(Deutsch) Zamenhof-Fest 2013

La Zamenhoffeston 2013 partoprenis ĉ. 40 homoj, inter ili sufiĉe multaj venis el Ŝĉeĉin, tiel ke foje ŝajnis, ke estas pli da poloj ol Berlinanoj kaj Brandenburgoj tie.

Junuloj Auskultantoj

 

La subtegmento de la kulturcentro danziger50 donis agrablan lokon por la festado. Ni origine planis uzi du ĉambrojn, sed efektive bezonis nur unu, kie okazis programeroj kaj babilado alterne. Ne eblis realigi ĉiujn programerojn. La skajp-interparolo kun Togolando ne okazis, ĉar ni ne sukcesis eniri la endoman interreton. Do la problemo tute ne estis distanco, tempozonoj aŭ lingvo, sed tre simpla surloka teknika malagrablaĵo, kiun ni ne sukcesis solvi, bedaŭrinde.

Skrabloludado en Esperanto neniun allogis kaj filmetoj ankaŭ ne konvinkis la ĉeestantojn forlasi la babilan rondon – eble ni tion konsideru en la sekva festo.

Okazis tamen bonkvalitaj programeroj: Unue, Michael Scherm prelegis pri la ekesto kaj organizo de la traduko de la “Zamenhofstrato” al la germana, iom voĉlegis el la libro kaj poste diskutis kun ĉeestantoj.

Michael Scherm vochlegas

Michael Scherm vochlegas

Michael Scherm diskutas kun cheestantoj

Michael Scherm diskutas kun cheestantoj

Klezmorim sennomaj ludis Klezmermuzikon kaj donis jidecan fajreron al la festo nomigita laŭ la hebrea kreinto de Esperanto.

Koncerto de Klezmermuziko

Koncerto de Klezmermuziko

Funkciis ankaŭ libroservo, dank’ al Johano. Vortaroj kaj lerniloj estis inter la plej oftaj venditaĵoj.

Johano organizis libroservon kaj vendis pli da vortaroj Esperanto-polaj en unu tago ol kutime dum tuta jaro.

Johano organizis libroservon kaj vendis pli da vortaroj Esperanto-polaj en unu tago ol kutime dum tuta jaro.

 

La granda grupo el Ŝĉeĉin invitis al reciproka vizito en aprilo. Ni esperas, ke nia delegacio estos simile multnombra kaj gaja.

 

This entry was posted in Fest, Termin. Bookmark the permalink.

5 Responses to (Deutsch) Zamenhof-Fest 2013

  1. Ulrich Wilke says:

    Mi dankas por la perfekte konciza raporto. (Lau mia memoro tiu-ĉi estas la unua.)
    Nun mi scias, kion mi preterlasis.

  2. Mi ĝojas, ke estis bela festo.

    Iom bedaŭrinde, ke je la sepa kaj duono plu estis nur deko da homoj kaj mallonge poste jam komenciĝis la ordigado (pro manko de restantaj homoj).
    La publikigita plano estis, ke la tuto okazu ekde la 14-a kaj duono ĝis la 21-a kaj duono, do dum sep horoj. Eble ankaŭ tion oni konsideru ĉe venonta planado…

  3. Ronaldo says:

    … tamen, entute temis pri sukcesa aranĝo en miaj okuloj. Ŝajne ĉefe al niaj novaj kaj malnovaj amikoj el Ŝĉeĉino plaĉis la aranĝo. Ĉar inter tiuj estis multaj junuloj, tio estas ankaŭ sukceso por ni.
    Paneoj okazas kaj neniu povis antaŭvidi tion.
    Mi ankaŭ supozas, ke la dua ĉambro ne estis vanaĵo, ĉar tie oni povis prepari la manĝaĵojn kaj la muzikantoj havis lokon por provludi. Se estus sukcesinta la retaliro, ankaŭ tiam tiu dua ĉambro havus avantaĝojn.
    Ni lernu por la sekvonta fojo!

  4. Zibi says:

    Gekaraj,
    Ni treege dankas por via laboro!
    Nia renkontiĝo vere plaĉis al ni, specjale al niaj novaj gekolegoj-kursanotoj.
    Mi ĉiam diras ke nur internaciaj arranĝoj donas veran motivadon por lernado de Esperanto. Tial tio estas grava por genovuloj! La etoso en Berlino estis bonega. Do, ne ĉargreniĝu per detaloj 🙂 Ni tre ĝojas kaj mi esperas ke ni kune komencas novan ĉapitron en niaj Ŝĉecina-Berlina kontaktoj. DANKON! DANKON! kaj DANKE!

  5. Johano libroservisto says:

    Estis bona ekzemplo de germanaj-polaj kontaktoj sur neutrala lingva fundamento!
    Multaj de la gastoj el Pollando estas lernantoj de Esperanto kaj min gxojis “babili” kun ili cxe la librostando, kiu por ili estis ne nur ekzemplo pri vasteco kaj diverseco de la tutmonda literaturo diversspeca, sed ankaux trezoro de novaj vortoj trovitajn sur la titolpagxoj de la libroj kaj ili ofte tuj komprenis tiujn kaj pri kio temis. Ne nur vortaroj, sed
    pliaj aliaj libroj ekz. kantlibro translokigxis al Pollando.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *