Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2026 – La 4-a dulingva Berlin-gvidlibro Germana-Esperanto

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

5-a de oktobro 2026 je 19.30 h

La 4-a dulingva Berlin-gvidlibro Germana-Esperanto

Fritz Wollenberg prezentos la manuskripton de sia kvara dulingva Berlin-gvidlibro. Ĝi aperos en la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo kiel duobla volumo 4-5 sub la titolo De Humboldt Forumo al Tiergarten.

Ĉi-tiu urbogvidlibro komenciĝas ĉe la metrostacio Rotes Rathaus, gvidas tra la Humboldt Forumo kaj pritraktas ĉirilate la 600-jaran berlinan historion ĉe la Schlossplatz, preterpasas la konstruaĵojn ĉirkaŭ la Schlossplatz, tuŝas la Lustgarten kaj la Muzean Insulon, rakontas historion kaj historietojn pri la strato Unter den Linden, la Pariza Placo kaj la Brandenburga Pordego kaj finas en la Tiergarten.

Estas pritraktataj la rilatoj al la Esperanto-kulturo, ekzemple pri gvido tra la Kastela Muzeo en la originala Esperanto-romano Metropoliteno de Warankin kaj pri sciencistoj de la Humboldt-Universitato en Berlino, kiuj estis esperantistoj aŭ instruis kaj esploris pri Esperanto, komancanta kun la astronomo Wilhelm Foerster, daŭriganta kun la geofizikisto Adolf Schmidt, la slavisto Viktor Falkenhahn, la komunikadscicencisto Georg Friedrich Meier, la interlingvisto Detlev Blanke kaj finanta kun la kultursciencistino Liliana Ruth Feierstein, kiu aktuale esploras kaj publikigas pri la socia medio de Zamenhof kaj la ekesto de Esperanto.

Memkompreneble ne mankas informoj pri la historia Esperanto-kolekto en la Ŝtata Biblioteko kaj la ampleksa aktuala literaturo pri kaj en Esperanto.

La promeno de berlinaj geesperantistoj kun la japana esperantistino Mikiko Shojama al memorlokoj pri milito kaj perforta regado en la jaro 2018 ludas rolon samkiel la partopreno de la Esperanto-Junularo (GDR) ĉe la Ronda Tablo de la Junularo en la tempo de la politikaj ŝanĝoj en GDR en la tiama Domo de la Junularo kaj hodiaŭa Zollernhof kun la studioj de ZDF (Dua Germana Televidprogramo)

La Otto-Wels-Domo de Germana Federacia Parlamento ebligas memorigon pri Rudi Graetz. Li en 1965 estis la unua prezidanto de la Centra Laborrondo Esperanto en la Germana Kulturligo post nuligo de la Esperanto-malpermeso. Li en tiu tempo laboris kiel komerca konsilanto ĉe la Ministerio pri Ekstera kaj Interngermana Komerco, kies sidejo estis la hodiaŭa Otto-Wels-Domo.

Finfine en Wilhelmstraße, kie troviĝis la Kulturministerio kaj ĝiaj sekvintoj, oni povas rerigardi al la ŝanĝiĝema historio de la pritrakto de Esperanto flanke de tiu ministerio.

La titola bildo montras renkonton kun familio ĉe la Brandenburga Pordego en la jaro 2018. Ĝi per biciklo survojis al la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono

Ĝis nun aperis la volumoj 1 ĝis 3

Ĉiuj tri volumoj estas riceveblaj en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25.

Oni povas ilin ankaŭ mendi en librovendejoj kaj per kelkaj interretaj platformoj, ekzemple ĉe Dussmann.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Uncategorized | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2026 – La 4-a dulingva Berlin-gvidlibro Germana-Esperanto

Jahreshauptversammlung ELBB – 2026-10-16 – Einladung

Einladung

Posted in Uncategorized | Comments Off on Jahreshauptversammlung ELBB – 2026-10-16 – Einladung

Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2026 – Memorvespero por Gerd Bussing

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

7-a de septembro 2026 je 19.30 h

Memorvespero por Gerd Bussing

La 19-an de marto en 2026 mortis la berlina esperantisto Gerd Bussing.

Ni memorigas pri lia multfaceta agado por Esperanto, speciale kadre de la Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.

Gerd Bussing beim Sommerfest auf dem Esperantoplatz 2015

Gerd Bussing dum la somerfesto sur la Esperantoplaco en 2015

 

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Uncategorized | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2026 – Memorvespero por Gerd Bussing

Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto 2026

En la monatoj julio kaj aŭgusto 2026 ne okazos aranĝoj en la serio Lunde ĉe Viktoriaparko. Ni daŭrigos la serion la 7-an de septembro per Memorvespero por la berlina esperantisto Gerd Bussing.

 

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

 

 

Posted in Montags am Viktoriapark | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo

Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2026 – 103-a Germana Esperanto-Kongreso en Olomouc

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

1-a de junio 2026 je 19.30 h

103-a Germana Esperanto-Kongreso en Olomouc

La 103-a Germana Esperanto-Kongreso okazos kadre de Komuna Esperanto-Kongreso de la Germana Esperanto-Asocio kaj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio de la 23-a ĝis la 25-a de majo 2026 en Olomouc (Ĉeĥio).

Ni rerigardos al ĉi-tiu interesa internacia evento.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark, Deutscher Esperanto-Bund | Tagged , , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2026 – 103-a Germana Esperanto-Kongreso en Olomouc

Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2026 – Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

4-a de majo 2026 je 19.30 h

Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo de Imre Madách

La hungara dramisto Imre Madách publikigis sian ĉefverkon La tragedio de l* homo en 1861. Ĝi havas mondliteraturan signifon kaj estis tradukita en 18 lingvojn. La Esperanto-tradukon faris la hungara Esperanto-poeto Kálmán Kaloscay en 1924 kaj en 1965.

Pri ĉi tiu verko ni okupiĝos iom pli profunde.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark | Tagged , , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2026 – Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo

Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

13-a de aprilo 2026 je 19.30 h

Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo

La 27-an de februaro antaŭ 50 jaroj mortis Kálmán Kalocsay. Memore al li la Aŭstra Nacia Biblioteko aranĝis specialan retan kontrubuon.

La memortago por ni estas ŝanco, nove malkovri lian verkon. Ni aŭskultos kelkajn el liaj elstaraj poeziaĵoj kaj sciiĝos pri liaj esperantologiaj verkoj.

Bonvenaj estas viaj kontribuoj ekzemple pri via aliro al la verkoj de Kalocsay aŭ prezento de via ŝatata Kalocsay poeziaĵo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Lesung, Montags am Viktoriapark | Tagged , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo

Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

2-a de marto 2026 je 19h30

Novaj libroj por nia Berlina Esperanto-Biblioteko

En januaro ELBB transprenis multajn novajn librojn por nia biblioteko en Katzbachstraße 25 el la postlasaĵo de Peter Bäß.

Fritz Wollenberg prezentos ineresajn novajn librojn.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Uncategorized | Tagged , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko

Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

2-a de februaro 2026 je 19h30

Pro la striko ĉe BVG la aranĝo ne okazos.

Novaj libroj por nia Berlina Esperanto-Biblioteko

En januaro ELBB transprenis multajn novajn librojn por nia biblioteko en Katzbachstraße 25 el la postlasaĵo de Peter Bäß.

Fritz Wollenberg prezentos ineresajn novajn librojn.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Bibliotheko, Montags am Viktoriapark | Tagged , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko

Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

5-a de januaro 2026 je 19h30

La Junulara Esperanto-Semajno 2025/26

Ni rerigardas al la ĉi-jara Junulara Esperanto-Semajno (JES) de la 28-a de decembro 2025 ĝis la 4-a de januaro 2026 en Burg (Spree-arbaro).

La tradician aranĝon okazigas la Germana kaj la Pola Esperanto-Junularo (DEJ kaj PEJ) komune.

JES-partoprenintojn, kiuj en lundo ankoraŭ troviĝos en Berlino, ni invitis en nian Espeanto-butikon.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark, JES | Tagged , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26