojn aŭ gazetojn—-— kies fordono ne malutilus Vin, d0 bonvolu ilin sendi por nia biblioteko al jena adreso : S-ro Lim’, Meiwn Espcmnto, Bagdad. Samtempe ni petas. ke oni bonvo1u sendi ankaŭ librojn nacilingvaj (ĉefe en angla, franca, germana, itala lingvoj), ekz. romanojn, poeziojn, teatraĵojn, sCiencaĵojn, lernolibrojn de fremdaj lingvoj, lernejmlibrojn, k.t.p , k.t.p., k.t.p., ĉar en Bagdad ĝis nun ne ekzistas publika biblioteko, kaj ni Esperantistoj volas esti tiuj, kiuj ĝin fondos kun 13. nomo “ Internacia Biblioteko Publika de Bagdad,” kaj ĝia monproĥto per librodispruntado servos sole la plifortigon de la Esp.—movado en nia urbo kaj regiono. }am ni prosperadas ; se Vi helpos nin, ni prosperadegos. Al ĉiu sendonto tutkore ni dankas ! “
En Bagdad ekde 1912 delegio de UEA estis Raoul Leòr kaj laŭ la jarlibro de U.E.A. de la jaro 1914 li havis la adreson Sejd Sultan Ali,1
La peto pri varba-kaj instrua materialo pri Esperanto kaj fremdlingva literauro ankaŭ aperis 1912 germanlingve en la revuo »Rund um die Welt«.
Simila alvoko en la »Revuo Esperanto« de 1913 montris abundan liston de varoj, pri kiuj estis bezono en Bagdado:
sukero, papero, armiloj, fajenco, malkara fenestra vitro, emajlaĵoj, malkaraj bicikloj, kotonaĵoj, silkaĵoj, pluŝoj, stano, konservaj manĝaĵoj, brulalkoholo, tendoj, kovriloj, ŝtofoj, ĉemizoj, trikotaĵoj, kravatoj, ŝelkoj, ŝtrumpoj, poŝtukoj, ĉampano, vinoj, bieroj kaj likvoroj, petrolgas-kuiriloj, petrolmotoroj, kudriloj, fadenaĵoj, butonoj, malkaraj puntoj kaj rubandoj, alumetoj, sapoj, parfumaĵoj, malkaraj horloĝoj arĝentaj kaj alimetalaj, skribmaŝinoj (se eble por araba kaj turka lingvoj)
Ni petas proponon kun nur C. i. f. prezoj; sciigojn prikreditajn pri Bagdado kaj Mezopotamio ni plej diskrete plenumas. — Leòr & Co.
Neniu estas konata pri la sukceso de la alvoko, ĉar la komenco de la Unua Mondmilito en somero 1914 interromis la pacan komercon. La Osmana Imperio decidis batali sur la flanko de Germanio.
Surpriza vizito en Berlin
En la mezo de Unua Mondmilito Sprotte reaperis en Berlino. En »Germana Esperantisto« de dezembro estis mencio pri grupvespero:
Berlin — E-Gruparo. La 13. IX. okazis en „Rothes Haus“, Nollendorfplatz 3, tre bonvizitata adiaŭa kunveno. S-ro supera instruistro Sprotte, reironte Bagdad’on, parolis i. a. pri sia E-istigo. Ankaŭ s-ro Döring, P de la Königsberga Grupo, ĉeestis kaj faris E-paroIadon. S-ro Wagenführ varbis adeptojn por la nove fondirestis ta „Frybund“ estiĝinta per la iniciato de nia fervora samideano Dro Kliemke, aŭtoro de „Fürsten ohne Krone“. La propono estis aprobe akceptata, kaj s-ro Dro Rumpel iĝis P.
La reveno al Bagdado restis pura revo, ĉar la britoj okupis la tutan mespotamion en la jaro 1917 kaj ne pretis lasi de la surtera vojo al Barato.