(Deutsch) Vegan-Vegetarisches Sommerfest 2014

Nia budo por informi pri similaj trajtoj de Esperanto kaj Vegetarismo/veganismo estis akceptita por la v-isma foiro en Berlin sur la konata centra Alexanderplatz de la 29a ĝis la 31a de aŭgusto 2014. Pasintjare venis al tiu aranĝo 20.000 homoj.

Helpo surloka bezonata

TEVA emblemoHelpo surloka dum la festo por informi estas bonvena! Precipe, ĉar ni devas deĵori tie dum tri tagoj. Por la deĵorado, kono de la germana estas dezirinda, sed supozeble venos ankaŭ kelkaj eksterlandanoj kaj Berlin ĉiukaze estas riĉa je eksterlandanoj kiuj certe ankaŭ frekventos la feston. Nur vegetaranoj kaj veganoj rajtas deĵori ĉe la budo.

Tranokteblecojn por neberlinanoj ni klopodas organizi laŭ interkonsento, bv. anonci vin, se vi bezonas tranokteblecon

Helpi prepare bonvenas

Ĝeneralajn informilojn pri Esperanto en la germana ni ricevas de la Germana Esperanto-Asocio senpage. Ni tamen ŝatus krei kaj presi informilon en la germana kaj eble ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj reliefigas la similajn trajtojn de E-ismo kaj V-ismo. Se vi havas proponon aŭ kontribuon tiurilate, ne hezitu kontakti nin.

TEVA jam survojigis ekzemplerojn de sia revuo al ni. Dankon!

La budon ni mendis (kaj pagis) kaj devas do nek konstrui nek malkonstrui ĝin. Mondonacetoj al la konto de la Esperanto-Ligo Berlin por parte kovri la kostojn de la budo (120 €) estas bonvenaj.

Kontakto

La organizantoj de la budo estas Kirilo kaj Felix. Vi povas kontakti nin per retpoŝto al vvs2014 (Q) esperanto.de.

This entry was posted in Infostand, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *