Temoj danziger50 – 2019 – 04

Okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto“ en Germanio nia Jartemo 2019 estas:

„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”

En niaj aranĝoj speciale virinoj kun sia publika agado estu elstarigitaj, spertu aprezon kaj havu ŝancon elpaŝi.

Prezentita virino en aprilo

Sabine Trenner
Foto: Fritz Wollenberg

Sabine Trenner (nask. 1962) estas diplomita inĝeniero, diplomita socialpedagogo, sistema terapiisto / familia terapiisto kaj psikoterapiisto por infanoj kaj junuloj.

En la tereno de Esperanto-kulturo ŝi multfacete agadas. En 1990 ŝi apartenis al la aktivuloj de la nove fondita „Die Esperanto-Jugend“ (DEJ – DDR), engaĝiĝis en la Esperanto-Junularo Brandenburgio (EJB) komence de la 90-aj jaroj por la junuarala interŝanĝo kun orienteŭropo, skribis engaĝite por Brandenburger Blättchen (Brandenburgia Folieto) de EJB, sed ankaŭ kreis tekstojn por la ŝatata Esperanto-muzikgrupo Kajto, ekzemple la poemon „Masko“. Per sia rakonto „Pli ol nura lumo“ ŝi gajnis en 1997 la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Sabine Trenner gvidis multajn kursojn. Ŝi estas ekzamenita Ĉe-instruistino kaj instruas ankaŭ kursgvidantojn. En 1999 ŝi apartenis al la LKK de UK  en Berlino kaj respondecis por la organizado de la Infana Kongreseto en lando Brandenburgio. Por la partoprenantoj ŝi skribis la gajajn rakontojn pri Willi Abelo. En diversaj Esperanto-gazetoj troveblas kontribuoj de ŝi.

8-a de aprilo 2019, 19h30

LUMINESK – Wera Blanke prezentas, bone ilustrite, siajn impresojn pri la alloga Esperanto-silvestra renkontiĝo, luminonta ankaŭ dum la jarŝanĝo 2019 / 2020

12-a de aprilo 2019, 19h00

Surscenigo de la ironie-amuza spektaklo „Verda Sango 2″ en la salonego de danziger50, 1-a etaĝo (Festivalaj biletoj: Unu-taga 10€, du-taga 15€)

22-a de aprilo 2019,  14h00, Paska lundo en Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg

Kie estas la Zamenhofparko? Inter Einbecker Straße, Rosenfelder Straße kaj Marie-Curie-Allee proksim

Anna Striganowa kaj Dima Schewtschenko

e de la stacidomo Lichtenberg.

Literatura pikniko en Zamenhofparko kun Anna Striganowa kaj Dima Schewtschenko, kiuj voĉlegas el iliaj rakontoj. Ankaŭ literaturaĵoj de Sabine Trenner estos prezentataj.

Al la renkontiĝejo “danziger50”!

Posted in Vortrag, Lesung, Danziger 50, Zamenhof-Parko | 1 Comment

10 jaroj Zamenhofparko – Ni festos la 9-an de aūgusto.

Jubileaj aranĝoj en Lichtenberg la 9-an de aūgusto 2019

  • Esperanto-Ligo Berlin kaj Muzeo Lichtenberg invitas:

 je 15-a horo al malfermo de la ekspzicio „10 jaroj Zamenhofparko –  Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg“ en konsilantara salonego de la urbodomo Lichtenberg.

La ekspozicio poste estas rigardebla dum la malfermaj tempoj de la        urbodomo.

 je 16-a horo al kvartala promenado kun la urbogvidanto Fritz   Wollenberg de la urbodomo (Möllendorffstr. 6) ĝis la Zamenhofparko (Einbecker Straße / angulo Rosenfelder Straße).

Estos prezentataj kaj rigardataj lokoj de Esperanto-kulturo en   Lichtenberg.

  • Esperanto-Ligo Berlin kaj Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kunordigo Lichtenberg Mezo) invitas

je 19-a horo al muzike-literatura aranĝo en Zamenhofparko.

Inaŭguro de la montrokesto kun informafiŝo pri la parko estas planita dum la malfermo. La programo ankoraŭ prepariĝas. Elpaŝos muzikantoj el Pollando kaj Germanio.

La jubilea aranĝo finiĝos per interparoladoj en la parko. Kulinaraĵoj kaj trinkaĵoj estas aĉeteblaj. Speciale estos invititaj Esperanto-amikoj el la naskiĝurbo de Zamenhof Bialistoko kaj el la nederlanda urbo Leeuwarden, kie ankaŭ situas Zamenhofparko.

La aranĝo instigu al pli ofta utiligo de la Zamenhofparko kiel loko de       renkontiĝo, de interparolado kaj de kulturaj eventoj.

Informoj kaj impresoj pri la Zamenhofparko

Esperantodomo

En la proksima Esperantodomo, Einbecker Straße 36 havis ĝis komence de 2015  Esperanto-Liga Berlin, Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio sian sidejon. Ĉi tie renkontiĝis la Ĵaūda Rondo de berlinaj Esperanto-parolantoj. Ekzistis Esperanto-arkivo kaj Esperanto-biblioteko.

Tiele la apuda parko fariĝis Esperanto-renkontiĝejo.

Propono pri nomo

Al muzika eko de jubilea Esperanto-festo la 2-an de aŭgusto 2008 renkontiĝis proksimume 70 Esperanto-amikoj en la parko. Estis voĉlegita letero de Esperanto-Ligo al la urbestrino de Lichtenberg, en kiu estis proponita la nomo Zamenhofparko. Poste la partoprenantoj, memore pri la vizito de la Esperanto-fondinto Ludwig Zamenhof 100 jarojn antaŭe en 1908 en Berlino, veturis per historia tramo al la Pola Kulturcentro, kie estis prenzentita germanlingva traduko de la libro „La Zamenhofstrato” de Roman Dobrzyński.

La nomdono

Per decido de la lichtenberga parlamento de la 20-a de novembro 2008 estis nomita la verda areo sude de Einbecker Straße inter Rosenfelder Straße kaj Marie-Curie-Allee la 17-an de majo 2009 okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 2009 „Zamenhofparko“.

La 23-an de julio 2009 la urbestrino de Lichtenberg Christina Emmrich komune kun Potr Golema, Ambasada konsilanto de la ambasado de Respubliko Pollando, malkovris la prestiĝan ŝildon de la nove nomita Zamenhofparko kelkajn tagojn antaŭ malfermo de UK de Esperanto en Bialistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof.

En la 90-aj jaroj la verda areo, nomita de la loĝantoj Rosenfelder Platz, estis aliaranĝita al bela parko kun florrondelo meze, ĉirkaŭita de benkoj, hodiaŭ portanta la nomon Zamenhofparko.

La Zamenhofparko en Leeuwarden

La nederlanda urbo Leeuwarden inaŭguris sian Zamenhofparkon 50 jarojn pli frue en 1959, kiam la Universala Kongreso de Esperanto estis dediĉita al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Ludwig Zamenhof.

La fotoj montras la Zamenhof-monumenton (2009 Wikimedia Ytzen) kaj la Esperanto-monumenton (2008 Wikimedia Brbbl) en Leeuwarden.

Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg – loko de renkontiĝo

En 2014 ekzemple berlinaj Esperantistoj renkontiĝis kun la kuba Esperanto-instruisto Ángel-Miguel González kaj la kuba kulturataŝeo en Berlino  al diskutrondo en la Zamenhofparko.

La Zamenhofparko por loĝantoj estas loko de ripozo. Por turistoj, speciale por Esperanto-parolantoj ĝi estas atrakcia celo.

Aleksandro Sosna, la vicurbestro de Bialistoko kaj prezidanto de organiza komitato por la UK de Esperanto en 2009, estis akceptita en 2009 de la urbestrino de Lichtenberg kaj vizitis la Zamenhofparkon kune kun Irina kaj Daniel.

Aleksandro Sosna diris: „Se vi volas komerci, parolu angle, se vi volas amikiĝi, lernu Esperanton.

Printempa purigado

Zamenhofparko estas bone flegata de la Oficejo por verdaj areoj.  La printempan purigadon ankaŭ partoprenis Esperanto-parolantoj.

La infanludejo „Zamenhofplatz“

Sude en la parko invitas flegita infanludejo kun sablokesto kaj instalaĵoj infanojn al ludado.

Fotojn vidu en la germana versio!

Posted in Zamenhof-Parko, Uncategorized | Tagged , | 1 Comment

Spektaklo “Verda Sango 2” en Centro danziger50

La ironie amuza spektaklo „Verda Sango“ estos daūrigata.

En la urĝomalsanulejo regas humoro de katastrofo. Oni enportas vampiron svenintan, kiu, kaŝite kiel Esperanto-instruisto, provis akiri la bongustan verdan sangon de entuziasmaj esperantistoj. Speciale atenti devas la Esperanto-kantisto Kaŝi el Hamburgo, kiu memtekstitajn kaj –komponitajn kantojn ĉe elektronika klavaro enŝovas en la kaosan agadon. Kiam eĉ ensaltas la navigisto de tempomaŝino Phila, raportas pri insektoj parolantaj Esperanton kaj prezentas kosman fokloron, la situacio pli kaj pli strangiĝas. Nur la supera flegistino ne perdas la superrigardon. Ŝi jam bone konas la specifaĵojn de la kulturo de verdsanguloj kaj konservas trankvilon, dume eĉ la doktoro ekscitas kaj timas pri la renomo de la hospitalo.

La spektantoj amuzite povas ĝui la spektaklon.

Kiam? 12-an de aprilo 2019 je 19-a horo

Kie? Salonego por aranĝoj en Centro danziger50

Kunagantoj: Carsten Schnathorst (Kantisto kaj muzikisto ĉe elektronika klavaro kaj entuziasma verdsangulo), Wera Blanke (Supera flegistino kaj scianto de la literaturo de verdsanguloj), Peter Kühnel (Vampiro kaj Esperanto-instruisto), Fritz Wollenberg (Doktoro kaj moderiganto), D-ro. Philipp Sonntag (Navigisto de tempomaŝino Phila)

La spektaklo estos prezentita dum la Sango-festivalo en Centro danziger50. Pliaj informoj sur la sekva afiŝo.

Posted in Uncategorized | Tagged , , , | Leave a comment

patrina lingvo EO

Ulrich Brandenburg vivas kun sia familio en Berlin-Pankow. La 21an de februaro li aperas en intervjuo kun la germana televida stacio (ZDF), ĉar li estas denaska Esperantisto. Li longe estis diplomatia servo, inkluzive kiel Ambasadoro al Moskvo (2010-2013) kaj Lisbono (2014 – 2016).

Li rakontas, ke li estis konfrontita kun Esperanto kiel infano. Lia patro Willi uzis la lingvon Esperanto ekskluzive en komunikado kun li kaj liaj du gefratoj . Post kvar jaroj kun pluraj vundoj en la Dua Mondmilito lia patro decidis aktivi por internacia interkompreniĝo. Li lernis Esperanton kaj poste mem instruis en kursoj. Tie li renkontis Margret, la patrino de Ulrich kaj Guido . Ambaŭ infanoj havis gravajn funkciojn en la germana Esperanto-movado ekde junaĝo. Ulrich estas nun prezidanto de la germana Esperanto-Asocio.

Al kio utilis?

Al la demando pri la avantaĝoj, se oni lernas de Esperanton kiel infano, diras Ulrich Brandenburg, ke por li estis pli facile lerni aliajn lingvojn en lernejo. Li konstatis: »Krom tio Esperantistoj estas malfermaj kaj ŝatas vojaĝi. Miaj fratoj kaj mi frue vidis aliajn partojn de la mondo.«

Li konkludas, ke alportis nur avantaĝojn kaj tial lia edzino Barbara kaj li decidis fari la samon kun la propraj infanoj.

Guido Brandenburg

Li ankaŭ estas demandita pri iu profitoj de Esperanto dum sia profesia kariero kiel diplomato. Ne estas uzata en oficiala trafiko, li konceds, sed aldonas: “… fakte ekzistas kelkaj diplomatoj, kiuj flue parolas Esperanton.” Ekzemple t Seán Ó Riain , kiu fidinde partoprenis la ĵaŭdam rondon en la Falkenstrasse 25 dum la 1980-aj jaroj kiel juna oficisto de la irlanda ambasadejo  en la tiama Okcidenta Berlino. Hodiaŭ li estas vic-ambasadoro de Irlando en Aŭstrio, reprezentis sian landon dum pluraj jaroj en Bruselo ĉe la Eŭropa Unio.

Utilo privata

Sed ĝuste preter la profesiaj kontaktoj sin pravigas la utilo de Esperanto, ĉar Brandenburg diras, “Pri Esperanto ni havis eksterlande multajn privatajn kontaktojn – ekster la diplomatiaj cirkloj. Lingvo malfermis pordojn kaj eblecojn por renkonti homojn “.

Brandenburg ne akceptas la skeptikon de la demandanto pri la estonteco de Esperanto. Li raportis, ke li partoprenis en du aranĝojn dum novjaro: Novjara Renkontiĝo kun pli 200 kaj Luminesk  kun ’60 partoprenantoj, inter ili tutaj familioj. Li diras: “… Estas impresa vidi kiel infanoj de multaj landoj parolas inter si ekskluzive en ĉi tiu lingvo” kaj li nun faras tion nun kun sia nepo.

—————baldaux sekvos ————————

Weltweit werden rund 6.000 Sprachen gesprochen. Nach Angaben der deutschen Unesco-Kommission ist die Hälfte vom Verschwinden bedroht. Der Internationale Tag der Muttersprache am 21. Februar – die UN-Kulturorganisation rief ihn 2000 ins Leben – soll auf die Bedeutung sprachlicher und kultureller Vielfalt aufmerksam machen und zum Erlernen neuer Sprachen animieren. Dabei wird die Bedeutung der Muttersprache für den Zusammenhalt einer Gesellschaft betont.


permasxina traduko

Patrina lingvo Esperanto
Afiŝita dimanĉe la 24-an de februaro 2019 fare de La Redakcio

Ulrich Brandenburg loĝas kun sia familio en Berlin-Pankow. Li intervjuis al ZDF la 21-an de februaro ĉar li sorbis Esperanton kun brusto. Li longe servis en la diplomatia servo, inkluzive kiel Ambasadoro al Moskvo (2010-2013) kaj Lisbono (2014 – 2016).

Li rakontas al ni, ke li kreskis kun Esperanto kiel infano. Lia patro Willi parolis ekskluzive kun li kaj liaj du gefratoj Esperanto. Post kvar jaroj kun pluraj vundoj en la milito lia patro decidis labori por internacia kompreno. Li lernis Esperanton kaj donis kursojn. Li ankaŭ renkontis Margret, la patrinon de Ulrich kaj Guido. Ambaŭ infanoj havis gravajn funkciojn en la germana Esperanto-movado ekde ilia juneco. Ulrich estas prezidanto de la germana Esperanto-Asocio
Kion ĝi alportis?

Demandite pri la avantaĝoj de frua infaneco akiraĵo de Esperanto, diras Ulrich Brandenburg, ke li trovis ĝin pli facile en la lernejo estis aliaj lingvoj lernen.Darüberhinaus li Meite: “Krom Esperanto estas senpartian kaj amas vojaĝi. Miaj fratoj kaj mi vidis multajn mondojn frue. ”

La fundo estis, ke ĝi nur alportis profitojn, tiel ke lia edzino Barbara kaj li decidis fari la samon kun siaj propraj infanoj.

Li ankaŭ estas demandita pri la profitoj de Esperanto dum sia profesia kariero kiel diplomato. Ĝi ne estas uzata en oficiala trafiko, sed diras: “… fakte ekzistas kelkaj diplomatoj, kiuj parolas fluente Esperanton.” Inkluzive de Seán Ó Riain estas fidinde ĉeestis la ĵaŭdo ronda en la Falkenstrasse 25 en la 1980-aj jaroj kiel juna oficisto de la Ambasado de Irlando en kio estis tiam Okcidenta Berlino. Hodiaŭ li estas vic-ambasadoro de Irlando en Aŭstrio, reprezentis sian landon dum pluraj jaroj en Bruselo kun Eŭropa Unio.
Utiloj en privata

Sed ĝuste preter la profesiaj kontaktoj en profito de Esperanto montras, ĉar Brandenburg diras, “Pri Esperanto ankaŭ gajnante eksterlande, multaj privataj kontaktoj – tra diplomatiaj cirkloj. Lingvo malfermis pordojn kaj eblecojn por renkonti homojn “.

Brandenburg ne dividas la esceptikon de la demandanto pri la estonta viabilidad de Esperanto. Li raportis ke li partoprenis en du okazaĵoj dum nova jaro: Novjara Renkontiĝo kun 200 kaj Luminesk ’60 Teilnemern al kiu tutaj familioj venis. Li diras: “… Estas impresa vidi kiel infanoj de multaj landoj parolas inter si ekskluzive en ĉi tiu lingvo” kaj li faras tion nun kun sia nepo.

ZDF kun ĉi tiu intervjuo al komunikita de gazetaro de la germana Federacia Esperanton kun la temo “115 jaroj: Esperanto kiel unua lingvo – respondas la Gepatra Lingvo Tago, februaro 21,” kaj kiun suplementu kun informoj el la germana Komisiono por Unesko. De ilia gazetara eldono de 6 februaro estis adoptita:

Ĉirkaŭ 6,000 lingvoj estas parolitaj tutmonde. Laŭ la Germana Unesko-Komisiono, duono estas minacata kun malapero. La Internacia Tago de la denaska lingvo sur Februaro 21 – UN kultura organizo vokis lin en 2000 al la vivo – por atentigi pri la graveco de lingva kaj kultura diverseco kaj instigi ilin lerni novajn lingvojn. Ĝi emfazas la gravecon de la gepatra lingvo por la kohereco de socio.

En la retejo de Lingvistrajtoj ekzistas alvoko por 2017 por la Internacia Tago de la Patrino, kiu tre agordas la rolon, kiun Esperanto volas.

La provo ankaŭ konstruas la proteston de 1952 en Bangladeŝo, kiu estis deklarita “Patrina Tago” de UNESKO en 1999. Ĝi citas diversajn publikajn figurojn, kiuj simpatie esprimis sin al Esperanto.

Konsiderinda estas la deklaro de la Aŭstra Federacia Prezidanto, doktoro Med. Heinz Fischer (ĝis 2017), kiu anoncis en la Wiener Zeitung la 10an de februaro 2016, “mi parolas la internacian validan lingvon Esperanto. Mi renkontis mian unuan edzinon en esperanta klaso. Tial ni instruis niajn du infanojn ĉi tiun lingvon de frua aĝo, sekvante la ekzemplon de du generacioj de la Brandenburg-familio.
Ĉi tiu eniro estis poŝtita en Uncategorized kaj etikedita Seán Ó Riain. Marki la daŭrligo. redakti
← Ondo 292 pri la regiono

Germana esperanto

Plej novaj artikoloj
Patrina lingvo Esperanto
Ondo 292 pri la regiono
Temoj danziger50 – 2019-03
Brila makulo vivas
Max-Josef-Metzger-Platz printempa
Invito al la Jara Ĝenerala Kunveno 2019 kun amendo de la Artikoloj de Inc

 

Posted in Uncategorized | Tagged | Leave a comment

En Ondo pri la regiono

La aktuala numero [№2 (292) / 2019] de la »Internacia sendependa magazino« kun la titolo La Ondo de Esperanto estas senpage elŝutebla el la retejo en formato PDF kaj ePub.

Estas raportoj pri la tri renkontiĝoj ĉirkaŭ novjaro 2018/19, kie ankaŭ partoprenis Berlinanoj aŭ eĉ (Lu Wunsch-Rolshoven, NoRo) organizis.

  • paĝo 13: Andreas Diemel, Luminesk’ apud Bonn
  • paĝo 24: Aikawa Takuya, La nova sento: JES en Storkow
  • paĝo 16: Lu Wunsch-Rolshoven, Novjare en Wiesbaden, Germanio

La kontribuo de Aikawa Takuya estas aparte menciinda, ĉar ne estas – kiel ofte en Esperanto-medio – pala raporto de la organizantoj mem (kiuj eble ne trovas partoprenanton por verki raporton). Estas partoprenanto,  kiu eĉ ne planis sian partoprenon, kiu rakonatas pri siaj travivaĵoj kaj spertoj.

Germanlingva  raporto estis en la regiona gazeto (Märkische Oderzeitung, MOZ) de la 3a de januaro 2019.

Pri la partopreno de Berlinanaoj en Luminesk’ apud Bonn oni povas ekscii en la kutima formala maniero:

Barbara kaj Ulrich Brandenburg enkondukis al la Universala Kongreso en Finnlando per vespera lumbildprelego, el Belgujo alvenis An Olijslagers por oferti altkvalitan kvizon. Antaŭ la Silvestra balo okazis denove la konkurso “majstrokuiristo”, kie gajnis karea versio de la germaneca “spegulovo”. La festan polonezon, enkondukante la balon gvidis Rob Keetlaer. Postvesperan distradon ofertis la “gufujo” kun glaso da teo kaj spiritaj programeroj.

Estas raporto de la partoprenantino Liba Gabalda en »Esperanto aktuell« 1/2019 paĝo 21 kun pliaj detaloj pri la kontribuoj de niaj Berlinanoj Barbara (kuirado) kaj Ulrich Brandenburg kaj Wera Blanke (prelego). Bedaŭrinde ne rete atingebla.

Surpriza kontrasto al ĉi tio simpla listigo de programeroj sen detaloj pri la enhavo aŭ pri la kvalito estas la kontribuo pri JES, kiu povus esti modelo por aliaj, kiuj intencas freŝe kaj persone raporti pri evento.


La nova sento: JES en Storkow

El foto de Ivo Miesen en Ondo 292 paĝo 12

(En tiu ĉi raporto, mi uzas triapersonan pronomon “ri” por ne indiki sekson aŭ genron de homoj menciataj. Tiu skribmaniero estas unu parto de mia lernado dum la aranĝo.)

Mia partopreno en la 10a Junulara Esperanto-Semajno, okazinta de la 28a de decembro 2018 ĝis la 4a de januaro 2019 en Storkow (Germanio) estis hazarda. Dum retumado allogis min fejsbuka afiŝo de JES. Pasigi novjaran semajnon ekster Japanio ŝajnis al mi bona ideo, kaj mi tuj aliĝis, sciante preskaŭ nenion pri ĝi. Nun, reveninte hejmen, mi asertas ke mia decido estis ĝusta.

La organizado vere impresis min. La reta aliĝilo funkciis tre bone kun kelkaj atentemaj opcioj kiel nedeviga indiko de sekso kaj elektebleco de manĝo vegana, vegetara aŭ kunvianda. Danke al tiu ebleco mi ĝuis veganajn manĝaĵojn bongustajn. Estis ĝojiga surprizo, ke multaj partoprenintoj elektis veganan manĝon kaj estis preparitaj diversaj veganaj menuoj en la manĝejo.

Informilo antaŭaranĝe disdonita per retmesaĝo enhavis multajn praktikajn informojn pri alveno, programo kaj ejo. En la ejo, junulargastejo Hirschluch mi komforte pasigis tempon kun multaj novaj amikoj. La programo estis nek tro densa, nek tro maldensa, kaj estis etoso libera, mem- kaj kunhelpema. La organiza teamo estis facile kontaktebla surloke, kaj ĉiuj teamanoj estis afablaj.

Mi konatiĝis kun multaj lertaj kaj talentaj homoj en JES. Unu el la plej interesaj ekzemploj estis volontulado en Esperantaj laboroj. Per diverstemaj prelegoj kaj diskutrondoj mi povis ekkoni pensojn kaj vivmanierojn de aktivaj esperantistoj. Precipe interese por mi estis, ke iliaj pensoj, ideoj, agadoj kaj kondutoj ŝajnas ligitaj al la esperantisteco. Peter Baláž montris fundamentan komunecon de la vegana kaj Esperanta ideoj. Ri kaj Hans Becklin ankaŭ kondukis min al profunda mondo de legado en Esperanto. Eduard Werner prezentis problemojn de politiko pri minoritata lingvo per ekzemplo de la soraba. Tobiasz Kubisiowski klarigis historion de pola junulara movado, kaj Roma Jeziorowska proponis novan eblecon prezenti Esperanton ĉe festivaloj malfermemaj kaj amuzemaj. Markos Kramer instigis min uzi Esperanton pli radikale genro-neŭtrale. Post tiu lernado, mi nun demandas al mi mem: kiel mi povos ĝui esperantistan vivon, kaj kion mi povos montri aŭ prezenti al aliaj esperantistoj?

La bunta kaj amuza vespera programo estis granda allogaĵo. Bonega tradicio estas la festeno, kiu nomiĝas “trinko-manĝa nokto”. Partoprenantoj bonvole kunportis bongustaĵojn de siaj landoj aŭ nacioj, kaj ĉiuj kune gustumis ilin. Ankaŭ mi kundividis botelon da sakeo Dassai en la festeno. La botelo tre rapide elĉerpiĝis kaj feliĉe estis, ke mia kontribuaĵo plaĉis al partoprenintoj.

Por mi, modesta amanto de alkoholaĵoj, la surloka drinkejo estis beno kaj fonto de viveco dum la semajno. Ĉiuj bieroj germanaj kaj polaj, vendataj tie, ege bongustis. La pola vodko Soplica estis por mi nova eltrovo, kaj mi jam sopiras gustumi ĝin ankoraŭfoje. Je la momento de novjaro ni festis kun ŝaŭmvino aŭ suko, kaj tiama etoso de amikeco daŭre restos neforgesebla en mia memoro.

Diversajn koncertojn de talentaj muzikistoj ĝuis partoprenintoj preskaŭ ĉiutage. Interalie, kantado per magie bela voĉo de Alena Adler kaptis mian koron. Mi sincere deziras havi pliajn ŝancojn aŭskulti rian kantadon. Mi eĉ revas, ke mi iam povos inviti rin en Japanio.

JES estis mia unua eŭropa Esperanto-aranĝo. Kiel supre skribite, mi plene ĝuis la tutan aranĝon, kaj tio iĝis neforgesebla memoro por mi. Tamen, mi estis novulo, dum multaj aliaj jam konis unu la aliajn, kaj mi iomete timas, ke mi estis nur fremda gasto, ĉar mi sentis mian nespertecon paroladi Esperante.

Nun mi sentas bezonon envolviĝi en Esperantaj okazaĵoj kaj praktiki Esperanton pli ofte. Kompreneble mi deziras partopreni en JES ankoraŭfoje. Estos interese se nova generacio de japanaj esperantistoj mem organizos renkontiĝon aŭ seminarion, kiu espereble instigos eksterlandajn esperantistojn vojaĝi al la orienta rando de Eŭrazio, eĉ malgrandskale. La plej grava leciono, kiun JES donis al mi, eble estas efiko de fizika renkontiĝo inter esperantistoj. Rekta komunikado en sama loko inspiras homojn plej bone kaj Esperanto vere taŭgas por tiu celo.

Aikawa Takuya

Posted in JES, Brandenburg | Leave a comment

Temoj danziger50 – 2019 – 03

Okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto“ en Germanio nia Jartemo 2019 estas:

„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”

En niaj vesperaj aranĝoj speciale virinoj kun sia publika agado estu elstarigitaj, spertu aprezon kaj havu ŝancon elpaŝi. Virinoj, kiuj pasinte grave agadis en nia Esperantlingva komunumo estu prezentataj, priskriboj de iliaj vivo kaj verko estu esplorataj kaj kompletigataj.

Prelegantaj kaj prezentitaj virinoj en marto

Ina Tautorat kaj Hildegard Stolpe
Fotoj: Fritz Wollenberg

Ina Tautorat profesie laboris de 1970 ĝis 2008 kiel muzea pedagogo en Juniormuseum  (Muzea  parto  por  infanoj) de Etnologia Muzeo en Berlin-Dahlem, ekde 1996 ŝi estris la Juniormuseum. De 1977 ĝis 1991 ŝi estis prezidantino de Esperanto-Ligo Berlino. En 1990/1991 ŝi gvidis la unuiĝon de okcident- kaj orient-berlinaj Esperanto-amikoj en la Esperanto-Ligo Berlino kontakte kun la estraro de la orientberlina distrikta organizaĵo de GDREA. Per sia laboro kiel sekretariino de la Loka Kongresa Komitato ŝi grave kontribuis al la sukceso de la Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino, la ĝis nun plej granda Esperanto-aranĝo en Berlino. Komune kun sia edzo Hermann Tautorat ŝi fondis la Ĵaŭdan Rondon kaj prizorgis en ilia loĝejo Falkstraße 25 la Esperanto-centron Berlino kun espoteko (biblioteko kaj arkivo de la Ligo) de 1978 ĝis 2005. En 1993 la Ligo honorigis ŝin per nomumo kiel Honora Membro.

Hildegard Stolpe (nask. 1921) post studado de maŝinkonstruado profesie laboris de 1951 ĝis 1981 en la TU-Instituto por Transmisia Tekniko, agadis en la memadministrado de TU Berlin kaj apartenis al la Akademia Senato kiel unu el la unuaj virinoj. Ankaŭ en la sindikato kaj en projektoj por maljunuloj ŝi kunlaboris, ekzemple en la projekto SENTHA de la Instituto por Laborsciencoj de TU Berlin, kiu esploras teknikon por loĝado konvena por maljunuloj. Ŝi ricevis multajn honorigojn, i. a. en 2007 la Federacian Meritkrucon por 50 jaroj honorofica laboro.

Kiel membro de Esperanto-Ligo Berlino ŝi dum jardekoj gvidis la grupon Kompreno en Berlino-Charlottenburg. La tradicioj de tiu ĉi berlina Esperanto-grupo reiras ĝis la 20-aj jaroj, inkluzivantaj la tradiciojn de la Esperanto-Societo Charlottenburg, kiujn Hildegard Stolpe peris. Eugen Wüster apartenis al la grupo. Karl Vanselow, Jan Fethke, Louis Beaucaire kaj ŝia edzo Erwin Stolpe sin engaĝis en ĝi.

11-a de marto 2019, 19h30

“Okcidentberlina virin-forto en la Esperanto-Ligo Berlino”. Kun Ina Tautorat kaj la gevizitantoj ni rigardas al tio, kion virinoj ekmovis ekde la 70-aj jaroj en la berlina Esperanto-komunumo. En 1971 Emmi Stox estis la unua virino pinte de berlina Esperanto-organizaĵo. Ŝia posteulo, la muzea pedagogo Ina Tautorat de 1977 ĝis 1991 estis prezidantino de Esperanto-Ligo Berlino.

En unu el la sekvaj vesperoj estos prezentita la orientberlina-brandenburgia virin-forto.

25-a de marto 2019, 19h30

Prepare al la ironie-amuza spektaklo “Verda Sango 2” diskutos kaj provludos la interesuloj.

La 12-an de aprilo je 19-a h estos prezentita la ironie-amuza spektaklo “Verda Sango 2” en la salonego (1-a etaĝo) de la Kulturcentro “danziger50”.

Al la renkontiĝejo “danziger50”!

Posted in Danziger 50 | Tagged | Leave a comment

Lichtblick lumas

La februara renkontiĝo en »Lichtblick« estis anoncita kiel opcio por lernantoj de »Duolingo« kaj fakte venis du inoj, kiuj ambaŭ studis aŭ ankoraŭ studas Esperanton per »Duolingo«. Unu venis sekve de daŭra informado de Raimund pri la kunveno ĉe Amikumu kaj persona invito; la alia trovis anoncon pri la kunveno en Esperanto Duolingo Learners ĉe Facebook, kie membras 10.000 homoj el la tuta mondo.

Unu el la du jam vizitis antaŭ kelkaj semajnoj la prelegon de Wera Blanke en Danziger 50. Anbaŭ bone parolis kaj komprenis preskaŭ ĉion – rimarkinde, ĉar por unu el ili estis la unua kontakto kun “vivantaj Esperanto-parolantoj”, por la alia la dua.

Menciindas, ke Lu (maldekstre) sukcesis trovi flagoportilon por dece montri la Esperanto-flagon. (Ĉu eble iu havas pli modernan ideon por faciligi al novuloj trovi nian tablon?)

Pli fruaj informoj pri Lichtblick

 

Posted in Lichtblick | Leave a comment

Max-Josef-Metzger-Platz printempas

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Max Josef Metzger, Uncategorized | Leave a comment

Invito al membrokunveno

Bv. legi la germanan version.

Posted in Jahreshauptversammlung, Verein | Tagged , , | Leave a comment

Robert Biedroń: Esperantisto

Ateisto, samseksema aktivulo kaj Esperantisto. Robert Biedroń, la nova stelo en la pola politiko tute ne kongruas al la esperoj de pola patrino en siaj preĝoj al la nigra virgulino de Ĉenstoĥovo

Post la fondo de la partio »Wiosna« (printempo) li iĝis vaste konata persono.

Kiel urbestro de la urbo Słupsk li havis bonajn rilatojn al la loka Esperanto-Bewegung. Pri tio abunde raportas la  retpaĝo por Słupsk (esperante: Slupsko, germane Stolp)  dum la lastj jaroj. Granda parto de la teksto detale priskribas la kontaktojn kun lokaj politikistoj kaj speciale mencias la subtenon per Robert Biedroń, kiu persone malfermis la 24an de aprilo 2017 kiel urbestro l ekzspozicion »130 jaroj Esperanto« en la urbodomo.

Tuŝi Biedroń en Woodstock

Esperantistoj el la regiono Berlino-Brandenburgio povis alproksimiĝi al Biedroń en 2017 dum la festivalo »Przystanek Woodstock«(Haltejo Woodstock) en Kostrzyn apud la Odro, tute proksime al la landlimo kun germanio, kie li viztits la » multkulturan vilaĝon« de la polaj Esperantistoj.

Biedroń (3. de maldekstre) inter Esperantistoj en la oktobra numero 2017 de  revuo Esperanto

 

Biedroń anoncis, ke la nova partio partoprenos 2019 en la eŭropaj balotoj kaj la germanaj amaskomunikiloj atendas  certan sukceson. Tio estas forta konkuranto al alia grupo, kiu aperas en germanio sub la nomo »Europa – Demokratie – Esperanto (mallonge: EDE) kaj foje, sed ne tro sukcese partoprenis en balotoj.«

Estas menciinda, ke la kontakto al Biedroń realiĝis per Edward Kozyra, kiu flegis de 2017 la koncerajn paĝojn de Vikipedio, inkluzive de lia propra. Tie  Biedroń estas prezentita kiel membro de »EDE Pollando«:

La renkontiĝo de la Estraro de EDE-Pollando la 19-an de januaro 2016 en Slupsko kun nia ano Robert Biedroń, kiu estas Urbestro en tiu urbo.

Ankaŭ en la  vikipedia-paĝo de Polskie Stowarzyszenie Europa – Demokracja – Esperanto (mallonge: EDE-Pollando) aperas Biedroń kun Foto de 2014 kiel membro. Inter la sukcesoj de EDE-Pollando estas menciita, ke en oktobero 2012 estis fondita grupo da parlamentanoj kun la titolo »Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)«, al kiu aparteis Biedroń.

Printempo por pli da angla lingvo

La pozicio de la nova partio »Wiosna« pri Esperanto estas nekonata. La postulo pri duobligo de la instruado de angla lingvo en lernejoj supozeble ne allogas Esperantistojn amase. Kvankam la aliaj postuloj estas tre simpatiaj. En la Esperanto-versio legeblas:

La 2019 en la sport-halo Torwar en Varsovio kun ĉ. 9000 partoprenantoj okazis la fondokunveno de Wiosna, en kiu oni prezentis la politikan programon de la partio:

Ekonomia programo

  • Progresa plialtigo de minimuma salajro ĝis 2700 zlotoj en 2020, ĝis 3000 zl en 2021 kaj ĝis 3500 zl en 2024[2].
  • Minimuma pensio (emerituro) de 1600 zlotoj[3]
  • Forigo de la ŝtataj asekurejoj ZUS kaj KRUS, transdono de iliaj povoj al la fiska administracio[3].
  • Forigo de limigoj al solaj patroj kaj patrinoj edukantaj siajn infanojn kadre de la programo Rodzina 500 plus[4].
  • Egalaj salajroj por viroj kaj virinoj.
  • Minimuma salajro por instruistoj – 3500 zl, kaj por plej bonaj diplomitoj kaj profesoroj – 6000-7000 zl.

Sociala programo

  • Geedza egaleco sendependa de la sekso.
  • Garantiita rajto je aborto ĝis la 12-a semajno de la gravedo.
  • Senpaga aliro al ĉiaj kulturinstitucioj en tuta Pollando ĉiun dimanĉon.

Ŝanĝoj en la eduksistemo

  • Aldono de la temoj novaj teknologioj, klimatŝanĝo, porsana antaŭgardo, programlingvoj, komputila sekureco kaj rekonado de falsaj novaĵoj al la instruprogramo.
  • Enkonduko de moderna seksedukado kaj deviga edukado kontraŭ perforto en ĉiuspecaj lernejoj.
  • Duobligo de lecionoj de la angla lingvo, ebligo de instruado de unu lernobjekto en la angla lingvo en superbazaj lernejoj.
Posted in Polen | Tagged , | Leave a comment