Viva Esperanto-kulturo en Zamenhofparko Berlino Lichtenberg

Rerigardo al jubileo

La fotojn bonvolu rigardi en la germana versio!

10 jaroj Zamenhofparko – la jubilea aranĝo la 9-an de aŭgusto logis preskaŭ 50 homojn posttagmeze al la ekspozicimalfermo en la Urbodomo Lichtenberg, 20 al la posta kvartala promeno al lokoj de Esperanto-kulturo en Lichtenberg kaj ĉirkaŭ 100 vespere al muziko kaj Esperanto-literaturo en la Zamenhofparkon.

Internacie ni invitis en la grandaj Eperanto-gazetoj Revuo Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj Esperanto aktuell kaj regione en gazetoj de la berlina distrikto Lichtenberg (Berliner Abendblatt – Berlina Vesperfolio, Berliner Woche – Berlina Semajno, Tagesspiegel Lichtenberg – Taga Spegulo Lichtenberg).

Esperanto-Ligo Berlino preparis tiun ĉi eventon kune aganta kun Muzeo Lichtenberg kaj Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Urbparta Kunordigo Lichtenberg Mezo), kaj ĉiuj tri informis pri ĝi en siaj retpaĝoj.

Kelkaj gastoj el en- kaj eksterlando estis speciale invititaj.

Kiu atente rigardas la 12 tabulojn de la ekspozicio en la koridoro de la 1-a etaĝo de Urbodomo Lichtenberg, komprenas, kial tiu ĉi jubileo ne nur interesis Esperanto-parolantojn en Lichtenberg.

La nomo Zamenhof staras laŭ Berit Müller en la gazeto Berliner Woche (Berlina Semajno) por „la historio de revo, kiu devenis de la deziro al paco kaj popola interkompreniĝo“. La germanlingva ekspozicio pri Esperanto-kulturo en Lichtenberg, la kulturaj kontribuoj al la jubileo kaj la interparoladoj kun la gastoj, alvojaĝitaj el Italio, Nederlando, Francio, Pollando kaj Ruslando montris, ke Zamenhof ne nur estis revanto kaj viziulo, sed ankaŭ realisto, ke Esperanto kiel lingvo de interkompreniĝo hodiaŭ funkcias kaj ke la Esperanto-kulturo estas realaĵo en Eŭropo kaj en la mondo.

La ekspozicio en Urbodomo Lichtenberg

Memkompreneble ankaŭ la interesuloj pri regiona historio profitis. La unua ekspozicia tabulo montras, ke la estiĝo de la Zamenhofparko historie rilatas al la limfosaĵo de Friedrichsfelde Lichtenberg, akvofosaĵo, kiu estis la natura limo inter la komunumoj Lichtenberg kaj Friedrichsfelde. Hodiaŭ ĝia posteulo estas pluvakva kanalo sub la stratoj Rosenfelder Straße, Einbecker Straße kaj Marie-Curie-Allee al la lago Rummelsburger See.

Kiamaniere la tereno ŝanĝiĝis, kaj kiel estis aliaranĝita la bela malgranda parko dum la 1990-aj jaroj al la hodiaŭa stato, ilustras fotoj el la Muzeo Lichtenberg kaj planoj de la Oficejo por Verdaj Areoj de Lichtenberg.

La muzea teamo ĉirkaŭ direktoro d-ro Thomas Thiele kaj sinjoro Pegelow de Oficejo pri Stratoj kaj Verdaj Areoj de la distrikto grave kontribuis al la ekesto de la ekspozicio kaj al la sukceso de la tuta aranĝo.

La ideo naskiĝis en interparolado kun d-ro Thiele okaze de la transdono de Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“ antaŭ du jaroj.

Aktuale la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio estas membroorganizo en la FAS Kiezspinne (kvartala unuiĝo) kaj renkontiĝas en diversaj Esperanto-kulturaranĝoj en Oranĝerio (Najbareca domo por ĉiuj generacioj), en kiuj precipe estas flegataj la rilatoj al la Esperanto-klubo en Szczecin (Pollando).

La ekspozicio rerigardas al la Esperanto-vivo en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj en Esperantodomo, Einbecker Straße, kie la Germana Esperanto-Junularo, la Esperanto-Ligo Berlino kaj la Germana Esperanto-Asocio havis iliajn sidejojn ĝis 2015 kaj kie uzeblis Esperanto-biblioteko kaj Esperanto-arkivo. Kelkaj interesaj gastoj kiel la aŭstralia Esperanto-aŭtoro Trevor Steele kaj la nepala montargvidanto Bharat Kumar Ghimire estas prezentataj.

Johann Pachter kaj Peter Kühnel, agintaj en la Esperanto-domo kaj sin engaĝintaj en 2008/2009 por la nomo Zamenhofparko kunorganizis ankaŭ la jubileon. Christiane Altrogge, kiu siatempe zorgis pri la biblioteko, ankaŭ ĉeestis.

Esperanto-geamikoj, kunaranĝintaj la Esperanto-vivon en Kulturliga klubo Frankfurter Allee 285 dum la 1960-aj ĝis 1990-aj jaroj, kunlaboris en ekesto de la ekspozicio. Iliaj rememoroj estis fiksitaj en ĝi. Renate Berndt, kiu kune kun sia edzo Dieter gvidis la unuajn kursojn post nuligo de la Esperanto-malpermeso en 1961 kaj fondo de Esperanto-laborgrupoj en Germana Kulturligo en 1965 poste instalis la lichtenbergan grupon en 1968, ĝojas dum la jubileo pri la viveco de la Esperanto-kulturo en Lichtenberg, Tiutempe ili pro la aparta proksimo de la edzo al la ĉeĥa kulturo precipe flegis intimajn amikajn rilatojn al la Esperanto-klubo en Pardubice (Ĉeĥio). Pri tio ankaŭ Hartmut Mittag, Achim Meinel kaj lia edzino Karsta volonte rememoras. Krome Achim Meinel scias pri aktiveco de la fervojistaj esperantistoj en la grupo. Li mem poste estis de 2006 ĝis 2016 prezidanto de Germanaj Fervojistaj Eperantistoj en Bahnsozialwerk (BSW – Fervoja Sociala Agado).

La ĝis nun plej granda Esperanto-evento en Lichtenberg – la Germana-Dana-Pola Esperanto-Kongreso en 2012 memkompreneble havas sian lokon en la ekspozicio kun artistoj, prelegprogramo kaj la temo: „Partneroj en Eŭropo“. Ĉefaj kongreslokoj estis Oranĝerio kaj Max-Taut-Aŭlo.

Ankaŭ membroj de la Asocio pri Interlingvistiko ĉeestis en jubileo. Tiu ĉi lingvistika organizaĵo, fondita en 1991 en Berlino, esploras la internacian komunikadon, speciale la strukturon kaj funkciadon de Esperanto. En 2019 ĝi unuafoje kunvenis en Lichtenberg – en la moderna Junulara Gastejo Berlino-Ostkreuz

La ĉijara kunveno kun la temo „Internaciaj lingvoj kaj internaciaj konfliktoj“ okazos ankaŭ tie. En la ekspozicio estas prezentataj kelkaj konataj membroj, ekzemple magistro Bernhard Tuider, bibliotekisto, gvidanta la teamon, kiu prizorgas la Kolekton de Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeon de Aŭstria Nacia Bibliotheko en Vieno.

Giselastraße kiel loko de Esperanto-kulturo eniris la ekspozicion. Tie en 1996 estis fondita eldonejo Mondial, en kiu en 1999 estis pubikigita la „Faŭsto“ de Goethe en Esperanto. La eldonisto kaj aŭtoro Ulrich Becker kaj la ampleksa libroproduktado de la eldonejo en Berlino kaj Novjorko estas prezentata, sed ankaŭ la diverseco de publikaĵoj de la Laborgrupo GDREA, kiu en Giselastraße okupiĝis pri historio de la GDR-Esperanto-asocio.

Andries Hovinga, alvojaĝita el Leeuwarden, urbo kun Zamenhofparko, ĝoje rimarkis, ke unu ekspozicia tabulo estis dediĉita al lia urbo kaj al la Zamenhofparko tie, krome ĝi metas mezen de atento la muzikgrupon Kajto kaj la verkiston Johano Strasser, kiuj havas radikojn en Leeuwarden.

La eldonejo Sezonoj kun la gazeto „La Ondo de Esperanto“ kaj la aŭtora kaj eldonista paro Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka , pasintjare prezentinta sian laste aperintan libron en Oranĝerio, reprezentas Esperanto-kulturon en la partnera urbo de Lichtenberg Kaliningrado. Ili en la ekspozicio same troveblas kiel la rilatoj al la Esperanto-klubo en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, kie la Kulturcentro Ludoviko Zamenhof kaj la antaŭnelonge sur lia vojo al lernejo starigita statuo de la juna Zamenhof vekas intereson.

La fascineco de la lingvo Esperanto, estas kompreneteble, se oni rigardas la tabulon, donantan enrigardojn en la strukturon de la lingvo kun ekzemploj.

Ĉion tion prilumis la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg en sia enkonduka prelego.

Ekspozicia Malfermo

En la gazetarkomuniko de la Distrikta Oficejo Lichtenberg legeblas: „…Komunikado estas baza pilastro de la paco“.

La urbestro de Lichtenberg Michael Grunst memorigis en sia salutvorto dum la ekspozicimalfermo kaj en sia parolado vespere post malkovro de la nova informtabulo en Zamenhofparko pri tio, ke antaŭ 30 jaroj – en 1989 – Miĥail Gorbaĉov parolis pri komuna domo Eŭropo, kaj li eksplikis: „Esperanto ja ankoraŭ estas juna lingvo… kaj la ideo, malantaŭ ĝi – lingvo por popolinterkompreniĝo – ja estas elstara ideo… Mi kredas, ke ni komune ankoraŭ devas fari multon, kaj en tio Esperanto eĉ estas unu paŝon antaŭ ni… Ĉi-tiun domon Eŭropo ni devas ankoraŭ konstrui. En tio Esperanto eble povas ludi gravan rolon dum la venontaj jaroj kaj jardekoj, ĉar mi pensas: Eŭropo etendiĝas de Ruslando ĝis Anglio, kaj tiurilate mi memkompreneble esperas, ke la baza ideo, ke liberaj homoj sen limoj feliĉiĝos en Eŭropo, ke en tio ni ankoraŭ sukcesos.”

Ronald Schindler, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino, invitis por pentekosto 2020 al Transponta Kongreso de germanaj, polaj kaj fervojistaj esperantistoj en sia hejmurbo Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice, kaj salutis pluajn interesajn gastojn, tiel prof. Francesco Maurelli, komitatano de UEA, kaj Nils Brinkmann, estrarano de GEA. Aparte kore estis salutita prof. Jürgen Hofmann. Li en 2009 kiel prezidanto de la Kulturkomisiono en La Distrikta Parlamento de Lichtenberg rekomendis la nomon Zamenhofparko.

Prezenton de filmo en Konsilantara Salonego pri la inaŭguro de Zamenhofparko en 2009  preparis la teamo de la muzeo.

Georgo Handzlik, Esperanto-kantofaristo el Bielsko-Biała (Pollando), alvojaĝita kune kun sia edzino Vinjo, jam dum ekspozicimalfermo kantis forte aplaŭdita.

Post malfermo, rigardado kaj interparoladoj en la ekspozicia koridoro ni ne nur promenis al lokoj priskribitaj en la ekspozicio, sed ankaŭ al aliaj, ekzemple la Egon-Erwin-Kisch-biblioteko, kie koncertis la Esperanto-kantisto kaj –aŭtoro Mikaelo Bronstejn, la preĝejo Sankta Mauricio, kie okazis Sankta Meso en Esperanto kun Bernhard Eichkorn en 2012 kaj la lichtenbergaj restoracioj, en kiuj kunvenis Plenbushe.

Muzikaĵoj, literaturaĵoj kaj malkovro de montrokesto en Zamenhofparko.

Por la vespera programo la Stadtteilkoordination (Urbparta Kunordigado) jam instalis du pavilonojn sur la herbejo en Zamenhofparko. Sub unu riceveblis trinkaĵoj kaj manĝaĵetoj. Per ĉampano, suko, kuko kaj tirharmonika muziko la gevizitantoj estis akceptitaj. Sub la alia baldaŭ eksonis akordiona muziko kaj je programmalfermo sin prezentis Encarna Teruel kaj Fritz Wollenberg, kiuj gvidis tra la programo.

La doktorino de psikologio kaj la pedagogo kaj urbogvidanto jam lernis Esperanton en aĝo de 17 respektive 18  jaroj kaj entreprenis unuan vojaĝon de Hispanio al Danlando respektive de Orienta Berlino al Hungario por eniri Esperantujon.

Interparolante alterne german- kaj Esperantlingve ili prezentis la elpaŝantojn. Hartmut Mittag regas Esperanton samkiel siajn muzikinstrumentojn. Lia bonhumura tirharmonika muziko ankaŭ adiaŭis la lastajn vizitantojn.

Alexander Danko, lerninto ĉe la Rachmaninow-konservatorio en Rostow ĉe Don, vivanta ekde 1995 en Berlino, per sia akordiona muziko vigligis la publikon.

Apud prof. Hofmann estis aplaŭde akceptita grava agantino de 2009, la tiutempa urbestrino de Lichtenberg Christina Emmrich, kiu komune kun la pola Ambasada Konsilisto Piotr Golema antaŭ 10 jaroj malkovris la parkŝildon.

Nun la lichtenberga urbestro Michael Grunst kaj la pola ambasadoro prof. d-ro Andrzej Przyłębski, kies partopreno en la jubileo aparte ĝojigis la publikon, estis petitaj, malkovri la novan montrokeston kun informtabulo pri la parko, Zamenhof kaj Esperanto. Audiĝis la melodio de la eŭropa himno kaj videbliĝis la informtabulo. Multaj homoj vespere atente rigardis ĝin.

Ambasadoro Andrzej Przyłębski laŭ deziro de ĉeestantoj paroladis. Li klarigis, ke li ĉeestas, ĉar Zamenhof estis pola civitano kaj ĉar dum antaŭnelonga prelego en Eberswalde li respondis al la demando, kiam ni atingos eŭropan identecon: „Devas esti efektivigitaj du kondiĉoj: Devas ekzisti komuna libro pri la historio de Eŭropo por ĉiuj lernantoj en Eŭropo. Kaj due: Devas esti lernata komuna lingvo. Kaj tio nur povas esti Esperanto.“

Li opinias, ke post la Briteliro ne plu ekzistas kaŭzo, havi la anglan, kiu memkompreneble restas mondlingvo, kiel eŭropan lingvon kaj proponis: „Ni devus jam en la dua klaso de baza lernejo komenci, lerni Esperanton. Tio vere estas tre facila lingvo, kiun mi kiel 15-jarulo jam post unu jaro regis. Sed tio estis antaŭ 45 jaroj, kaj mi jam forgesis ĝin. Sed mi kredas, ke jam post unu jaro mi kapablas regi ĝin kaj volonte prelegus dum la kongreso en Frankfurto ĉe Odro pri avantaĝoj de Esperanto kiel eŭropa lingvo.“

Pro ĉi-tiuj vortoj en la berlina Zamenhofparko li ricevis multe da aplaŭdo.

Laŭprograme sekvis Georgo Handzlik per la kanto „Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko“, omaĝo al Zamenhof. Liaj sekvaj kantoj, mem komponitaj kaj tekstitaj satire prikantas kelkajn fenomenojn de Esperanta vivo.

La aktorino Wera Blanke, konata en Esperantujo ankaŭ per siaj laboroj pri terminologio, voĉlegis poste aŭtobiografian tekston de Lena Karpunina, vivinta kiel infano en Duŝanbeo (Taĝikio.), veninta komence de 1990-aj jaroj al Berlino, ĉi-tie edziniĝinta, fariĝis konata per siaj rakontoj,kreitaj  origine en Esperanto

La sekva Esperanto-kantisto Stephan Schneider (Stefo) el Berlino estis anoncita kiel majstro de mallaŭtaj sonoj, kiu prikantas homrilatojn, precipe la amon. Ankaŭ li estas kantofaristo.

La profundsenca verso „Sorĉa vergo“ de la germana poeto Joseph von Eichendorff, deklamita de Wera Blanke, estis transiro al la koncerto de la muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & Plu). Rilatas al la orientjuda fono de la vivo de Zamenhof. Nia Esperanto-amiko Peter Bäß, la kantanta kaj gitarludanta emeritita pastro, kunmuzikis.

Ligita al Esperanto jam delonge estas Gesine Lötzsch, membro de Deutscher Bundestag (Germana Federacia Parlamento). Ankaŭ ŝin ni salutis kiel gasto.

La malgranda bela parko kun sia ĝardenarkitekta kulmino, la rondelo, ĉirkaŭita de rozujoj, travivis premieron kun ĉi-tiu muzike-literatura aranĝo, ligita kun interparola kulturo. Ĝi ebliĝis pro la sukcesa kunagado de multaj agantoj kaj la financa subteno el la Kiezfonds (Kvartala Fonduso). Unu instigo por la Verdaĵ-oficejo venis de fizika handikapulo. Ĉe la ŝtupoj al la rondelo mankas balustrado.

Andries Hovinga el Leeuwarden resumis ĉe fejsbuko: „Estis belega tago. Mi sentis min tre bonvena.“

Restas ankoraŭ portempe la ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko“ en la Urbodomo Lichtenberg, Möllendorffstraße 6, kiu ankoraŭ rigardeblas ĝis la 6-a de septembro kaj la memorfotoj pri la evento.

Fritz Wollenberg

Posted in Vortrag, Fest, Konzert, Esperanto-Haus, Zamenhof-Parko | Tagged , , | 1 Comment

Somera Festo sur Esperantoplaco 2019 pri klimato

La afiŝo pri la 7-a Somera Festo sur Esperantoplaco la 28-an de aŭgusto 2019 je 15-a ĝis 18-a horo.

Kadre de la Socialurba projekto “Kool im Kiez” (Brile en kvartalo) la planadoficejo AG URBAN (Laborgrupo URBAN) konceptis informsteleojn kun du montrokestoj, kiuj anstataŭas la ĝisnunan montrokeston sur la placo kaj estonte informas pri gravaj punktoj de klimatŝanĝo sed ankaŭ pri placa historio kaj aktualaĵoj en la kvartalo.

Je 9-a de julio la pasantoj sur Esperantoplaco jam havis eblecon informiĝi pri tio kaj kundecidi pri la aranĝado.

La 10 steleoj jam staris laŭ la nombro de arboj sur la Esperantoplaco.

Vido trans la Esperantoplaco en direkto stacidomo Sonnenallee – 9-a de julio 2019
Foto: Fritz Wollenberg

La novaj steleoj sur Esperantoplaco – 9-a de julio 2019
Foto: Fritz Wollenberg

Dum la somerfesto la tuta aranĝita ensemble estos transdonita al la publiko.

Fritz Wollenberg

 

Posted in Fest, Esperantoplatz | Tagged , , , | Leave a comment

(Deutsch) Erinnerung – Einladung zur Mitgliederversammlung 2019-08-17, Berlin

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Berlinanoj proponas

En la numero 6 de la elektronika revuo »La ondo de Esperanto« estas sur paĝo 36 kaj 37 teksto de la du berlinanoj Elisabeth Schwarzer kaj Pascal Dubourg Glatigny. Ili raportas pri privata kunveno de UEA-membroj en majo 2019 kaj prezentas ideojn por la estonteco.

Parto de la revuo (en PDF) estas atingebla per la reto. La kompletan enhavon nur ricevas la abonantoj, kiuj pagas.


Unuafoje berlinaj individuaj membroj de UEA kunvenis por ekdiskuti tujan estontecon de UEA okaze de la kandidatiĝoj por B-komitataneco 2019-2022.Rekonstrui la fidon de la membraro, kreskigi la Asocion, novan profitan vojon sulki.

Tiuj estas la celoj, kiujn oni aŭdas de la aktualaj kandidatoj al la komitata baloto. Ĉiuj konsentas, sed malmultas la konkretaj proponoj. Por denove forte en-gaĝiĝi en la sorto de la Asocio, la membroj atendas pli da detaloj, malpli da sekretoj. Tial decidis grupeto da individuaj membroj de UEA kunveni private la 8an de majo 2019 en Berlino por diskuti la situacion. Ja ne facilis kunvenigi la membrojn, ĉar ne ekzistas procezoj kiuj ebligas kontakti unu la alian, diskuti en rondo de regione aŭ fakinterese selektita membraro.

Tamen respondis al nia alvoko deko da homoj, laŭtakse ĉirkaŭ triono de la berlina membraro, por pli bone konatiĝi kun la profiloj de la diversaj kandidatoj kaj cerbumi ĉiudirekte por renaskiĝo de la tegmenta asocio de la Esperanto-movado. Aperis timoj pri laŭorda disvolviĝo de la baloto konsekvence de la laborredukto en la CO kaj demando, kial virinoj ne emas engaĝiĝi en la Asocio: efektive ĉiuj kandidatoj estas viroj. Kvankam ĉiuj kandidatoj estas delonge aktivaj en la loka kaj internacia movado, plejmulto de la ĉeestantoj al nia kunveno ne bone aŭ tute ne konis ilin.

Kunleginte la memprezentojn en la revuo Esperanto ni interŝanĝis opiniojn pri la personeco aŭ vojiro de iu aŭ tiu kandidato, sed kiam ni faris la demandon pri iliaj planoj, la respondo malfacilis. Iu volas “regajni la prestiĝon”, “plifortigi la membraron”, “ĝisdatigi la retejon”, “varbi aktivulojn”, “universaligi la Asocion”, “fortigi la fakan agadon”, “trovi eksterajn monfortojn”, “kulturigi Esperantujon”… Ni ja volas ĉion tion, sed de kie venos la mono kaj la forto por realigi la revojn? Ni konstatis, ke neniu kandidato senvualigas sian programon, kaj ke la ĝenerala koncepto kiu helpos al nova impul-so ne estis trovita. Tamen ni, membroj, ne volas atendi pasive la disfalon de la Asocio, ne volas aŭdi nur pri montranĉoj, sed ni volas vidi horizonton, direkton en kiu la Asocio evoluas.

Niavespere aperis grandaj ideoj por adaptigo de la varbado, ekzemple, substrekante la facilan evoluigon de la lingvo al genre neŭtrala lingvo (viro/ino, bovo/virbovo/bovino) aŭ kreante reton de profesiaj servoj kiel tradukado, paralela al la delegita reto, en kiu la laborprenanto povus donaci parton de la pago al UEA. Pri la delegita reto oni multe parolis, ankaŭ sugestis, ke oni modernigu ĝin cele al pli flua interkontakto de esperantistoj aŭ paralele kreu reton de “ambasadoroj de UEA”, kiuj varbu membrojn kaj donacojn kontraŭ makleraĵo. La nesufiĉe uzita kanalo de subvencioj estis ankaŭ priparolita, pensante ke eble oni devus transdoni la taskon al fakaj ekstermovadaj entreprenoj.

Ja nia movado ne estas granda kaj, se enmovade oni ne povas realigi ion necesan – ekzemple, la novan interretan sistemon – oni ne hezitu sin turni al ekstermovadaj firmaoj, en tiu kazo ekzemple en Barato kie la kompetentecoj estas tre altaj. Sed tio ne signifas, ke UEA ĝis nun ne vere kapablis envolvi ĉies kapablojn. Eble oni devus doni pli da reliefo al la novaj aktivuloj, kiuj aperis en la serio de AMO-seminarioj. Sed la kerno de la restarto troviĝas en la necesa rekapitaligo de la Asocio kaj ni ĉiuj konscias, ke sufiĉos nek la donacoj, nek la subvencioj. Sufiĉe ĝenerala sento estis ankaŭ, ke ni ne plu povas permesi al ni la vivkostojn de Roterdamo: uzi spacon por la libroservo en kosta urbocentro estas malŝparo de kapitalo. Aperis propono dividi unuflanke la taskojn de la CO, kiuj post ciferigo de la proceduroj ankaŭ postulos sendube teaman spiriton, sed malmultan spacon. Aliflanke krei iun “kulturan fakon” kiu kunigu libroservon kaj bibliotekon en malmultekosta sed agrabla loko, kie la homoj ĝuos la Esperanto-kulturon, trejniĝos al aktivado kaj se eble ankaŭ iom feriumos. Ekzistas strategioj por memfinanci preskaŭ komplete tian relokiĝon per subvencioj, sed ne nur. Eble finiĝis la tempo de tradiciaj amas-organizaĵoj kaj komenciĝas tiu de aktivado kun plezuro.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

10 jaroj Zamenhofparko – Jubileo kun Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg

La afiŝo, anoncanta la jubilean aranĝon “10 jaroj Zamenhofparko”, jam pendas en kelkaj lokoj en la berlina distrikto Lichtenberg.

Posted in Fest, Konzert, Lichtenberg, Zamenhof-Parko | Tagged , , , | 1 Comment

7-a Somera Festo sur Esperantoplaco – 28-an de aŭgusto 2019

Kun la slogano „Klimatprotekto parolas multajn lingvojn, ankaŭ Esperanton“ la ĉi-jara Somera Festo sur Esperantoplaco la 28-an de aŭgusto de 15-a horo ĝis 18-a horo allogos denove homojn el la kvartalo kaj Esperanto-geparolantojn de pli malproksime.

Unuiĝoj kaj institucioj, por kiuj gravas la Esperantoplaco, kuniĝis kiel en la pasintjara festo por plibeligi, pligravigi kaj vivigi la placon.

Ĉijare Yopic r.A. per sia projekto „Be Inspired“ – “Estu inspirataj” (subtenita de Ministerio pri Medio, Naturprotektado kaj Nuklea Sekureco kadre de la nacia klimatprotekta iniciato) pri daŭripova klimatprotekto grave influos la feston. Kelkajn el la ŝatataj metiejoj oni povas ankaŭ sperti dum la festo – „Kosmetiko memfarita” ofertas ekzemple unu stando.

Sur la festplaco okazos ritma frapado (Percussion Session) per instrumentoj, estiĝintaj en la metiejo: „Reuzado: Muzikinstrumentoj mem konstrui”

Krome estos prezentata improviza teatro, en kiu  ĉiuj partoprenintoj de  metiejoj samkiel vizitantoj de la festo estas invitataj kunagadi.

Tio okazos kunlabore kun la Interkultura Teatra Centro (itz).

AG  Urban (Laborgrupo Urban) ellaboras novan instalaĵon por la Esperantoplaco, kiu informos pri la placo, pri Esperanto kaj klimatprotekto tie. Ĝi anstataŭos la difektitan montrokeston.

Ankaŭ ĉijare programo okazos, kies scenejo estas la granda Esperanto-stelo en la pavimo meze de la placo.

Jonny M. zorgos por bonhumuro per sia regestila muziko, sed ankaŭ kontribuos al la festa temo per siaj kantoj en Esperanto.

Ankaŭ la grupo „QUERBEET (KLEZMER & PLI)  muzikos.

Laŭtradicie nia devizo „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!“ signifas, ke ĉiu rajtas prezenti siajn pensojn kaj ideojn pri la placo kaj la kvartalo.

A-Z Hilfen Berlin (A ĝis Z Helpoj Berlino) kreos kun gevizitantoj broĉpinglojn kaj ofertos kafon, kukon kaj senalkoholajn trinkaĵojn. Oni trinkos el veraj tasoj. Forĵetaĵojn kaj plastaĵojn ni ne uzos.

Dum la festo la preĝejo Sankta Rikardo estos malferma de la 16-a ĝis la 17-a horo, do interesuloj povas malkovri la kulture kaj arte interesajn objektojn ene kaj havas la eblecon interparoli tie.

Sur pilkluda placo kontraŭe al la Esperantoplaco prizorgantoj el la junulara klubo de AWO „Die Scheune“ pilkludos kun junulaj vizitantoj, do ĉiuj generacioj trovas ion dum la festo. Infanoj ankaŭ certe kun ĝojo vizitos la ŝminkstandon de itz.

Esperanto-Ligo Berlino inter alie montros ekspozicion pri Esperanto-kulturo.

La unuiĝo Kiez & Natur (Kvartalo kaj Naturo) disponigas ĉion, kio estas bezonata por ĝardene labori dum la festo.

Unu semajno antaŭ la festo, la 20-an de aŭgusto, ĝi jam invitas al flegado de la placo, al plantado kaj al novfarbigo de la benkoj.

Estos financita la festo inter alie per la agadfonduso de la Kvartala Manaĝado Richardplaco Sudo kadre de la programo Sociala Urbo, per la unuiĝoj YOPIC r.A kaj Kvartalo kaj Naturo.

Fritz Wollenberg

Posted in Uncategorized | Leave a comment

vizito en la sinjora domo

Provizora traduko de translate.google

La 26an de junio 2019, la vizitanta servo de la Bundesrat invitis min viziti la ĉambrojn, en kiuj Max Josef Metzger partoprenis ĝuste antaŭ 100 jaroj en la 8a Germana Pacifista Kongreso de la 13a ĝis la 15a de junio 1919.

La impona konstruaĵo en Leipzig Strasse 3-4 (fronte de Mall of Berlin) ne aspektas aparte alloga, sed estas malfermita al vizitantoj kaj ĉiun vendredon oni povas observi la kunsidojn de la Bundesrat sur la tribuno (ankaŭ eblas rigardi en Lifestream).

La domo, kiu estis ĝis 1918 la “Preussisches Herrenhaus”, estis konstruita en 1898 en Leipziger Strasse 3 (anstataŭ palaco en la 18-a jarcento, poste uzita kiel fabriko de silko kaj porcelana fabriko (KPM)) kaj Leipziger Strasse 4 (reprezenta konstruaĵo de la familio Mendelssohn-Bartholdy). Estis ligita kun la domo de la tiama prusa parlamento, kiu nun estas “Abgeordnentenhaus” (parlamento) de Berlino.

Post la fino de la germana imperio en 1918, la domo estis transdonita al la eduka  administracio kaj uzata por diversaj publikaj eventoj. Estis referencoj al pli ol 1,000 tiaj eventoj.

Propagando por Esperanto

Krom la menciita pacisma kongreso en 1919 kun konataj Esperantistoj inter la partoprenantaro ankaŭ okazis en 1925 propaganda kunveno de la Esperanto-grupoj de Berlino. En la granda salono kunvenis pli ol 500 partoprenantoj de publika vivo, de ministerioj, de la urba administracio kaj de la gazetaro. Ekzistas detala raporto en la revuo “Heroldo de Esperanto” de la 14a de januaro 1925 kaj foto en “Germana Esperantisto” N-ro 2 ĉe paĝo 38 kun ĉiuj konataj esperantistoj kolektitaj sur la podio.

Sur la podio de “Herrenhaus” famaj Esperantistoj (fonto: Germana Esperantisto 1925, p. 38) de maldekstre legacia konsilanto Richter, advokato notario Dro Liebeck, profesoro Dro Dietterle, direktoro inĝeniero Glück, Dro Kliemke, eldonisto Ellersiek, telegraf-direktoro Behrendt

Ĉi tiu periodo finiĝis en 1933 kiam la konstruaĵo estis ligita kun la apuda Aviada Ministerio, nun la sidejo de la Federacia Ministerio pri Financoj.

Dum la milito, la granda salono estis detruita kaj de 1946 la domo estis parte uzata de la Akademio de Sciencoj de la GDR. Ekde la 29a de septembro 2000, ĝi estas la sidejo de la Germana Bundesrat, kiu kunvenas ĉi tie ĝis dekdu fojojn jare.

La  malnova parto estis zorge restaŭrita, precipe la enirejo kaj la “Wandelhalle”, sed la granda salono estis tute nova kaj moderna.

Posted in Max Josef Metzger, Geschichte | Leave a comment

Lietzensee 2a duono 2019

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Senioren | Leave a comment

Kvartala festo kun inform-stando pri la jubileo 10 jaroj Zamenhofparko

La festo „Ni en kvartalo“ sur Münsterland-placo allogis la 15-an de junio multajn vizitantonj, precipe familiojn kun infanoj. Familitaŭga aranĝado kun konvena sceneja programo kaŭzis bonan humuron kaj agrablan atmosferon dum la festo.

Ĉe la Esperanto-stando multaj informis sin pri la aranĝoj okaze de la jubileo 10 jaroj Zamenhofparko kaj tuj kunprenis la flugfoliojn por la 3 jubileaj aranĝoj.

Oni ĝoje akceptis la planon, instali montrokeston en Zamenhofparko kun informafiŝo pri la historio de la parko kaj ĝia uzado, pri Ludoviko Zamenhof kaj pri la de li iniciatita internacia lingvo Esperanto, pri la Zamenhofparko en Leeuwarden (Nederlando) kaj la Esperantoplaco en Berlino-Neukölln. Ĉe la stando oni rigardis la proponon por la informtabulo kaj petis klarigojn. La propono trovis konsenton kaj de homoj en la kvartalo kaj de Esperanto-parolantoj, venintaj el aliaj berlinaj distriktoj al Lichtenberg.

Memkompreneble ankaŭ demandoj pri la lingvo Esperanto estis responditaj, krome demandoj pri ĝia disvastigo kaj kulturo kaj pri la eblecoj, lerni kaj apliki ĝin.

Uzante tabulon, estis klarigita la strukturo de Esperanto. La homoj foliumis en lernolibro, en vortaro, en gazetoj kaj kunprenis informmaterialiojn de GEJ aŭ/kaj GEA.

La Esperanto-stando estis unu el 26 standoj. Ni uzis la eblecon, ekparoli kun unuiĝoj, iniciatoj kaj partioj, kiuj tie standumis, kaj ni informi nin reciproke.

Urbkvartala kunordigantino Sabrina Herrmann klarigas sian konsentan opinion pri la montrokesta afiŝo por la Zamenhofparko

Dankon ni devas diri precipe al la  Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Urbkvartala Kunordigado Lichtenberg Mezo), kiu ĉion ebligis.

Teksto kaj fotoj: Fritz Wollenberg

Posted in Infostand, Lichtenberg, Zamenhof-Parko | Tagged , , , , , , , , | Leave a comment

Esperanto-vilaĝo en pola festivalo Pol’and’Rock

La 25an fojon okazas en  Kostrzyn (Küstrin) la roka festivalo, kiu komence estos nomata »Haltejo Woodstock«, sed pro kverelo pri ĝiaj nomrajtoj, ĝi nun nomiĝas »Pol’and’Rock Festival«.

En 2019 ĝi okazos de ĵaŭdo, la 1-an de aŭgusto ĝis la sabato, la 3an de aŭgusto.

La festivala areo situas norde de Kostrzyn nad Odrą kaj estas proksimume 2 km de la stacidomo laŭ la ŝoseo “Sportova”. Atingeblas per regiona trajno RB26 ĉiun horon de Berlin-Ostkreuz post 90 minutoj

Kiel en antaŭaj jaroj, estos “Esperanto-vilaĝo”, organizita de polaj esperantistoj. Ekzistas priskribo kun fotoj de antaŭaj jaroj (2017, 2016).

Aparta renkontiĝo“de memzorgantoj en tendoj.

Ne estas la atendovico por la Esperanto-kurso

La polaj esperantistoj havas sur ilia retejo grandan nombron da fotoj kiujn montras la aktivecojn en la Esperanto-vilaĝo. Vi povas vidi, ke estas certa intereso pri la enkonduka kurso por Esperanto. Stano Marĉek instruis ses fojojn tage.

PRI 2017, ili rakontas,  ke la 20-membra teamo de la mateno ĝis la vespero senlace laboris por disvastigo de Esperanto. Bedaŭrinde ili rimarkis, ke junaj poloj nenion scias pri la  termino »Esperanto«. Tion ili taksas kiel instigo al plia propagando en 2019.

Bedaŭrinde, la polaj organizantoj ne konscias, ke la festivalo okazas ĝuste ĉe la limo kun Germanio kaj ne abunde informas kaj kunlaboras. En junio finfine avenis alvoko por donacoj, kiu estis distribuita kiel Gazetara Komuniko 805 de UEA. Oni deziras kolekti la sumon de € 2.000 por la tendo kaj ĝia ekipaĵo. UEA jam transprenis € 500 kaj la Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz € 770. Unu el la ĉefaj motoroj de la agado estas Halina Komar de Nowy Sącz, kiu produktis vidbendon:

Temdumado de memzorgantoj

Ligita kun »Pol’and’Rock Festival«, sed sendepende la Esperanto-vilaĝo, okazis kunveno de memzorgantoj, kiuj tranoktas en tendoj.

Sur la retpaĝo de la »Verda Krokodilo« estas invito al la ĉijara festivalo kun utilaj informoj.

Priskibo de la situaco por tendumantoj:

Ni unue estos ĉefe inter ni kaj poste pli kaj pli partoprenos la festivalon. Ĉar ni volas tendumi kune en bona loko, necesas alveni jam la antaŭan semajnfinon. Poste eblus tendumi nur dise, aŭ ie ege for en la arbaro, aŭ (kontraŭ eta kotizo) iom for en apudaj, privataj herbejoj. Se vi alvenos ne kun ni, sed nur poste, sciu: La lokoj apud nia, tre centra tendejo rapide pleniĝos post mardo – merkredo kaj ne eblos „defendi“ tendolokon poste. Homoj simple venas kaj tendumas en la lasta libera spaco meze de nia tendaro kun la argumento „Estas Woodstock“. Kaj ni ne estas batalemaj.

Kontakto:

Ĝis la 24-a de julio eblas per retpoŝto: .

En Fejsbuko vi trovas min je la nomo Andi Mela Krokodilo. Por „amikiĝi“ nepre skribu kiam kaj kie ni persone renkontiĝis, kaj montru rekoneblan bildon de vi. Aliajn amikecpetojn mi ne akceptas.

Posted in Pol'and'Rock Festival, Polen, Kostrzyn | Tagged , | 1 Comment